Por nia sekureco
Por nia sekureco
funebre pri la viktimoj en bombadoj en Bostono
—laŭ ĉinesko Shengshengman
Krioj kaj plor’
super Boston’
vibradis en horor’.
Jen eksplodis bomboj,
griza kolor’
de fumo
alt-pendis.
Fatala hor’
tragika
profunde
skribiĝis en memor’.
Multaj kun bona kor’
mortfalis
en la dram’ de dolor’.
La tragedi’
vundis per larĝa vor’
multajn senkulpulojn.
Ve, damne!
Ni ja en ĥor’
elpelu
fiajn teroristojn for!
[此贴子已经被作者于2013-4-20 20:30:57编辑过]