La tutan antaŭtagmezon la knabo, kvazaŭ perdinte sian animon, agadis senorde kaj fuŝe laboris. Kelktempe li enŝovis ŝovelilplenon da karbo en la fornegon, ke nigra fumo plenigis la pontkavernon. Kaj kelktempe li metis la kapojn de boriloj, anstataŭ ĝiaj pintoj, en la fornoventron, tiel ke tio, kio postulis ardiĝon, estis ne ardigita, dum tio, kio ne meritis ardiĝon, fandiĝis.
“Vin Diablo prenu! Kien via animo forkuris?” kolere sakris la juna forĝisto. Ŝvitante tra tuta korpo, li okupis sin pri tio kaj alio, kaj ŝviteroj senĉese eksudis el liaj poroj pro lia alta energio prezenti lian bravuran majstrecon.
La knabo vidis, ke li etendis sian manon en la tinon por provi la akvan temperaturon antaŭ hardado. La brulvundo sur lia brako estis bandaĝita per peco da ĉifono, ŝajne eligante haladzon de putriĝintaj fiŝoj kaj salikokoj. Kun maldika tavolo da delikata nebulo en la okuloj, la knabo aspektis deprimite. Post la naŭa, la suno fariĝis ekstreme bela, kaj fasko da lumo penetris en la malhelan pontkavernon, trafis la okcidentan rokmuron kaj reflektiĝis pompe en la tuta kaverno. Post kiam la juna forĝisto finis la hardadon de la boriloj, li persone portis ilin al la ŝtonhakistoj por kontrolo. Forĵetinte ilojn, la knabo ŝteliris el la kaverno. Subita heliĝo, samekiel subita mallumo, kapturnigis kaj blindigis lin. Post ioma hezito, li flugkuris. Dekkelkajn sekundojn poste, li jam staris ĉe la riverrando. Setariaj herboj kun kvareĝaj tigoj scivole rigardis lin, kaj kresoj kun purpuraj floroj kaj ciperoj kun kafkoloraj kapoj avide flaris la karbobrulan odoron el lia tuta korpo. Super la rivero flosis delikata aromo de akvaj herboj kaj malforta odoro de karpoj, kio movetis liajn naz-alojn kaj svingetis liajn pulmofoliojn similajn al vigle fluganta turto. La riversurfaco prezentis vastan blankon, intermiksitan kun nigro kaj purpuro. Kvankam li sentis pikan acerbecon en la okuloj, li absorbite koncentris sian rigardon sen movi la okulojn, kvazaŭ volante travidi la arĝentbrilan tavolon flosantan sur la akvo. Poste, tenante supren la subajn randojn de la kalsoneto per ambaŭ manoj, li esploreme enakviĝis kaj dance marŝis antaŭen. Komence la riverakvo nur atingis liajn genuojn, kaj baldaŭ liajn femurojn. Li forte refaldis supren la kasontubojn, montrante siajn du vinberkolorajn sidvangojn. Tiam li jam staris en la mezo de la rivero. La lumradioj ĉirkaŭ li ĉiuj pafiĝis al lia korpo, farbis ĝin kaj ensoviĝis en liajn okulojn, tiel ke liaj nigraj okuloj fariĝis junverdaj kiel nematuraj bananoj sur la baraĵo. Rapidaj akvofluoj jen kaj jen atakis liajn femurojn. Kvankam li staris sur la malmola sabla fundo de la rivero, post nelonge la sablo tamen estis forlavita de la fluoj. Li staris pli malalte en la forlavita sabla kavo, kaj tute malsekiĝis lia kalsoneto, kies parto algluiĝis al liaj femuroj kaj la alia ŝveliĝis malantaŭ lia pugo, kaj la karbopolvo sur la kalsoneto nigrigis fluon. Sablo kirle leviĝis el sub liaj piedoj kaj karesis liajn krurojn. Du sukcenkoloraj akvogutoj pendis ĉe liaj vangoj kaj liaj buŝanguloj forte kontraĥiĝis. Li komencis iris en la rivermezo, esplorante kaj palpe serĉante per la piedoj.