《边城》(初稿 7)
Kvankam tiu ĉi urbeto estis trankvila kaj paca, kiel komercejo kaj komunikejo en la orienta Siĉŭano, ĝia apudrivera strateto tamen havis sian apartan staton. Tie troviĝis gastejoj, kiuj estis destinitaj por loĝado de komencistoj, kaj barbirejoj, kiuj okupis fiksitan terenon. Kaj krome la strateton ornamis kiel restoracietoj, spicejoj, olevendejoj, saldeponejoj kaj tolvendejoj, tiuj butikoj, kiuj havis sian apartan funkcion, tiel ankaŭ butikoj provizantaj surboatajn puliojn el santalligno, bambuajn kablojn, vazojn kaj kaserolojn, kaj agentejoj varbantaj boatanojn. Sur la longa tablo antaŭ restoracieto ofte vidiĝis brune frititaj karpoj kun toŭfuo dekoritaj per ruĝaj kapsiktranĉaĵetoj, metitaj en malprofundaj pelvoj, apud kiuj staris dika bambua tubo kun ruĝaj manĝbastonetoj ŝovitaj en ĝi. Kiu volis pagi, tiu povis sidiĝi ĉe la longa tablo kaj elpreni paron da manĝbastonetoj per la mano. Alvenis virino kun delikate pentritaj brovoj kaj pudrita vizaĝo, kaj demandis:
“Ĉu vi volas dolĉan vinon aŭ alkoholaĵon, granda frato?”
La kliento, kiu, spritema kaj ŝercema, direktis sian firtemon al tiu edzino de la mastro, ŝajnigis sin kolera kaj diris:
“Dolĉan vinon? Mi ne estas infano. Kial vi kolportas al mi dolĉan vinon!”
Do, oni ĉerpis fortan alkoholaĵon per bambua tubo el granda vazo kaj verŝis ĝin en krudan bovlon kaj tuj alportis ĝin al li sur la longan tablon. La alkoholaĵo nature estis forta kaj elspiris bonodoron. Se forta drinkus tro multe, li ebriiĝus. Pro tio oni ne emis drinki multe.
La butikoj de ĉiutagaj necesaĵoj vendis kerosenon, fremdlandajn lampojn konsumantajn kerosenon, incensilojn, kandelojn kaj paperon. Olevendejoj stokis aleŭrit-oleon. Saldeponejoj amase tenis krudan salon el salputoj de Siĉŭano. Tolvendejoj disponigis blankjn kotonfadenojn, ŝtofojn, kotonon kaj turbanojn el nigra krepo. En butikoj por surboataj uzaĵoj aĉeteblis diverspecaj varoj en plena gamo, kaj eĉ iafoje fera ankro peza je pli ol kelkcent kilogramoj estis metita apud la vojo antaŭ la butika pordo, atendante eventualan aĉetanton. Tiuj, kiuj varbis boatanojn kiel sian profesion, t.e. vivantan de dokaj aferoj, sidis en sia hejmo sur la strateto kun la pordo vaste malfermita tuttage, kie ofte en- kaj eliris boatposedantoj en nigra satena veŝto kaj krudmanieraj boatanoj. Iliaj hejmoj ŝajnis tetrinkejoj, sed oni ne vendis teon, kaj ne estis opifumejoj, sed oni povis fumi opion tie. Tiuj venis ĉi tien interparoli pri negocado, tamen ĉiuj boatanoj, inkluzive remistoj kaj haŭlistoj faris regulon, ke oni ne diskutu pri ciferoj. Plejparto de ili venis por amuza renkontiĝo. Sub gvidado de “ĉefa intendanto” ili babilis pri lokaj okazaĵoj, la situacio de negocado de du provincoj kaj novaĵoj el la malsupra baseno. Kunvenoj, kolektado de mono kaj decidfarado pri kunvenĉefo pere de kubĵetado plejofte okazis ĉi tie. En ilia negocado estis du ĉefaj aferoj: negocado pri boatoj kaj edzinoj.
Pro komerca disvolviĝo de metropolo kreiĝis parazitoj. En la apudrivera strateto de tiu ĉi urbeto eĉ grupiĝis tiaj parazitoj, kiuj loĝis en palafitoj, por kontentigi la postulon de komercistoj kaj boatanoj. Tiaspecaj virinoj venis de ĉikaŭaj vilaĝoj aŭ estis restigitaj de sia edzo, siĉŭana soldato, kiu rekrutiĝis al Hunano kaj mortis sen reveno. Ili vestis sin per vestoj el sika imitaĵo kaj pantalonoj el flor-presita tolo, kun siaj brovoj pentritaj linie kaj granda surkapa hartubero ŝimirita per malmultekosta pomado elspiranta densan kaj vulgaran bonodoron. Dumtage kiam ili estis senokupaj, ili sidante ĉe la sojlo faris ŝuojn, sur kies pintoj ili brodis duoblajn feniksojn per verda kaj ruĝa silkfadenoj, aŭ kudris flor-broditan bluzon por sia boatan-amato, jen kaj jen ekrigardante pasantojn por pasigi la longan tagon. Aŭ apogante sin al la fenestro, kiu rigardis la riveron, ili direktis siajn okulojn al la boatanoj, kiuj staplis varojn, kaj aŭskultis al ĉantado de boatanoj, kiam ili surgrimpis mastojn. Dumnokte ili laŭvice akceptis komercistojn kaj boatanojn, kaj zorgeme plenumis sian devon kiel putinoj.