V.
Dum sinsekvaj dekkelkaj tagoj, la junulino kaj Eta Ŝtonhakisto ŝajne forgesis la knabon kaj ili ne plu kune iris al la pontkaverno por vidi lin. Je tagmezo kaj vespero, kiam la knabo aŭdis melodian pepadon de alaŭdo en jutkampo, sur lia vizaĝo alnaĝis malvarma rideto, kvazaŭ li scius, kion la birdo krie aludas. La juna forĝisto rimarkis la alaŭdan pepadon kelkajn tagojn malpli frue ol la knabo. Sin kaŝante en la pontkaverno, li zorgeme observes kaj fine trovis la sekreton: se nur alaŭdo pepas, oni povas trovi Etan Ŝtonhakiston nenie, kaj kun maltrankvileco, la junulino Lekanteto, ĉirkaŭrigardinte, forĵetas martelon kaj ŝteliris; nelonge post ŝia foriro, la alaŭdo ĉesis pepi. Tiam la mieno de la juna forĝisto fariĝis pli malĝoja kaj lia humoro pli flamiĝema. Li komencis drinki. La knabo ĉiutage transpasis la ŝtonponton kaj aĉetis botelon da alkoholaĵo el batatoj ĉe la butiko de la vilaĝo.
Tiun nokton lunlumo klare brilis kaj alaŭdo ree pepis. Varma vento el jutkampoj,
“Nigra Knaĉjo… iru, eltiru kelkajn rafanojn por mi…” Kun alkoholaĵo brulanta en sia stomako, la juna forĝisto sentis fajron ŝprucontan en la buŝo.
La knabo staris rigide
“Ĉu vi atendas miajn pugnobatojn? Iru…”
Sub lunlumo, la knabo ĉirkaŭiris la jutkampon senlime misteran banitan en lunlumo, trairis la multekoloran batatkampon kaj atingis la rafankampon kun lulanta dezerta miraĝo. Kiam li, tenante rafanon en la mano, reiris al la pontkaverno, la juna forĝisto jam ronkis en dormo, oblikve kuŝante sur lito. Metinte la rafanon sur la amboson, la knabo volis ardigi la fajron de la fornego per siaj tremantaj manoj, sed li neniel povis produkti bluan kaj flavan flamojn spiralantajn en aero. Li pririgardis de diversaj flankoj la rafanon sur la amboso. Ĝi tamen, ŝajne kovrita per ruĝa ĉifono, tre malplaĉis al okuloj. Li mallevis sian kapon deprimite.
Tiun nokton la knabo nebone dormis. Kuŝante en pontkaverno, li turniĝadis de flanko al flanko. Ĉar vicdirektoro Liu forestis, ĉiuj laborantoj hejmeniris por dormo. En la pontkaverno nur restis maldika tavolo da pajloj por dormantoj. Lunlumo oblikve penetris en la pontkavernon kaj disŝutis siajn klarajn radiojn en ĝi. Riverbruo, susuradoen la jutkampo, ronkado de la juna forĝisto dormanta en la okcidenta pontkaverno kaj aliaj nenomeblaj voĉoj ĉiuj svarmis en liajn orelojn. La pajloj sur ŝtonoj jen kaj jen pikis liajn okulojn. Li kolektis ĉiujn pajlojn kaj faris dunecan amason. Li enŝoviĝis en ĝin, sed vento ankoraŭ povis penetri tra inter pajloj. Li firme kuntiriĝis kaj ne kuraĝis moviĝi. Li volis dormigi sin, sed li ne sukcesis endormiĝi. Li ĉiam pensis pri la rafano. Kia rafano ĝi estas! Orkolora kaj travidebla. Jen li staris en la riverakvo jen en rafankampo, kaj li serĉis, serĉis…