dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → 《边城》(初稿 6)

您是本帖的第 1159 个阅读者
树形 打印
标题:
《边城》(初稿 6)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
《边城》(初稿 6)
La Blanka Rivero fontis el la limo de Siĉŭano-provinco. La boatoj veturantaj supren laŭ la Blanka Rivero povis atingi Xiushan de Siĉŭano, dum la sezono de akvoŝveliĝo de la rivero. En la teritorio de Hunano-provinco, Chadong estis la lasta kajo proksime al la limo. La akvosurfaco de la rivero ĉe Chadong mezuriĝis proksimume kvaronkilometron larĝa, sed dum malleviĝo de riverakvo en aŭtuno kaj vintro, la fluejo larĝis malpli ol sep metrojn en ĉirkaŭbrakumo de grizverdaj ŝtonebenejo. Ĝis ĉi tiu loko boatoj ne plu povis veturi supren laŭ la rivero. La varoj transportitaj de aŭ al la orienta Siĉŭano devis estis malŝarĝitaj de boatoj aŭ ŝarĝitaj en boaton ĉi tie. La varoj elirontaj estis ŝultre alportataj de portistoj per abiligna vekto, kaj tiuj envenantaj ankaŭ transportiĝis aron post aro per homa forto.
   En la urbeto garnizonis bataliono da soldatoj, kiu estis reorganizita de armeo de Qing-dinastio, kaj sin lokis proksimume 500 hejmoj, plejparto de kiuj havis soldaton kiel familianon, krom tiuj etaj kapitalistoj, kiuj posedis kampojn kaj olefarejon, aŭ akaparis oleon, rizon kaj bobenojn da kotonaj fadenoj. Tie ankaŭ funkciis loka departemento de transita imposto, kies oficejo situis en la templeto sur la apudrivera strato ekster la urbeto, kun longa flagrubando antaŭ ĝi. Kaj la departementestro loĝis en la urbo. Bataliono da soldatoj garnizonis en la malnova jamen-o pri militaj aferoj. Ĉiutage la klarionisto ludis trumpeton por amuziĝo, kio memorigis, ke ĉi tie troviĝas garnizonantaj soldatoj, kaj la aliaj soldatoj ne aperis, kvazaŭ ili ne ekzistus. Dum vintraj tagoj oni povis vidi surstrate en la urbeto vestojn kaj legomojn sekigatajn antaŭ ĉiuj pordoj, batatojn kun sarmento pendatajn de tegmentrandoj, kaj palmfibrajn sakojn entenantajn tiajn nuksojn, kiaj kaŝtanoj kaj avelgrajnoj, ankaŭ pendataj de tegmentrandoj. Ĉie ĉe domanguloj kokoj kaj kokidoj ludis, klukante. Okaze vidiĝis viro segis sur la sojlo de sia domo aŭ dishakis brullignon per hakilo, kaj stakis la splititajn lignopecojn pagodforme. Kelkfoje vidiĝis kelkaj mezaĝaj virinoj en tre rigide lavamelitaj vestoj el blua tolo sub la blanka antaŭtuko desegne florumita, kiuj babilante klinis sin super la laboro sub la sunlumo. Ĉio ĉiam troviĝis en tia kvieto kaj ĉiuj  urbetanoj pasigis tagojn en tiaj simpleco kaj soleco. Porcio da kvieto pliigis ilian pensemon pri la vivo kaj iliajn sonĝojn. En ĉi tiu urbeto ĉiu, kiu vivis sian propran vivon dum la definitaj tagoj, kovis la neeviteblan inklinemon al amo kaj malamo al personoj kaj aferoj. Sed kion ili pripensis? Neniu sciis.
   Loĝante sur la pli alta loko, oni povis, starante ĉe la pordo de sia loĝejo, rigardi okazaĵojn sur la transa bordo kaj la rivero. Kiam ĵonko alveturis, oni povis vidi demalproksime sennombrajn haŭlistojn sur la transa bordo. Kelkaj el la haŭlistoj alportis kukojn kaj sukeraĵojn el la malsupra baseno por vendi ilin, kiam la ĵonko albordiĝos al la urbeto. Kiam ĵonko alproksimiĝis, la imago de infanoj certe iris al la haŭlistoj, dum la plenkreskuloj volis konfidi al ili kokidaron aŭ du porkojn por ŝanĝi ilin kontraŭ paro da oraj orelringoj, du ĝang-ojn da solida maŝinfabrikita nigra tolo, vazo da sojsaŭco aŭ plifortigita vitra kovrilo de kerosena lampo, kiuj plej plaĉas al sia edzino.
ip地址已设置保密
2015/3/16 9:53:49
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
白河的源流,从四川边境而来,从白河上行的小船,春水发时可以直达川属的秀山。但属于湖南境界的,则茶峒为最后一个水码头。这条河水的河面,在茶峒时虽宽约半里,当秋冬之际水落时,河床流水处还不到二十丈,其余只是一滩青石。小船到此后,既无从上行,故凡川东的进出口货物,皆由这地方落水起岸。出口货物俱由脚夫用杉木扁担压在肩膊上挑抬而来,入口货物也莫不从这地方成束成担的用人力搬去。
这地方城中只驻扎一营由昔年绿营屯丁改编而成的戍兵,及五百家左右的住户。(这些住户中,除了一部分拥有了些山田同油坊,或放账屯油、屯米、屯棉纱的小资本家外,其余多数皆为当年屯戍来此有军籍的人家。)地方还有个厘金局,办事机关在城外河街下面小庙里,经常挂着一面长长的幡信。局长则住在城中。一营兵士驻扎老参将衙门,除了号兵每天上城吹号玩,使人知道这里还驻有军队以外,其余兵士皆仿佛并不存在。冬天的白日里,到城里去,便只见各处人家门前皆晾晒有衣服同青菜。红薯多带藤悬挂在屋檐下。用棕衣作成的口袋,装满了栗子榛子和其他硬壳果,也多悬挂在屋檐下。屋角隅各处有大小鸡叫着玩着。间或有什么男子,占据在自己屋前门限上锯木,或用斧头劈树,把劈好的柴堆到敞坪里去一座一座如宝塔。又或可以见到几个中年妇人,穿了浆洗得极硬的蓝布衣裳,胸前挂有白布扣花围裙,躬着腰在日光下一面说话一面作事。一切总永远那么静寂,所有人民每个日子皆在这种单纯寂寞里过去。一分安静增加了人对于“人事”的思索力,增加了梦。在这小城中生存的,各人也一定皆各在分定一份日子里,怀了对于人事爱憎必然的期待。但这些人想些什么?谁知道。住在城中较高处,门前一站便可以眺望对河以及河中的景致,船来时,远远的就从对河滩上看着无数纤夫。那些纤夫也有从下游地方,带了细点心洋糖之类,拢岸时却拿进城中来换钱的。船来时,小孩子的想象,当在那些拉船人一方面。大人呢,孵一巢小鸡,养两只猪,托下行船夫打副金耳环,带两丈官青布或一坛好酱油、一个双料的美孚灯罩回来,便占去了大部分作主妇的心了。
ip地址已设置保密
2015/3/16 9:55:13

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 4 次数据查询