dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → Kiu kulpis?

您是本帖的第 1379 个阅读者
树形 打印
标题:
Kiu kulpis?
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Kiu kulpis?
Kiu kulpis?
—Vejdo—
Post tri raŭndoj de disputo pri mia poemtraduko “Kiam vi oldos”, oni eble volas scii, kiu finfine kulpis en la disputado. Jes, ankaŭ mi opinias, ke Vadant fakte ne povas elmeti novajn kontraŭdirojn, kaj jen estas tempo por resumi la disputindajn punktojn en la buŝbatalo. Denove mi tralegis ses eseojn prezentitajn de mi kaj Vadant. Nun mi listigu ĉiujn punktojn jene, tiel ke la legantoj mem povas juĝi la rezultojn aŭ distingi ĝustaĵojn disde malĝustaĵojn.
1. Vadant kritikis, ke la titolo devus esti “Kiam vi estas olda (maljuna)”. Fakte la anglalingva “when” kaj la Esperanta “kiam” havas malsamajn funkciojn. Post “when” , se oni volas esprimi estontecon, oni devas uzi prezencon, kio estas konata al ĉiuj lernantoj de la angla lingvo, dum post “kiam” oni devas uzi absolutan tempon, t.e. se oni volas esprimi futuron, oni devas uzi estontan formon de la verbo, kio estas same konata al la lernantoj kaj uzantoj de Esperanto. Ekz. en la angla lingvo oni povas diri “When you come, I’ll show you the picture.”, dum en Esperanto oni devas diri “Kiam vi alvenos, mi montros la pentraĵon al vi.”. Tio pruvas, ke Vadant tute ne konas la uzon de “kiam”. En tradukado tempo de la angla lingvo kelkfoje bezonas konvenan ŝanĝiĝon al tiu de Esperanto. Kvankam Vadant en sia dua eseo citis kelkajn tradukojn de la sama originalo faritajn de eŭropanoj, mi tamen devas diri, ke Esperanto estas same fremda lingvo al eŭropanoj. Se ni prenas ilian uzon kiel kriterion, tio ne estas konsilinda. Krome Yeats verkis tiun poemon en sia juneco. Ne eblas, ke li ne povus esti tro malklarkapa por diri, ke lia amikino estas (!) en granda aĝo. Estas evidente, ke Vadant, nebone scipovante la anglan lingvon kaj Esperanton, faris ridindan kritikon.
2. Vadant asertis en sia unua eseo, ke “ĉe la fajro” en mia poemo estas malĝuste uzita, ĉar la esprimo ne estas “ĉe la kameno”, sed “烤肉串” laŭ lia difino. Mi citis multajn ekzemplojn de Esperantaj majstroj por pruvi lian eraran komprenon pri la prepozicio “ĉe”. Sed en sia dua eseo li diris, ke li poste pruvos la fidindecon de “ĉe”. Fakte li volas eviti ĉi tiun problemon. “Ĉe” estas tre simpla prepozicio. Ĉu oni necesas elspezi longan tempon por pruvi ĝian uzon? Vadant lerte artifikas per la ĉina lingvo, opiniante, ke aliaj estas tiel malsaĝaj, ke ili povas esti mistifikitaj. La fakto estas evidenta, ke li eraris pri tiu eta prepozicio kaj liaj scioj pri uzado de Esperanto estas difektoplenaj.
3. En komprenado de la anglalingva originalo Vadant faris multajn erarojn. Nun ni komparu lian komprenon kun la originalo.
La originalo:
WHEN you are old and grey and full of sleep,
And nodding by the fire, take down this book,
And slowly read, and dream of the soft look
Your eyes had once, and of their shadows deep;
La parafrazo de Vadant:
Kiam vi estas maljuna kaj griza kaj plena de dormemo
Kaj kapjesante apud la fajro, prenu ĉi tiun libron
Kaj malrapide legi, kaj sonĝon de la mola rigardo
Viaj okuloj havis fojon, kaj el iliaj ombroj profunda;
Legantoj, bonvolu doni atenton al kursivaj literoj en la parafrazo de Vadant. “Kapjesante” enhavas la sencon de konsento, kaj ĝi havas nenian rilaton kun “kapbalanciĝi pro dormemo” esprimita en la originala poemo. La anglalingva “dream (of)” estas verbo, dum Vadant prenas ĝin por substantivo. Pro tio problemo okazas al lia parafrazo: “kaj malrapide legi, kaj sonĝon de la mola rigardo”. Ĉu oni povus eldiveni la logikan rilaton inter la antaŭa parto kaj “sonĝon” (Tio, kial Vadant uzis akuzativon ĉi tie, des pli konfuzas legantojn.)? Kaj pli ridinde estas, ke Vadant komprenis “had once” kiel “havis fojon”. En mia unua eseo mi montris, ke Vadant, pro malalta nivelo de la angla lingvo, miskomprenis la originalan sencon. La kvar originalaj versoj devas legiĝi en proza formo: take down this book, and slowly read and dream of the soft look (that) your eyes once had, and (dream) of their deep shadows. Tio multe distancas de lia kompreno. Sed pro lia limigita scio pri la angla lingvo li refoje parafrazis tiun parton, en sia tria eseo, kiel “kaj sonĝi de la mola rigardo / Viaj okuloj havis iam, kaj el iliaj ombroj profundaj”. Tio pruvas, ke Vadant tute ne havas klaran konon pri la originalo, kvankam li duafoje komprenis ĝin kun mia helpo. Nun mi volas diri al Vadant, ke la ĝusta parafrazo de la parto estas “kaj sonĝi pri la milda rigardo, kiun viaj okuloj iam havis, kaj (sonĝi) pri la profundaj ombroj de la okuloj”. Alia pli serioza eraro de Vadant en komprenado de la originalo estas “And bending down beside the glowing bars” (lia parafrazo estas “brilantaj trinkejoj”), kaj refoje kritikis mian “ĉe fajro” kiel “烤肉串”. Sed por ŝirmi sian komprenan eraron, li ŝtele ŝanĝis ĝin per “apud la arda forno” en lia dua eseo. Tio nature ne estas la deca sinteno, kiun serioza studanto devus posedi. Se Vadant tute ne eltiras la veran sencon el la originalo, kiel li povus doni trafajn komentojn al mia poemtraduko?
ip地址已设置保密
2013/5/9 8:47:27
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
4. Pri la unua versio de mia poemtraduko “Kiam vi oldos en futur’”, Vadant eĉ infanece eraris, dirante ĉine: “ vi oldos en futur’ ” :(到将来你还是将老,即,到将来你虽然将老但还是未老),此君真是长生不老万寿无疆了。Tio kompreneble estas absurda. Ĉu oni ne povas aldoni estontan tempon post la verbo de futuro? Mi timas, ke ne nur mi, sed ankaŭ vastaj legantoj ne komprenas, kion li vere volas diri. Kritikado ne signifas, ke kritikanto persistas trovi eraron el senerara teksto. Sed Vadant faris tion, kaj faris tion senscie. Laŭ lia logiko, se ni diras “vi oldos”, “vi fariĝos maljuna”, sed se “vi oldos en futuro (estonteco)”, “vi neniam fariĝos maljuna”. Mi vere ne komprenas, kiel lia pensefadeno iras. Evidente Vadant sciis, ke li eraras pri tiu ĉi aserto, ĉar en liaj dua kaj tria eseoj li neniam menciis tiun ĉi aserton. Vadant ja estas la homo, kiu rifuzas konfesi sian erarojn, ofte uzante multe da aliaj vortoj por deturni la parolatan temon kaj ŝirmi siajn erarojn.
5. Vadant, en siaj eseoj, ofte donis erarajn komentojn pri mia traduko. Ekz. pri “prisonĝu / ekrigardojn de / via pasinteco kaj / profundan ombraron ĉe / la okulmuze’” li faris tian komenton, kia “第一、四五行 Prisonĝu...... profundan ombraron ĉe la okulmuze’ —— 对应的原文Your eyes had once, and of their shadows deep (Viaj okuloj havis fojon, kaj el iliaj ombroj profundaj)。 笔者感觉原意应是:从那些深邃的眼中闪现出梦忆。 而不是:梦忆那些眼中的深影。” Bonvole atentu pri la parafrazo de Vadant. Kion signifas “Viaj okuloj havis fojon”? Certe legantoj ne povas kompreni. Mi jam diris, ke Vadant erare parafrazis la originalan frazon, kaj li kritikis mian poemon per sia malĝusta kompreno pri la originalo. Kompreneble mi ne povas akcepti. Fakte tiu ĉi originala frazo devas esti klarigita kiel “(rigardoj, kiuj) vi iam havis, kaj (sonĝis) pri la profundaj ombroj de la okuloj”. Se iu kritikas per malĝusta argumento, tio kompreneble ne estas justa al kritikatoj. Vadante, kiu tute ne bone posedas la anglan lingvon, eĉ svingis sian kritikan klabon al tiu, kiu jam uzas kaj instruis la anglan lingvon kelkdek jarojn. Ĉu tio ne estas ridinda?
6. En la dua eseo de Vadante, li elmetis alian problemon: 另外,译者认为在概念定义上,kapjesante和kapjesi是一样的。我们将这俩词带入句中看看句意是否一样:plena de dormemo kaj kapjesante / plena de dormemo kaj kapjesi. Mi devas atentigi al Vadant, ke mia tradukpoemo estas aranĝita sen interpunkcioj. Eble li ankoraŭ ne faris versojn sen interpunkcioj, sed li preterlasis la teknikon “transpaŝon”. Ni pririgardu koncernajn versojn:
kiam vi
oldos en futur’
plenplena je grizo kaj
dormemo sen ajn plezur’
kapklinate nur

ĉe fajro
legu bonvole
ĉi libron de poemar’
lante kaj senparole
legu senfole

Se mi interpunkcias la versojn, ili legiĝas jene:
Kiam vi
oldos en futur’
plenplena je grizo kaj
dormemo sen ajn plezur’,
kapklinante nur
legu bonvole…
Jen “kaplinante nur” estas la komenco de la ĉefpropozicio kaj ne havas rilaton kun kiam-subpropozicio. Lia riproĉo estas erara.
7. Pri vortordo en mia poemtraduko, Vadant ankaŭ kritikaĉis, ke laŭ lia aranĝo, tiuj aŭ aliaj vortoj devus sin loki tie kaj tie. Fakte li faris nenion alian ol trudi siajn opiniojn al aliaj, Ŝajnas, ke nur liaj opinioj estas ĝustaj kaj lia agresemo eĉ toleras nenian kontraŭkritikon. Tradukantoj tute rajtas elekti sian propran esprim-manieron: aranĝi vortordon, elekti kovenajn vortojn kaj konstrui la strukturon de la poemo sendepende, ĉu ne?
El supre pritraktitaj punktoj la legantoj povas juĝi, kiu vere kulpis en tiu ĉi malorda disputo. La fakto estas, ke la kritikinto senkaŭze ŝuperverŝis la kritikiton per multe da malĝustaĵoj kaj lia celo ne estas fari objektivan kaj justan komentarion, sed nigrigi la vizaĝon de la kritikito.

ip地址已设置保密
2013/5/9 8:48:31

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04297 秒, 3 次数据查询