Glaciaj skulptaĵoj
Glaciaj skulptaĵoj
—laŭ ĉinesko Pozhenzi*
Kvazaŭ faritaj de
la manoj de fein’
la figuroj el glaci’
flagre glimas en fascin’
en neĝa domin’.
Kristale travidaj
per ĉiz-tajla rafin’
ili ŝajnas vivdonaj
aspekte en halucin’
sub lamp-ilumin’.
Pozhenzi (Kavalira danco): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 5 versoj de 66,77,5 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x = senrima)
[此贴子已经被作者于2014-1-19 11:19:08编辑过]