《边城》(初稿 14)
La hundo, kvazaŭ komprenante, ke ŝi estas tiranita, denove ŭa-ŭa-bojis. Eklevinte la blankan anason en la mano, la viro ektimigis la hundon, kaj li iris en la apudriveran strateton. La hundo volis sin ĵeti al li pro lia timigo, ŝi kriis:
“Hundeto, kial vi ne bojas kontraŭ la ĝusta persono!”
Ŝi volis diri al ĝi, ke tiu frivola viro ne meritas ĝian bojadon, sed la viro komprenis alian bonan sencon, ke ŝi volas ĝin ne boji al bonulo. Li malaperis, impertinente ridante.
Pli poste iu, kiu elvenis el la apudrivera strateto, tenante torĉon faritan el eluzita bambua kablo, vokis ŝian nomon por serĉi ŝin. Kiam li aliris al ŝi, ŝi tamen ne konis lin. Li diris, ke la maljuna pramisto jam rehejmeniris kaj ne povis kunporti ŝin, tial li konfidis mesaĝon al pramito tuj revenigi ŝin. Aŭdinte, ke li estas sendita de la avo, ŝi sekvis la viron antaŭirantan kun torĉo. La hundo kuris jen antaŭen jen malantaŭen de ŝi kaj ili iris laŭ la urbetmuro al la direkto de la pramejo. Irante, ŝi demandis al torĉotenanto, kiu diris al li, ke ŝi estas ĉe la bordo. Li respondis, ke Moŝto la Dua diris tion al li. Li estis lia servisto. Post kiam li akompanos ŝin al la hejmo, li devos reveni al la apudrivera strateto.
“Kiel Moŝto la Dua scias, ke mi estas ĉe la bordo?” ŝi demandis.
La viro ridete diris:
“Kiam li revenis post kaptado de anasoj en la rivero, li renkontis vin sur la kajo. Li diris, ke li bonintence invitis vin al la domo por atendi vian avo, sed vi insultis lin!”
“Kiu estas Moŝto la Dua?” ŝi mallaŭte demandis iom surprizite.
La viro ankaŭ iom surprizite diris:
“Ĉu vi eĉ ne konas lin? Li estas Moŝto la Dua Nuosong en nia apudrivera strateto! Li estas Yue Yun! Li volas, ke mi akompanu vin hejmen!”
Moŝto la Dua Nuosong estis tre konata nomo en la regiono de Chadong.
Je ekpenso pri tiuj krudaj vortoj, kiujn ŝi diris al li, ŝi sentis kaj surpriziĝon kaj hontemon. Dirante nenion plu, ŝi sekvis la torĉotenanton.
Trairinte la pasejon de la monteto, ili vidis la lamplumon en la hejmo trans la rivero. Vidinte la torĉon de transe, la maljuna pramisto tuj alveturigis la pramon per tirado. Tirante la kablon, la avo raŭke demandis:
“Ĉu vi estas Cuicui?”
Ŝi ignoris sian avon kaj duonvoĉe diris:
“Mi ne estas Cuicui, mi ne estas Cuicui. Cuicui jam estas formanĝita de granda karpo en la rivero.”
Kiam ŝi enboatiĝis, la torĉotenanto foriris. La avo, tenante la kablon de la boato, demandis:
“Kial vi ne respondis al mia voko, Cuicui? Ĉu vi koleras kontraŭ mi?”
Starante sur la pruo, ŝi ankoraŭ restis senparola. Ŝia plendemo kontraŭ ŝia avo jam malaperis, tuj kiam ŝi elboatiĝis, eniris la domon kaj vidis la maljunulon kuŝanta ebria. Tamen alia afero, kiu ne koncernis ŝian avon, silentigis ŝin la tutan nokton.