Brave, Jadranka*!
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
Jadranka,
vi faris prave
l’ unuan ĉineskaĵon
metrike kaj enhave
verkitan, brave!
Vi amas
arde kun sincer’
la patrujon elkore.
Ŝiaj kulturo kaj ter’
jen via esper’.
Ha, plue
verku, Jadranka,
pri sentoj, travivaĵoj
per ĉinesko multflanka
por spert’ nemanka.
Jadranka Miric (Serbio) verkis tri strofojn per ĉinesko 'Sopir-al-sudo' pri sia patrujo. Tio estas la unua provo por ŝi verki ĉineske. Mi verkis ĉi tiujn strofojn de la sama skemo por ŝin kuraĝigi.