En la limregiono regis simpla kaj honesta moro, tiel ke ankaŭ putinoj sin montris honestanimaj. Ili petis al nekonatoj pagi kaj kalkulis monon, antaŭ ol fermi la pordon kaj eki la aferon. Sed kiam ili akceptis konatojn, ne gravis la mono. Ili plejparte vivtenis sin depende de la komercistoj el Siĉŭano, sed ili plejofte naskis korinklinemon al boatanoj. Tiuj paroj, kiuj formis profundan amsenton, mordetante lipojn aŭ kolojn unu al la alia, ĵuris, ke ili ne flirtu kun aliaj, post sia disiĝo. Dum kvardek aŭ kvindek tagoj, tiu boatano flosanta sur la rivero kaj ĉi tiu virino restanta en la urbeto ambaŭ stulte pasigis la tagojn iele trapele, kroĉigante sian koron al la alies koro en la foro. Precipe la virino havis sinceran amsenton kaj sin montris nepriskribeble stulta. Se ŝia amato ankoraŭ ne revenis post la definita tempo, ŝi ĉiam sonĝis, ke, kiam la boato albordiĝas, viro ŝancele kuras de la saltotabulo al la bordo, rekte al ŝi. Se ŝi ekhavis suspekton pri li iutage, ensonĝe ŝi certe vidis lin kanti sur masto al la alia direko, ignorante ŝin. La virino kun malforta karaktero ĵetis sin en la riveron aŭ englutis opion por mortigi sin en la sonĝo, dum tiu kun dura temperamento kaptis tranĉilon kaj kuris rekte al la amata boatano. Kvankam ilia vivo iom fremdiĝis de la ĝenerala socio, iliaj larmoj kaj ĝojo tamen miksiĝis en sian vivon pro perdo de amo aŭ malamo. Tiele ili ankaŭ similis tiujn junulinojn en la alia mondo kaj iliaj korpo kaj koro estis plene maceritaj per tiom da amo kaj malamo, kiuj facile blindigis ilin kaj eĉ forgesigis ilin pri ĉio ĉirkaŭ ili. Se paroli pri la diferenco, ĉi tiuj virinoj estis pli sinceraj kaj pli proksimaj al menskonfuziteco. Mallongatempa kunvivado, longatempa “edziniĝo” kaj provizora aparteno al viro post fermita pordo estis pri negocado de virina korpo. Pro simpla kaj honesta moro de la loko tiuj, kiuj persone okupiĝis pri tio, ne konsideris tion malnobla kaj senhonta, kaj apudrigardantoj ne devis alpreni la vidpunkton de pedantoj por riproĉi kaj malestimi ilin. Fakte ĉi tiuj virinoj ne nur pli taksis senton ol profiton, sed ankaŭ plenumis promeson kaj tenis sin strikte. Kvamkan ili servis kiel putinoj, ili estis pli fidindaj ol tiuj urbanoj, kiuj ĉiam havas moralecon kaj hontecon sur siaj lipoj.
La homo, kiu superregis en la kajo, estis nomata Sunsun. Li pasigis sian tempon iele trapele en la trupoj de Qing-dinastio, antaŭ ol servi kiel oficiro en la reputacia 49-a terarmea taĉmento de la revolucia armeo en 1911. Malkiel li, aliaj oficiroj fariĝis gravuloj aŭ famuloj, aŭ suferis senkapigon aŭ dispecigon de sia korpo. Pro sia lama piedo, kiun li suferis de sia infaneco, li revenis al sia hejmloko kaj aĉetis per sia iom da ŝparita mono blanklignan boaton kun ses remiloj. Li luigis ĝin al malriĉa boatmastro por transporti varojn ir-reire inter Chadong kaj Chenzhou. Lia bona ŝanco daŭris kaj la boato ne paneis dum jarduono. Li edzinigis per la profito, kiun li faris, bonhavan vidvinon kun blanka vizaĝo kaj nigraj haroj. Post kelkaj jaroj li havigis al si ok boatojn, grandajn kaj malgrandajn, edzinon kaj du filojn.
Kvankam lia kariero iris glate, li tamen, malavara kaj mon-donema, ŝatis amikiĝi kaj prodige helpi siajn amikojn en malfacilo, kaj pro tio li ne povis riĉiĝi parvenue kiel la komercistoj, kiuj negocis pri aleŭrit-oleo. Tial, ke li spertis la vivon kiel soldato, li plene sciis pri la suferoj de tiuj, kiuj klopodis ekstere, kaj komprenis la animstaton de malsukcesintoj. Kiam boatistoj bankrotiĝintaj pro boatpereo, preterpasantaj malmobilizitaj soldatoj kaj vagemaj kleruloj alvenis ĉi tien por peti lian helpo pro lia renomo, li faris sian plejeblon helpi ilin. Unuflanke li akiris profiton el la entreprenado sur la rivero, kaj aliflanke tiel malavare disponigis sian monon al aliaj. Malgraŭ sia lama piedo li povis naĝi; kvankam li iris lame, li sin montis justa kaj senegoisma al aliaj. La reguloj de la rivera trafiko estis tre simplaj, ĉiuj surbaze de la longeformita kutimo. Se boato koliziis kun la alia kaj se boato damaĝis la intereson de alia boato aŭ alia homo, troviĝis la kutimaj metodoj por solvi la kazojn. Arbitraciado per tiuj metodoj bezonis aĝulon, kies moralo estis sendubinda. Aŭtune de tiu jaro la antaŭa superreganto de la kajo mortis kaj Sunsun anstataŭis lin. Tiam li estis nur dekkvin-jara. Li estis tiel racia kaj prudenta kiel justa kaj pacama, kaj ne interesiĝis pri mono, tial neniu levis oponon kontraŭ lia aĝo.