Bondeziroj ĉe Printempa Festo
Bondeziroj ĉe Printempa Festo
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo
Jen
la Novjaro de ĝojplen’
alvenas
kun salut’ kaj ben’.
Jam
meritoj de tuta gam’
forpasis
kaj vanta aklam’.
Ne
kuŝu sur inta ide’
stagniga
malutila tre.
Plu
ekmarŝu sen ajna sku’
agu kun
pli da kontribu’.
En
nova jaro ni kun pen’
pli granda
por verd-entrepren’.