dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → Fidela aŭ perfida?

您是本帖的第 1331 个阅读者
树形 打印
标题:
Fidela aŭ perfida?
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Fidela aŭ perfida?

Fidela aŭ perfida?
Komentoj pri “Kanto renkontiĝi kun bivistino”(II)
—Vejdo—
En traduka rondo cirkulas aforismo “Tradukanto estas perfidulo.”, kiu fakte, laŭ mia opinio, signifas, ke tradukantoj devas esti fidela al la originalo, sence, strukture kaj stile. Dum tradukado, tadukantoj faras sian plejeblon por proksimigi sian tradukon al la originalo. Sed tuta fideleco al la originalo estas preskaŭ neebla. Almenaŭ mi ne vidis la tradukon tute fidelan al la originalo. Do, kiel oni taksas, ĉu iu traduko estas fidela aŭ ne? La saĝa metodo, miaopinie, estas kompari diversajn tradukojn de la originalo. Bona traduko estas pli proksima al la originalo, dum la nebona aŭ malbona malproksima al ĝi. Ni povas juĝi, kiu estas pli bona el diversaj tradukoj laŭ la senco, strukturo kaj stilo de la originalo. Se pli ol unu tradukoj ekzistas, komparado povas esti plenumita.
La originala poemo “琵琶行”estas populara ĉe legantoj, precipe ĉe tiuj, kiuj ŝatas ĉinajn antikvajn poemojn. Krom la traduko de Vadant, mi ankaŭ legis tiun de Guozhu en la libro “La poemoj de Tang-dinastio” (eldonita Yuanfang Eldonejo, Ĉinio, 2007). Por ŝpari spacon, mi volas citi nur la antaŭajn dek verslinion por komparado. Mi kredas, ke legantoj povas juĝi, kiu traduko estas pli bona, se ne paroli pri “fuŝa” aŭ “malbona”.
Jene estas la antaŭaj verslinioj de la traduko far de Vadant:

浔阳江头夜送客, Aŭtun-nokte ĉe river',
枫叶荻花秋瑟瑟。 Bonforigo sub acer'.
 
主人下马客在船, Mi sur ŝipon de iront'.
举酒欲饮无管弦。 Tosti sed sen muzik-son'.
 
醉不成欢惨将别, Ĉe adiaŭ, trist-ebri'.
别时茫茫江浸月。 Akve fridas lun-falĉil'.
 
忽闻水上琵琶声,  Biv' eksonas sur ond-mol'.
主人忘归客不发。  Mi ne borden, gast' ne for.
 
寻声暗问“弹者谁”? "Kiu ludas?" softas mi.
琵琶声停欲语迟。     Ŝajne eĥe haltas tril'.

En mia antaŭa artikolo komentanta la saman poemtradukon, mi kritikis, ke la supre cititaj linioj ne fidele prezentas la originalan sencon, kaj ke la tradukinto ellasis multe da originalaj informoj, tiel ke la legantoj (precipe la alilandaj) ne povas bone kompreni la originalan sencon pere de lia traduko. Nun ni analizu la antaŭajn du liniojn de la traduko far Guozhu, kiuj legiĝas jene:
“Nokte, ĉe Xunyang-rivero mi gaston forsendis.
Tremis acerfolioj kaj fragmitfloroj. Ventis.”
kiuj pli malpli bone prezentas la originajn informojn: “浔阳江”,“送客”,“枫叶”,“荻花”,“瑟瑟”,dum tiuj mankas en la traduko de Vadant. Kompreneble tia versio de Guozhu estas pli bona, almenaŭ pli bona en komunikado de la originalaj informoj. En strukturo, Guozhu uzis 7 trokeajn piedojn en ĉiu verso kun para rimado (Se Guozhu iom ordigus la du versojn kiel “Nokte, ĉe Xunyang-rivero gaston mi forsendis. / Tremis fragmitfloroj kaj acerfolioj. Ventis.”, la formo estus des pli bona.). Dume Vadant nur donis atenton al la strukturo, sed preterlasis la enhavon de la originalo. Farante komparojn, mi asertas, ke la traduko de Guozhu estas pli proksima (fidela) al la originalo.
Por la tria kaj kvara verslinioj, Guozhu tradukis “Ni deĉevalis kaj ambaŭ sidis en kajuto. / Vintasojn levis ni, sed mankis muzika ludo.” Precipe menciindas, ke Guozhu prezentis la trian versojn kiel “Ni deĉevalis…”, kio evidente estas pli preciza ol tiu de Vadant, kiu prezentis “Mi sur ŝipon…”. Kompreneble tio absolute ne signifas, ke la gasto troviĝis en la ŝipo antaŭtempe, kaj la gastiganto (mi) deĉevaliĝis kaj eniris en la ŝipon. La kompreno de Guozhu estas prava, ke ambaŭ gastiganto kaj gasto deĉevaliĝis kaj suriris sur la ŝipon samtempe! Enhave, Vadant ne inkluzivis ĉiujn informojn de la originalo en sian tradukon, ekz. “下马”. Evidente la traduko de Guozhu plene kaj komplete prezentis la tutan enhavon de la originalo.
La kvina kaj sesa verslinioj de Guozhu esprimis la tristecon de disiĝo de gastiganto kaj gasto. La du linioj legiĝas: “Disiĝbedaŭr’ nin turmentis ebriaj vuale, / dum en river’ la luno emerĝis triste, pale.” Jes, la du versoj vere prezentas antaŭ la legantojn tristan bedaŭrindan disiĝon, kies etoso elspiris en la originalo. Sed kiam mi legis la versojn de Vadant, mi ne ekhavis tian senton. La kaŭzo kuŝas en tio, ke la tradukinto donis multan atenton al la mezuro kaj rimo de la versoj, sed malmultan atenton al logika ligiteco inter frazelementoj de la versoj. Ekz. “ĉe adiaŭ, trist-ebri’” eĉ faras kompletan frazon, el kiu legantoj ne povas eltiri la veran logikan sencon. Mi esperas, ke la tradukinto ne ofte faros kompletajn frazojn sen verboj kaj konvenaj konjunkcioj.
Nun ni komparu la sepan kaj okan versliniojn de la du tradukintoj. Guozhu tradukis: “Sed ekaŭdiĝis sur akvo jenbive sonori. / Forgesis mi reveni, kaj restis gast’ sen fori.” La traduko de ĉi tiuj verslinioj pli bone prezentas la originalan sencon, sed tiu de Vadant “Biv' eksonas sur ond-mol'. / Mi ne borden, gast' ne for.” prezentas neklaran bildon, ke la gastiganto ne volas hejmeniri nek la gasto foriri. Precipe la oka “Mi ne borden, gast’ ne for.” ne plene komprenigas la legantojn.
La traduko de Guozhu ““Kiu do ludas?” ni softe demandis invite. / La lud’ ekhaltis. Apenaŭis respond’ hezite.” por la naŭa kaj deka verslinioj klare esprimas la originalan sencon, dum tiu de Vadant, kiel liaj aliaj verslinioj, ellasas la vortgrupon “欲语迟”, kiu fakte estas relative grava parto de la verslinio. Lia deka verslinio “Ŝajne eĥe haltis tril’” igas, ke la legantoj devas diveni, kio estas la precizaj sencoj de “eĥe” kaj “tril’”. Kompreneble tia traduko, kian Vadant faris, tre malhelpas la komprenon de legantoj, kiuj ne povas eltiri ĝustajn bildojn priskribitajn en la originala poemo.
Konkludo: La ĉefa tasko de tradukantoj estas fidele reaperigi la originalon sence, structure kaj stile. Ili devas plejeble malpliigi sian arbitran komprenon pri la originala senco kaj konservi ĉiujn elementojn en la originalo. Fakte la enhavo estas plej grava, dum la formo malpli. El la supra analizado, mi devas diri, ke la traduko de Guozhu estas pli fidela ol tiu de Vadant en kelkaj flankoj. En posta parto de la du tradukoj, kiujn mi ne analizis en ĉi tiu komentario, ne bezonas pluan analizadon, ĉar la analizita parto jam pruvis la fidelecon de la du tradukintoj.

ip地址已设置保密
2013/5/3 11:05:41

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询