《边城》(初稿 16)
Ĉifoje, kvankam ŝi aŭdis la nomon “Moŝto la Dua” el la buŝo de tiu banditsimila servisto, ŝi tamen ne vidis lin mem. El la interparolo inter la avo kaj la servisto, ŝi komprenis, ke Moŝto la Dua pasigas la feston ĉe Verdonda Kirlejo ses cent liojn malprokasime en malsupra baseno. Kvankam ŝi ne vidis lin, ŝi tamen konatiĝis kun Moŝto la Unua kaj ties patro Sunsun, famulo en la regiono. Post kiam Moŝto la Unua kunportis hejmen la anason, kiun li kaptis en la rivero, la maljuna pramisto donis laŭdojn al la grasa anaso dufoje, tiel ke Sunsun volis sian filon transdoni la anason al Cuicui. Ĉar li sciis, ke la avo kaj la nepino vivas tre malfacile kaj eĉ ne povas prepari zongzi-ojn por la festo, li donacis al ili multe da konusformaj zongzi-oj.
Kiam la fama superreganto de la varfo babilis kun la avo, Cuicui, ŝajnigante sin rigardi la riveran pejzaĝon, klare kaptis ĉiun vorton de la interparolo. Tiu famulo laŭdis Cuicui pro ŝia beleco, demandis pri ŝia aĝo kaj ĉu ŝi jam edziniĝis. Kun ĝojo la avo ankaŭ multe laŭdis ŝin. Ŝajnis, ke la avo ne permesis al aliaj zorgi pri ŝia edziniĝo, tial li fermis sian buŝon je ekmencio pri la afero de ŝia edziniĝo.
Hejmenirante, la avo brakumis la blankan anason kaj aliajn donacojn kaj Cuicui antaŭiris, tenante torĉon. Ili ambaŭ antaŭeniris laŭ la urbetmuro kun rivero ĉe alia flanko. La avo diris:
“Sunsun vere estas bonkora kaj tre grandanima. Moŝto la Unua ankaŭ estas bonulo, kaj ĉiuj liaj familianoj estas bonkoraj!”
“Ĉiuj liaj familianoj estas bonkoraj. Ĉu vi konas ĉiujn el ili?” Cuicui demandis.
Tamen la avo ne vere komprenis, kion ŝi celis. Pro granda ĝojo li ridete diris:
“Cuicui, se Moŝto la Unua proponos sian edziĝon al vi per svatistino, ĉu vi konsentos?”
“Avĉjo, ĉu vi freneziĝas! Mi koleros kontraŭ vi, se vi mencios plu la aferon!” ŝi plendis.
Kvankam la avo ne plu parolis pri tio, tamen en la koro li ankoraŭ ludis kun tiaj ridindaj kaj nebonaj ideoj. Kun kolero ŝi fuŝe svingis la torĉon al ambaŭ flankoj de la vojo kaj malĝoje antaŭen marŝis.
“Ne faru ĝenon. Se mi stumblos en la riveron, la anaso sin liberigos de mia mano!”
“Mi ne ŝatas tiun anasaĉon!”
La avo komprenis, pro kio ŝi malĝojas. Kaj li ekĉantis arion de rudristo, kiu stimulas la veturadon de ĵonko, kiam ĝi veturas sur rapidaj fluoj. Kvankam li kantis per raŭka voĉo, li eligis la kantvortojn glate kaj klare. Aŭskultante al lia kantado, ŝi ne ĉesis sian iradon antaŭen. Subite ŝi haltis kaj demandis:
“Avĉjo, ĉu via ĵonko nun veturus tra Verdonda Kirlejo?”
La avo diris nenion kaj daŭrigis sian kantadon. Ili ambaŭ ekmemoris, ke Moŝto la Dua sur sia ĵonko pasigas la feston ĉe la Verdonda Kirlejo, sed unu el ili ne komprenis, kio troviĝas en alies memoro. Ili silente iris la vojon al sia hejmo. Kiam ili atingis la pramejon, la anstataŭanto, kiu jam albordigis la pramon, atendis ilin. Veturinte trans la rivereto kaj enirinte la hejmon, ili senŝeligis kaj frandis zongzi-ojn. Post tio la anstataŭanto volis reiri al la urbeto. Cuicui tuj bruligis torĉon por li, tiel ke li povu prilumi la vojon per ĝi. Kiam li surgrimpis la monteton post veturado trans la rivereto, la avo kaj Cuicui rigardis lin sur la boato. Ŝi diris:
“Avĉjo, rigardu, tiu ‘montbandito’ jam surgrimpis la monteton!”
La avo, tirante la kablon, kontemplis la maldensan nebulon sur la rivereto, kvazaŭ vidinte ion, kaj eligis malpezan elspiron. Kiam la avo silente tiris la boaton al la transa bordo, li volis, ke ŝi surbordiĝu unue, kaj li atendis ĉe la boato, ĉar li sciis, ke vilaĝanoj, kiuj spektis la komkurson en la urbeto, devos reiri hejmen en mallumo.