《边城》(初稿 9)
Nun lia pli aĝa filo estis dekok-jara, kaj la alia dekses-jara. Fortikaj kiel bovidoj ili kapablis direkti boaton, naĝi kaj fari longan vojaĝon. Ĉion, kion la junuloj de ilia aĝo en la urbeto povis fari, ankaŭ ili kapablis lerte kaj sperte fari. La pli aĝa filo, kiel sia patro, grandanima, komprenema kaj libera de kutima rutino, dum lia frato, simile al sia patrino en temperamento, neparolema, elstariĝis per sia bele delikata aspekto, kiu sugestis saĝecon kaj sentoplenecon je la ekvido.
Ĉar tiuj du fratoj jam plenkreskis, ili bezonis trejnadon en diversaj flankoj de la vivo. Pro tio ilia patro sendis ilin vojaĝi unu post alia diversloken. Kiam la boato veturis malsupren laŭflue, ili plejofte servis kiel boatanoj sur sia propra boato, dividante dolĉecon kaj maldolĉecon kun aliaj boatanoj. Kiam venis la tempo remi, ili elektis la plej pezan remilon; en haŭlado ili gvidis la teamon de la haŭlistoj; sekigitaj fiŝoj, kapsikoj kaj malbonodoraj peklitaj legomoj estis iliaj manĝaĵoj; ili dormis sur la malmolaj kajuttabuloj. Irante al la supra baseno, ili trenis sin sur la landvojo kunportante la varojn de la orienta Siĉŭano por negoci en Xiushan, Longtan kaj Youyang. Spite al frosto, varmego, pluvado aŭ neĝado ili devis iri la vojon en pajlaj sandaloj. Ili kunportis ponardon kun si por eventuala bezono. Kiam ili vole nevole defendis sin, ili tuj elingis la ponardon kaj starigis sin sur vasta tereno por atendi sian rivalon kaj korpe batali unu kontraŭ la alia. Tiam furoris la agmaniero por ili kaj similaj, ke “oni devas utiligi ponardon kontraŭ malamikoj, kaj ankaŭ por ligi amikojn”. Tial ili neniam perdis la ŝancon uzi ponardon, kiam necese. La trejnado ellerni, kiel negoci, trakti homojn, vivi en alia nova loko kaj defendi sian korpon kaj reputacion, ŝajne celis, ke ili fratoj ekhavigas al si kuraĝon kaj kavalirecon, kaj rezultigis, ke la duopo fariĝis tiel fortikaj kiel tigroj, afablaj kaj akomodiĝemaj, nek fiere mallaboremaj nek vante parademaj nek agresemaj pro sia potenco. Pro tio, kiam oni menciis la familian nomon de la patro kaj la du filoj en la limregino de Chadong, ili senescepte montris respekton al ili.
Kiam la du fratoj ankoraŭ estis tre junaj, la patro komprenis, ke la pli aĝa filo tute similas lin, kaj li iom dorlotis sian duan filon. Pro sia senkonscia inklinemo li donis nomon Tianbao (Ĉielo protektas) al la unua filo, kaj Nuosong (La dio de Nuo donacas) al la dua. La sencoj de la nomoj respektive montris, ke homon aŭ aferon, kiun la Ĉielo protektas, havas pli aŭ malpli mankon, dum tion, kion la dio de Nuo donacas, laŭ la loka moro, oni ne devas iomete malestimi. Nuosong estis tre belaspekta, ke la lokanoj ne estis kompetentaj sufiĉe por laŭdi lian belecon kaj donis al li alinomon “Yue Yun”. Kvankam neniu vidis “Yue Yun” mem per siaj propraj okuloj, ili tamen tiris la impreson el la scenejo pri li kiel rolo de brava militisto, kiun Nuosong similis.