《边城》(初稿 5)
2.
La urbeto Chadong estis konstruita kun la rivero fronte kaj monto dorse. Ĉe la flanko de la monto, la urbmuro serpente rampis sur la monto. Ĉe la rivero ekster la urbeto instaliĝis dokoj por malgrandaj kovritaj boatoj. La boatoj direktantaj al la malsupra baseno transportis aleŭrit-oleon, krudan putsalon kaj tinkturitajn ĉinajn gajlojn, kaj tiuj venantaj de la malsupra baseno estis ŝarĝitaj per kotono, kotonaj fadenoj, ŝtofoj, marproduktoj kaj diversaj varoj. Apudrivera strateto ligis ĉiujn dokojn. La plejmulto de domoj ĉe la strato estis konstruitaj, pro limigo de spaco, kun duono de dombazo sur la tero kaj alia super akvo, tiel nomataj palafitoj. Post kiam la rivero ŝveliĝis kaj la riverakvo malrapide invadis en la straton, la loĝantoj en la strato transmetis unu finon de longa eskalo sur la tegmentrandon de sia domo kaj alian sur la urbmuron. Sakrante aŭ grumblante, ili, portante pakaĵojn, litaĵojn kaj rizvazojn, eniris la urbeton laŭ la eskalo, kaj post kiam la akvo malleviĝis, ili hejmenrevenis tra la pordego de la urbeto. Iujare, kiam inundo invadis pli forte kaj forportis kelke da palafitoj, ili gapadis stupore starante sur la urbmuro. Tiuj, kiuj suferis perdojn, same staris kiel gapantoj, povante paroli nenion pri la perdoj, kiuj similis al tiuj nesaveblaj malfeliĉoj aranĝitaj de la naturo. Dum superakviĝo de la rivero, oni povis vidi de la urbmuro larĝigitan riversurfacon kun torentaj fluoj, kaj ankaŭ domojn, bovojn, ŝafojn kaj arbegojn flosis laŭflue de la supra baseno. Ĉe la loko de malrapidaj fluoj, antaŭ la dogana kontrolŝipo ĉe kajo, ofte vidiĝis sampanoj, kies boatistoj, vidinte alflosantajn hejmbeston, pecon da lignon, malplenan boaton aŭ boaton kun virino kaj plore krianta infano, haste alremis ĝis ili atingis ilin pli malsupre de la fluo, kaj ligis ilin per longa ŝnuro kaj remis al la bordo. Tiuj bravaj kaj honestaj homoj, tiel riĉaĵ-amaj kiel sindonemaj, havis la sama karakteron de lokanoj. Savante ĉu riĉaĵojn aŭ homojn, ili montris sian lertecon kaj bravecon en la plezuraj aventuroj, elvokante varmajn apladŭojn ĉe spektantoj.
Tiu rivero estis fama Youshui-rivero en la historio, kies nova nomo estas Blanka Rivero. Kiam ĝi kunfluas kun Yuanshui-rivero ĉe Chenzhou, ĝi aspektas iom malklare, kiel montfonto fariĝas malklara ĉe fluejo. Se oni veturas kontraŭflue, ili povas vidi la fundon eĉ tra la akvo profunda 9 aŭ 15 metrojn. Sub la brila suno, vidiĝas klare blankaj ŝtonetoj kaj striitaj agatŝtonoj ĉe la fundo. En la akvo fiŝoj naĝas ir-reire kvazaŭ flosantaj en aero. Sur ambaŭ bordoj troviĝas altaj montoj, kie kreskas maldikaj bambuoj uzeblaj por paperfarado, tutjare kun malhele verda koloro okulplaĉa. Apudriveraj domoj plejparte situas en la ĉirkaŭbrakumo de persikarboj kaj abrikotarboj. Kiam venas printempo, oni certe povas trovi inter persikarboj kaj abrikotarboj domojn, kie certe vendiĝas alkoholaĵo. En somero, la brile purpuraj vestaĵoj sekigataj sub la suno servas kiel flagoj por indiki la loĝejojn. Dum aŭtuno aŭ vintro, ĉiuj domoj, ĉu sur rokoj ĉu apud la rivero, panorame falas en vidkampo. Tiuj domoj kun argilaj muroj kaj nigre grizaj tegoloj, kiuj ĉiam ŝajnas lokitaj en decaj situoj, tute akordiĝas kun ĉirkaŭa medio, prezentante tre plezurigan bildon al okuloj. Por vojaĝisto, kiu iom interesiĝas pri poemoj kaj pentraĵoj, se li lokas sin en boato por tridek-taga veturo, li ne tediĝas iome, ĉar ĉie troviĝas mirakloj de naturo, brave kreitaj kaj rafinitaj, kiuj lin allogas.