En ĉi tiu regiono, kie du provincoj limis unu al la alia, la milita komandanto donis atenton al sekureco kaj packonservado dum pli ol dek jaroj. Pro lia bona traktado pri lokaj aferoj, ne okazis ajna tumulto. La negocoj komercadoj surrivera kaj surtera neniel stagnis pro milito nek pro banditoj. Ĉio troviĝis en granda ordo kaj la urbetanoj vivis en trankvileco. Krom ke ili malĝoje ĉagreniĝis pro bovo-morto, boato-renversiĝo aŭ homa morto en ilia hejmo, ili ŝajne ekhavis nenian senton pri tio, kiel malfeliĉe baraktis la popolanoj en aliaj lokoj de Ĉinio.
En tiu ĉi urbeto ĉe la limo la plej vivoplenaj tagoj estis la Drak-Boata Festo, Mezaŭtuna Festo kaj lunkalendara Novjaro, kiuj antaŭ la pasintaj tridek ĝis kvindek jaroj ekscitis la ĉi-tieanojn, sed ĝis nun neniom ŝanĝiĝas kaj restas la plej signifoplenaj tagoj al ili.
Dum la Drak-Boata Festo ĉiuj virinoj kaj infanoj de la loko surportis novan veston kaj sur ilia frunto ĉina ideogramo kun senco “reĝo” estis pentrita per realgara vino. En tiu tago ĉiuj hejmoj nepre preparis fiŝaĵojn kaj viandon kiel manĝaĵojn. Ĉirkaŭ je la dekunua antaŭtagemeze ĉiuj lokanoj de Chadong jam tagmanĝis. Tiuj, kiuj loĝis en la urbeto ŝlosis la pordon kaj iris kun ĉiuj familianoj al riverbordo spekti la konkurson de drak-boatoj. Kaj tiuj, kiuj havis konatojn aŭ parencojn en la apudrivera strateto, povis rigardi ĉe la pordo de palafito, kaj aliaj rigardis, strarante ĉe doganejo aŭ sur dokoj. La rem-konkurso de drak-boatoj komencis je iu loko de la rivero kaj finiĝis antaŭ la pordo de doganejo, ĉar tiutage ĉiuj oficiroj, ranguloj de doganejo kaj lokaj eminentuloj kolektiĝis ĉe la pordo de doganejo por spekti la spektaklon. Kelkajn tagojn antaŭe oni jam faris preparojn en grupoj. Fortikaj kaj lertaj junuloj estis elektitaj kaj trejnitaj remi antaŭen kaj malantaŭen en la rivero. Multe malkiel la ordinaraj boatoj, la drak-boatoj estis kaj longaj kaj mallarĝaj, kun ambaŭ finoj alten turnitaj kaj la korpo pentrita per longaj vermiljonaj linioj. Ordinare ili plejofte metiĝis en sekaj kavernoj ĉe riverbordo, kaj oni trenis ilin en akvon, kiam ili estis bezonataj. La drakboatoj povis enteni po dekok remistoj, unu gvidanto, unu tamburisto kaj unu gongisto. La remistoj tenis po mallonga remilo kaj remis antaŭen laŭ la malrapidaj aŭ rapidaj taktoj de la tamburo. Sidante sur la pruo, la gvidanto, kun la kapo kovrata per ruĝa tuko, svingis ambaŭmane du triangulajn komandflagojn dekstren aŭ maldekstren por gvidi la boaton. La tamburisto kaj gongisto ofte sidis en la mezo de la boato. Kiam la boato startis, ili tuj frapis la tamburon kaj gongon simple sonantajn “Dong-dang, dong-dang”, por reguligi la ritmon de remado. La boata rapideco tute dependis de la tamburaj sonoj. Kiam du boatoj konkursis furioze, la tamburo tondre sonis kaj la rigardantoj sur ambaŭ bordoj bruis per kuraĝigaj krioj, kio memorigis pri antikvaj bataloj sur rivero kun tondrado de tamburfrapoj. La boato, kiu antaŭiris, povis gajni premion: ruĝa balteo kun arĝenta tabuleto, kiu estis pendigita ĉirkaŭ la kolo de ajna konkursanto de la venkanta boato por montri la gloron de la tuta boato. Ĉiufoje kiam unu boato gajnis venkon, tiuj agemaj soldatoj bruligis grapolon de kvincent petardoj ĉe la bordo por celebri la triumfon.
Post boat-konkurso la komandanto de la garnizono, por esprimi kumunan ĝojon kun la popolanoj kaj pliigi la plezuron de la festo, disŝutis en riverakvon tridek verdkapajn viranasojn kun la kolo ligita per ruĝa tolrubando, por ke la naĝkapablaj soldatoj kaj popolanoj ĉasu la anasojn en la rivero. Kiu ajn sukcesos kapti anason, tiu fariĝos ĝia posedanto. Pro tio la rivero ŝanĝis la scenon. Ĉie sur la surfaco de la rivero troviĝis anasoj kaj naĝantoj, kiuj penas kapti anasojn.
La konkurso de la drak-boatoj kaj ĉasado de naĝantoj al la anasoj nur finiĝos ĝis vesperiĝo.