Responde al sinjoro Zhuang
—laŭ ĉinesko Qinyuanchun
jes, la rondo
ekis paŝi
jam sen langvor’
sur la longa voj’
por esplori
por prifosi
ja kun fervor’
brilajn erojn
de beletra
la Esperanta trezor’
iomajn
tamen indaĵojn
de la valor’
per persista labor’
ni penu
kun sincera kor’
do fosu sulkon
nian propran
kaj marŝadu
ja kun ignor’
al primokoj
al rikanoj
jen por nia verda glor’
senhalte
agu peneme
en ĉiu hor’