Tristo de birdoj
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Sur ĉiel’
flugas birda ar’
migre de frosta nordo
por travintra nestprepar’
en suda arbar’.
Renkonte
nigreca nebul’
ilin trafas subite
kiel omena gratul’
en aera lul’.
Barakte
kun energio
ili elsturmas fine
tra fuma emisio
de industrio.
Pli foren
por komforta lok’
ili flugas per serĉo,
sed ĉe inta nesta rok’
jam staras domblok’.
La rojo
kun akvo pura
plenas je nigraj fluoj.
Ne plu trinakv’ sekura
Nek viv’ plezura.
La kopso
malaperis jen
pro urba domkonstruad’
je ilia trista splen’—
kora malseren’.
Konstrui
neston sur tegment’
ne konvenas nek taŭgas
pro maliceta frenkvent’
de buba taĉment’.
Kie do
ilia nesto
devas kuŝi trankvile
sekure en kunesto
kontraŭ infesto?
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).