Gruo kaj konko
ĉina antikva fablo
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
Sur strando
jen kun valvoj du
malfermitaj la konko
sunumas sin kun plenĝu’
sen ajna enu’.
La gruo
gvatas avide
je ŝia franda karno.
Li alflugas rapide
ŝtele inside.
Abrupte
per tuja movo
li pinĉas ŝian karnon
firme kun beka ŝovo
— rekta manovro.
La konko
tuj fermas bate
siajn du valvojn strikte,
la bekon senkompate
mordas malŝate.
La gruo
diras cinike:
“Se ne pluvos hodiaŭ,
nek morgaŭ tutefike,
jen vi panike
timtremos
je venanta mort’
pro la manko de akvo,
elĉerpiĝos via fort’
laŭ l’ malbona sort’.”
Replikas
la gruo ruze:
“Se mi ne forlasas vin
en du tagoj rifuze
kaj malekskuze,
vi mortos
triste mizere
pro manko de manĝaĵo
kaj malsat’ vin infere
molestos vere.”
Ili du
ne volas cede
kompromisi unue
sed nur disputas plede
ve, senrimede.
Fiŝisto
aliras ŝtele
forkaptas ilin ambaŭ.
Kiel agas malbele
ili kverele!
2015-01-17