Vojaĝe ĉirkaŭ Insulo Phuket*
—laŭ ĉinesko Jiangnanchun**
Briletas
mar-lazur’
en vasta spaco.
Ondetoj kun pur’
ruliĝas jen leĝere
jen saltetas kun plezur’.
La jakto
je rapid’
kuras antaŭen
plena je ĝojrid’
kaj tangas kaj balancas
kvazaŭ ĉevalo sen brid’.
Videblas
sur la blu’
nigraj punktetoj—
insuloj kun bru’
de naĝantoj sur plaĝo
ĉase ludantaj kun ĝu’.
Juninoj
en bikin’
krias kokete
je gapa fascin’
de viroj amavidaj
amsoifaj kun sangvin’.
Sur plaĝo
kuŝas jen
lacaj naĝantoj
aŭ svarm’ en promen’
trankvilpaŝas senĝene
vere kun kora seren’.
Pelate
de vento
velŝipoj kuras
jen per frekvento
kvazaŭ blankaj nuberoj
sur blua firmamento.
Rondŝvebas
la mevoj
ĉirkaŭ nia ŝip’,
kvazaŭe revoj
niaj ondus muare
per mallevoj kaj levoj.
Smeralda
la gemo
alproksimiĝas—
verda poemo—
kovrita de arbustoj
l’ insulo en bril-tremo.
Kvazaŭ sonĝ’
blublua
la rondvojaĝo
animoskua
restos en nia memor’
kiel impres’ plenĝua.
21-09-2013
*situante sude de Tajlando, Insulo Phuket famas pro sia maraj pitoreskejoj.
**Jiangnanchun (Printempo sude de rivero): ĉina fiksforma poemo el 6 versoj de 33,55,77 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xa,xa (x=senrima)