—Vejdo—
Mi ne scias, kian senton legantoj ekhavas, kiam ili legas poemserion pri lotusfloroj (“荷岚组诗”) verkitan de Vadant. Unuvorte mi sentis vomemon, post kiam mi finlegis antaŭajn dek poemojn. Kiel “vera poeto”, kiu liaj fanatikuloj (eble li mem) nomas lin, li eĉ naskis tiel fuŝitajn poemojn, ke la ĉarmaj bildoj estas detruitaj kaj la belaj lotusfloroj priskribitaj sub lia plumo estas venenitaj kiel floroj de malbono.
Lia unua poemo (ŝajne la kolektoj de poemoj estas libroforme eldonita, ĉu inde?) jene legiĝas decideme:
ANTAŬTENI (1)
Antaŭtenas mi animan matenruĝon,
Sed malgraŭ ricevus ĉu laŭdon aŭ fuŝon.
Antaŭtenas mi sinceran poem-ŝoson
Sed malgraŭ ricevus flegon aŭ riproĉon.
Antaŭtenas mi ankoraŭ kun fervoro,
Por aperu monde pli da lotusfloroj.
Ĉu oni trovas unikan punkton en la poemo? Mi ne volas aŭdi, ke Vadant memdefende diros, ke li imitis la stilon aŭ skribomanieron de iu granda poeto. Vere la poemo estas unika. En tiom mallonga poemo tri gramatikaj eraroj frapas la okulojn de la legantoj. Bonvolu doni atenton al la substrekitaj literoj “malgraŭ ricevus” kaj “por aperu”. Unue ni analizu “malgraŭ”. Ĝi estas prepozicio postulanta malantaŭ si substantivon (unuopan aŭ grupan) aŭ subpropozicion kun “tio, ke” ĉe la kapo. Sed Vadant aŭdace malobservis la uzon de “malgraŭ”. Ĉu ni renkontis tiajn frazojn, kiaj “Mi iris ekskursi malgraŭ torente pluvi” kaj “Malgraŭ malobservas la gramatikon, li faris tiun frazon? Neniam! Tio, kion Vadant uzas, indikas, ke li tute ne detale lernis la gramatikon de Esperanto, almenaŭ ne konatiĝis kun uzo de prepozicioj. “Por aperu monde pli da lotusfloroj” rivelas lian alian gramatikan eraron en uzado de prepozicio. Malantaŭ “por” oni povas uzi infinitivo. Se Vadant uzis infinitivon, tio estas senerara, sed li uzis u-formon de la verbo. En tiu ĉi verslinio fakte troviĝas kompleta subpropozicio: pli da lotusfloroj aperu monde. Mi divenas, ke li volus esprimi “por ke aperu monde pli da lotusfloroj”. Bedaŭrinde li ellasis la plej gravan “ke”. La “matura” poeto eĉ faris tian eraron, kian oni ne povas indulgi.
En lia alia poemo, li faris alispecajn erarojn. Ni citu la poemon jene:
TRAGIKE PATOSA (3)
……
Subita ventego blovus eble tage
Kunporti petalon vian alten vage:
Veturi boate de la nova luno,
Kisadi vizaĝon de la ruĝa suno.
Tamen por reali l’ flugon grandiozan
Bezonitos morton tragike patosan.
En la antaŭaj kvaraj verslinioj de la citita poemo, li sinsekve uzis tri infinitivojn, ŝajne paraleligis la tri versoliniojn, sed ni trovas, ke tiuj tri infinitivo ne povas rilatigi sin al la antaŭa verbo “blovus”. Do, kio estas la gramatika rilato inter la unua verslinio kaj tri infinitivoj? Post analizado de ilia logika rilato, ni venas al la kompreno, ke la tri infinitivoj devus esti paralelaj kun “blovus” aŭ esti manieraj adjektoj de “blovus”. Kompreneble ili ne povas teni malsaman formon anstataŭ la antaŭa: ekz. kunportante, veturante kaj kisadante ktp.
“Reali” en la kvina verslinio prezentas alian problemon. Jes, poetoj rajtas transformi kelkajn adjektivojn kiel verbojn, ekz. belas, varmas, ĉarmas ktp. Post verbigo, tiuj adjektivoj ekposedas nur la funkcion de netransitiva verbo, t.e. ili ne povas postuli objekton. Ĉu “reali”? Kompreneble ĝi ne havas la funkcion de transitiva verbo, kiel aliaj verbigitaj adjektivoj. Se Vadant volus esprimi “fari tion reala” (“实现”), li devus uzi “realigi”.
Eble kelkaj, kiuj ne tiom konas poemojn, demandas, kion “bezonitos” signifas. Tiu formo estas ofte uzata en poemoj, sed ne en prozo. “Bezonitos” egalas al “estas bezonota”. Do, ni volas scii, kio estas la subjekto kaj kio estas la tuta strukturo de la frazo. Sed en la linio ni ne povas trovi la substantivon, kiu povas servi kiel subjekto. Post detala analizado, mi trovas, ke Vadant erare uzas “morto” kiel objekto, sed fakte ĝi devus esti subjekto. Post reskribado la ideala frazo legiĝas: Bezonitos morto tragike patosa (t.e. Tragike patosa morto estas bezonota). Mi nereteneble sentas, ke Vadant eĉ ne povas distingi subjekton de objekto en nemalfacila frazo. Ve, kia kompatindulo li estas, kiu ne povas lerte uzi la imitaĵon de la aliaj.
En la tria poemo, kiun mi citas ĉi tie, Vadant eĉ ne konas la uzon de “kio”. La koncerna poemo legiĝas jene:
AL RUĜ-LOTUSFLORO (4)
…
Prisemu ĉe min do per rido via,
Kio burĝonos arĝent-sonorile,
Kaj iĝos luno elverŝi favoron.
Plantiĝu ĉe min do rigardo via,
Kio flame kreskos oro-brile,
Kaj iĝos suno lumi mian koron.
En ĉi tiu poemo, du “kio” eble konfuzas aŭ ridigas legantojn. La du “kio” estas erare uzitaj en sama okazo. Ŝajnas, ke li volis uzi “kion” kiel rilatan pronomon por determine iun vorton en ĉefpropozicio. Sed “kio” ne povas determine individuan substantivon. Ĝia determinato devas esti la tuta ĉefpropozicio antaŭiranta. Se ni anstataŭas ĝin per ĝusta rilatpronomo “kiu”, ni ankoraŭ ne povas decidi, kio estas la determinato de “kiu”. Ekz. en “Prisemu ĉe min do per rido via, / Kio burĝonos arĝent-sonorile” la ununura substantive en la ĉefpropozicio estas “rido”, sed ĝi ne povas esti la determinato de “kiu”. Se jes, la subpropozicio fariĝus: rido burĝonos arĝente-sonorile, kiu kompreneble ne estas tio, kion Vadant volis esprimi. Evidente Vadant ne havas klaran konon pri la uzo de rilataj pronomoj. Same la dua “kio” ankaŭ staras en malĝusta loko. Krome en la lasta verslinio, Vadant erare uzis la verbon “lumi”, ĉar ĝi estas netransitiva, ne povante ricevi la rektan objekton “mian koron”. La ĝusta uzo devas esti “prilumi mian koron”.
Surbaze de la supra analizado, oni povas konkludi, ke ĉiuj uzantoj de Esperanto, inkluzive de poetoj, devas observi la gramatikajn regulojn de Esperanto, alie legantoj ne povas bone kompreni, kion vi volas esprimi. Por Vadant la plej bona metodo altigi sian nivelon de Esperanto estas legi kelkajn gramatikajn librojn de la unua paĝo al la lasta.
Mi ne precize scias, kiom da eraroj troviĝas en la poemserio (inkluzive de 45 poemoj). Por ne ruinigi la saĝon de niaj legantoj, mi volontas daŭrigi mian elfosadon en tiu poemserio.