dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → La floro de malbono

您是本帖的第 3591 个阅读者
树形 打印
标题:
La floro de malbono
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
11
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

La floro de malbono (11)

—Vejdo—

Glata kaj bonstila lingvaĵo ofte decidas la bonkvaliton de literaturaĵo (kompreneble inkluzive de poemoj), sed, male, se oni malzorgeme ŝovas en sian verkon nekomprenaĵojn aŭ nelogikaĵojn, oni certe ne aprecas ĝin kun ĝuo. En multaj poemoj de Vadant mi trovis tiaĵojn, kiuj ofte malhelpas legadon de la legantoj. Jen estas unu ekzemplo:

 

ĈE ONDON MOLAN (33)

Mi tiel mergiĝu en via tenero
For de venta ĝeno kaj pluva ribelo?
El karminaj lipoj mi nektaron trinku
Kaj en la favorajn okulojn mi sinku?

Kiam salik-branchojn zefiro karesas,
Kiam matenruĝo sur ĉielon presas,
Kiam vi leĝere kombas mian haron,
Kiam mute tordas vi vian falbalon,

Antaŭ treme sveltaj manoj lotusfloraj,
Antaŭ la okuloj kristale favoraj,
Ĉu mi do tra maron flosu per-petale?
Aŭ mi ree naĝu dolĉon ĝis-finale?

La vivo bezonas havenan aŭ velan?
Mi estu ĉe ondon molan aŭ severan?…

 

Pri la supra poemo mi ne volas aserti, ke ĝi estas malbone verkita peco, sed ĝiaj malglataĵoj kaj nelogikaĵoj tre ĝenas min dum legado. En la unua strofo mi renkontas du problemojn. Sen legi la paralelan ĉinan version, mi vere ne komprenas, kies “karminajn lipojn” kaj “la favorajn okulojn” la versfaranto aludas. Almenaŭ li devus aldoni antaŭ tiuj vortgrupoj konvenajn posesivojn, kiaj viaj, ŝiaj kaj miaj, ĉar la tria kaj kvara linioj konsistigas kompletan frazon. Se li klare aldonus la posesivojn, la senco de tiuj linioj estus elvokitaj. Tio absolute ne estas la implicitecon de poemoj, per kiu Vadant ofte defendas sin pretekste. La dua problemo kuŝas en la imagoj de la tria kaj kvara versoj. Kompreneble la versfarantoj povas disvolvi sian imagipovon, eĉ senliam, sed la imagoj (bildoj) devas esti subaze de komprenebleco. “El karminaj lipoj mi nektaron trinku” komprenigas, ke tiuj “karminaj lipoj” povas produkti “nektaron” aŭ provizi “nektaron” por trinki. Laŭ mia komprenado, tiu imago estas nekredeble troa hiperboligo ekster onia imago. Kaj “sinki en la okulojn” ankaŭ estas nekonvena imago, kiun la legantoj nefacile digestas.

La dua kaj tria strofoj prezentas nelogikan frazon. Fakte en tiuj linioj troviĝas kvar kiam-subpropozicioj kaj du antaŭ-adjektoj kaj ĉefpropozicio “ĉu mi do tra maron flosu per-petale (ĉi tie la demandsigno devus esti forstrekita) aŭ mi ree naĝu dolĉon ĝis-finale?”. Tio signifas, ke la kvar kiam-subpropozicioj kaj du antaŭ-adjektoj samtempe kvalifikas la ĉefpropozicion, kaj sub tiuj kondiĉoj la ago de la ĉefpropozicio okazas. Tio kompreneble estas nelogika, se ne paroli pri la enhavo de la frazo. Kaj krome “matenruĝo presas sur la ĉielon” kaj “naĝu dolĉon” malhelpas la legadon, ĉar laŭ PIV la uzo de “presi” estas “presi ion sur ion” , en kiu la unua “ion” estas ellasita, kaj “naĝi” estas netransitiva verbo, kiu ne postulas objekton (vere oni ne scias, kion “naĝu dolĉon” signifas).

Krom la supraj nekonvenaĵoj mi scivolas, kion Vadant ellasis post “havenan aŭ velan” en la lasta strofo. Li ofte plaŭplaĉe ellasis en siaj poemoj ion, kio perpleksigas la legantojn. Kompreneble oni povas fari raciajn ellasojn, kiuj la legantoj povas subkompreni. Sed mi supozas, ke li ellasis ion nur por rimigi la du liniojn en tiu ĉi strofo: “velan” kaj “severan”, kio nature difektas la sencon de la poemo. Li ofte kontraŭdiras, kial li ne povas fari ellasojn, dum la grandaj poetoj povas. Mi devas diri, ke oni kompreneble faras raciajn ellasojn, se ili ne detruas la sencon de la poemoj.

ip地址已设置保密
2013/5/28 10:27:21
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
12
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

La floro de malbono (12)

—Vejdo—

Super gramatikaj reguloj kaj la kutimo de Esperanto-uzantoj poetoj havas nenian privilegion, krom se ili faras raciajn akcepteblajn uzojn. En la poemserio “荷岚组诗”de Vadant mi trovas multajn netolereblajn uzojn kontraŭ la gramatiko. Pri tio mi jam traktis liajn kelkajn poemojn, kiuj abundas je gramatikaj eraroj. Nun mi prenu alian poemon kiel ekzemplon por analizi plue tiajn erarojn.

 

LOTUSA AROMO (45)

En aŭroro zefiras via aromo,
Kiel oraj radioj el la alto,
Tegas spacon brila,
Tegas tempon trila,
Ankaŭ aspiron de freŝa petal’ do.
Ekflugu mia koro tra obskuron,
Ĉu povus ŝvebi en vian lazuron?

En vespero zefiras via aromo,
Kiel blua surfo sub lun-arko,
Murmuras tenere,
Boliĝas libere,
Ankaŭ kantas kun romantika arto.
Ekremu mia koro tra la muaron,
Ĉu povus gliti tuj en vian ondaron?

 

1.       Pri la uzo de verbo “tegi” mi tre dubas. En la poemo la verbo “tegi” aperas dufoje. Mi ne scias, ĉu Vadant vere posedas la uzadon de tiu verbo. Laŭ PIV “tegi” estas difinita en du ofteuzataj sencoj: 1). Kovri ĉiuflanke per tego (tolaĵo provizore uzata por kovri ŝirme iun objekton) kaj 2). Daŭre kovri ion per io tiamaniere, ke la kovraĵo formas tuton kun la kovritaĵo kaj estas parto de ĝi. La tuta strukturo de la frazo, kie troviĝas “tegi”, skeme legiĝas “via aromo… tegas spacon brila, tegas tempon trila…”. Do kio erara okazas ĉi tie? Se ni supozu, ke la enhavo ne misus en esprimado, la kutima uzo de “tegi” estas “tegi ion per io” aŭ “io estas tegita per io” . Se tiel, “aromo tegas la spacon brila” ne konformas al la kutima uzo, t.e. laŭ la intenco de la verkinto, la frazo devus skribiĝi kiel “aromo tegas la spacon per brileco”. El la funkcioj de “tegi” ni scias, ke post la objekto (“spacon”) de “tegi” oni ne estas permesita uzi objektan predikativon (“brila”). Evidente “tegi” estas gramatike erare uzita.

2.       La sepa kaj lasta versoj prezentas la saman frazkonstruon “Ĉu povus ŝvebi en vian lazuron?” kaj “Ĉu povus gliti tuj en vian ondaron?”. La demandaj frazoj estas rigardataj kiel kompletaj ĉi tie, sed la subjekto en ili estas ellasita. En ĉirkaŭteksto, ni povas subkompreni, ke la subjekto estas “mia koro (ĝi)”. Ĉu tiu ellaso estas racia? Ne, ĉar la verkinto verkis la poemon ne laŭ tre rigora ritmo, li povus aldoni “ĝi” al la verso, sed ne influi la sencon de la poemo. Kaj alia kompensa rimedo estas, ke la verkinto povus forigi “ĉu” kaj aldoni “ĝi”, kiel “Ĝi povus ŝvebi en vian lazuron?”. Tion farinte, li ne pliigus la nombron de silaboj de la verso. Mi ne komprenas, kial Vadante insistas pri neraciaj ellasoj, ĉar la versoj allasas al li fari kompletajn frazojn. Ĉu tio estas t.n. poezieca?

3.       Pri la imagaj bildoj enmetitaj de li en la poemo mi vere perpleksiĝas. Jes, versfarantoj povas krei iajn ajn bildojn, kiujn li konsideras konvenaj. Sed tiuj en la poemo kaŭzas embarason ĉe la legantoj, kiuj tute ne scias, kiel juĝi la malordan mozaikon de la bildoj. Ekz. “En aŭroro zefiras via aromo, / Kiel oraj radioj el la alto, / Tegas spacon brila…”. Ĉu oni komprenu “aromo…tegas spacon…” aŭ “…oraj radioj… tegas spacon…”? Se estas “aromo”, la du vortoj “aromo” kaj “tegi” fakte ne kongruas unu kun la alia; se estas “oraj radioj”, do la fraza konstruo devus esti ŝanĝita kiel “…oraj radioj…, kiuj tegas spacon” aŭ “…oraj radioj… tegantaj spacon…”. Por faciligi legadon, la verkinto devus observi la regulojn de la lingvo kaj la kutimajn uzojn de Esperanto-uzantoj, alie la legantoj opinius liajn verkojn nebone konstruitaj kaj malfacile kompreneblaj.

ip地址已设置保密
2013/5/29 9:30:59
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
13
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

La floro de malbono (13)

—Vejdo—

Kelktempe interpunkcioj ludas graven rolon en versfarado. Antaŭe mi jam menciis tiun problemon en la poemoj de Vadant. Jena estas lia alia poemo en la poemserio “荷岚组诗”, en kiu misuzo de interpunkcioj kaŭzas ĝenojn dum legado de la legantoj.

IDILIO ĈE LOTUSFLOROJ (32)

Kiom da lunoj banis jam min,
Kiom da sunoj oris jam min.
Sed kiam lage ridos knabin’
Kun lotusflora bela anim’.


Kiel konate, “kiom” havas kvin bazajn uzojn en la lingvo (por ŝpari la spacon mi ne detale citu ilin ĉiujn). En la poemo ni trovas du “kiom”: Kiom da lunoj jam banis min, Kiom da sunoj oris jam min. Kiam ni legas tiujn du kiom-frazojn, ni scias, ke tiuj du frazoj devus estis interjekcioj. Sed kial la verkinto ne uzis krisignon ĉe la fino de la frazoj? Por diferencigi interjekciojn de alispecaj frazoj oni devas (!) meti krisignojn malantaŭ interjekcioj, alie oni rigardas ilin kiel alispecajn frazojn. Ĉar “kiom” mem havas kelkajn uzojn, oni rajtas kompreni diversmaniere, se krisigno ne staras ĉe la fino de interjekcio. Ekze. “Kiom da lunoj jam banis min?” kompreneble estas demanda frazo; “Kiom da lunoj jam banis min,” signifas, ke tiu frazo ne estas kompleta, ĉar ĝi finiĝas per komo (se tiel, “kiom” povas esti rigardata kiel subjunkcio aŭ adverbo). Tio almenaŭ indikas, ke la verkinto ne estas tiom diskreta en uzado de interpunkcioj.

Alia sama kazo aperas en la tria kaj kvara versoj. Juĝate laŭ la ekstera formo, ĝi estas kompleta frazo, ĉar ĝi finiĝas per punkto. Sed kiam ni zorgeme analizas ĝin, ni trovas, ke ĝi vere estas subpropozicio kun “kiam” ĉe la komenco. Kompreneble subpropozicio ne povas esti kalkulata kiel kompleta frazo. Se ni diras “kiam mi skribas”, ĉu la senco estas kompleta? La legantoj certe volas scii, kio okazas, “kiam mi skribas”. Fakte “kiam” estas nur subjunkcio kaj ne rajtas enkonduki kompletan frazon, sed nur subpropozicion. La du versoj formas iom komplikan subpropozicion “Sed kiam lage ridos knabin’ kun lotusflora bela anim’.”, kio sukcesas trompi la legantojn. Vere misuzado de interpunkcio (punkto ĉi tie) kaŭzas gravan gramatikan eraron. Efektive interpunkcioj en la ĉina lingvo havas la samajn funkciojn, ekze, se ni diras “当他来的时候” kaj uzas punkton ĉe la fino de ĝi, ni same faras gramatikan eraron, ĉar la senco de “当他来的时候” ankoraŭ ne kompleta, ĉu ne?

Mi opinias, ke la verkinto faras tiajn erarojn pro tio, ke li vere ne sekvas la gramatikajn regulojn nek bone uzas interpunkciojn de Esperanto. Tio ŝajne estas bagatelo, sed se tiaj eraroj aperas en la verkoj de la “vera poeto”, tio lasas ridindaĵojn al la legantoj.

ip地址已设置保密
2013/5/30 9:38:15

 13   3   2/2页   首页   1   2    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询