Kiam la knabo surgrimpis la digon, li aŭdis la vokon de la junulino Lekanteto de malproksime. Li returnis sian kapon, sed la sunlumo blokis lian rigardon. Li malsupreniris la digon kaj enŝoviĝis en jutkampon. Jutplantoj kreskis malorde, nek en vico nek en sulko. En la dense prisemita loko ilia tigoj maldikis
Ruĝvizaĝa viro aliris grandpaŝe el la batatkampo kaj haltis malantaŭ la maljunulo, subite demandante: “He, maljunulo, ĉu vi diris, ke vi estas priŝtelita lastnokte?”
La maljunulo tuj leviĝis konfuzite kaj respondis kun pendantaj brakoj: “Jes, ses rafanoj estas forŝtelitaj, sed iliaj foliaroj restas, kaj ok grapoloj da batatoj forŝtelitaj, sed restas iliaj rampaj tigoj.”
“Mi timas, ke ilin forŝtelis tiuj malbenitaj konstruantoj de la baraĵo. Estu iom singardema kontraŭ ili. Revenu por tagmanĝo pli malfrue.”
“Mi jam aŭdis, grupestro,” diris la maljunulo.
La knabo kaj la maljunulo okule sekvis la ruĝ-vizaĝan viron ĝis li suriris la digon. La maljunulo sidiĝis en la rafan-kampo, alfronte al la knabo. Tiu panike refoje retiris sin je kelka distanco. Tiam lia rigardo estis barita de densaj jut-tigoj.
“Nigra Knaĉjo!”
“Nigra Knaĉjo!”
Starante sur la digo, Eta Ŝtonhakisto kaj la junulino vokadis al la jutkampoj, kun iliaj dorso al la suno. La sunlumo banis la homamason disiĝantajn post laborhoro.
“Mi vidis lin enŝoviĝi en jutkampon, kaj mi supozis, ke li volas pisi aŭ feki tie,” la junulino diris.
“Ĉu Unuokululo tiranis lin refoje?” dubis Eta Ŝtonhakisto.
“Nigra Knaĉjo!”
“Nigra Knaĉjo!”