“Nigra Knaĉjo, Nigra Knaĉjo!”
Li aŭdis la vokojn de la juna forĝisto antaŭ la pontkaverno.
“Ĉu vi volas mortigi vin, Nigra Knaĉjo?”
Li aŭdis la junan forĝiston atingi la akvorandon, kaj li ne returnis sian kapon kaj nur montris sian verdetan dorson al li.
“Venu supren!” La juna forĝisto elskrapis kotobulon kaj ĝin ĵetis al li. Ĝi tanĝis la hararon de la knabo kaj falis en la riveron, kaŭzante ovalan ondiĝon. Alia kotobulo alflugis kaj trafis lian dorson, tiel ke li sin ekĵetis kaj liaj lipoj tuŝetis la akvon. Li sin turnis kaj plaŭde vadis al la akvorando. Plena je akvoperloj tra la tuta korpo, la knabo starigis sin antaŭ la junan forĝiston. Akveroj ruliĝis de sur lia haŭto, gutante serie kaj susure. Lia loza kalsoneto algluiĝis al lia korpo kaj lia kaceto erektiĝis rigide
“Tuj iru ardigi fajron per blovilo! La boriloj harditaj de mi, via majstro, ne estas malsuperaj al tiuj de la maljunulaĉo!” Li fiere frapetis la knabon je la nuko.
Portempe ne troviĝis prilaboraĵo sur la fornego. La juna forĝisto bakis ĉirkaŭ ĝia rando la batatojn restantajn de hieraŭo. Denove la vento el la jutkampoj milde enbloviĝis kaj la sunlumo rekte pafiĝis en la pontkavernon. Per tenajlo turnadante la batatojn gudritajn pro bakado, la juna forĝisto fiere kantzumis: “De Pekino al Nankino, oni neniam vidas, ke la elektra lampo estas tir-ŝaltita en pantalonforko. Nigra Knaĉjo, ĉu vi vidis, ke la elektra lampo estas tir-ŝaltita en pantalonforko? En la pantalonforko de via adopta patrino elektra lampo tir-ŝaltiĝas…” Li kvazaŭ subite memoris ion kaj diris al la knabo: “Rapidu! Iru eltiri du rafanojn, kaj mi rekompencos vin per du batatoj, kiam vi revenos.” Ties okuloj ekbrilis. La juna forĝisto vidis, ke lia koro forte misbatis dufoje inter la ripoj. Antaŭ ol li volis ekparoli, la knabo jem forkuris