dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → 《边城》(初稿 17)

您是本帖的第 1026 个阅读者
树形 打印
标题:
《边城》(初稿 17)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
《边城》(初稿 17)
6
   Iutage la maljuna pramisto iom disputis kun la veturanto, kiu estis papervendisto, rifuzante akcepti lian monon, kaj tiu insiste donis monon al li. Ŝajnis, ke la maljunulo eksentis sin ofendita ĝuste pro la teniĝo de la veturanto, kiu volis doni monon. La pramisto seriozmiene koleris kaj devigis lin enpoŝigi la monon. La veturanto vole nevole tenis la monon en la mano. Kiam la boato albordiĝis kaj li saltis sur la bordon, li disŝutis la monerojn sur la boaton kaj ridete forhastis. Pro tio, ke la maljunulo devis tirfiksis la boaton, por ke aliaj veturantoj surbordiĝu, li ne povis reteni lin, kaj kriis al sia nepino sur la monteto:
   “Cuicui, Cuicui, retenu tiun papervendiston. Ne permesu al li foriri.”
   Ne sciante, kio okazis, ŝi kaj la hundo iris bari la unuan elboatiĝinton. Tiu ridete diris:
   “Ne baru al mi la vojon!...”
   Kiam ili disputis, la dua komercisto aliris kaj diris al ŝi, kio okazis. Komprenante la aferon, ŝi tiris la baskon de la papervendiston, nur dirante:
   “Ne foriru! Ne foriru!”
   Por esprimi sian subtenon la hundo bojadis ĉe ŝi. La aliaj komercistoj ridis kaj la vojo estis ŝtopita por trairado dum momento. La avo anhelante alvenis kaj perforte ŝovis la monerojn en lian manon kaj metis faskegon da tabako en la korbon vektoportatan de la vendisto. Kunfrotante siajn manojn, la avo ridete diris:
   “Foriru! Iru vian vojon!”
   Tiuj pramveturintoj foriris ridante.
   “Avĉjo, mi pensis, ke tiu ŝtelis vian aĵon kaj kverelis kun vi!” ŝi diris.
   La avo diris:
   “Li donis al mi plurajn monerojn. Mi tute ne volis tiun monon! Mi diris al li, ke mi ne akceptas monon, kaj li disputis kun mi. Kia senraciulo!”
   “Ĉu vi redonis la tuton al li? Ŝi demandis.
   Kunpremante siajn lipojn, la avo ekskuis la kapon, ruze ŝajnigante sin triumfe ridetmiena. Li elprenis la solan kupran moneron, kiun li restigis en sia zono, kaj donacis ĝin al ŝi. Li aldonis:
   “Li tenas la faskegon da tabako donacitan de mi, kaj li povas fumi ĝin tute ĝis Zhengan-urbeto!”
   En malproksimeco aŭdiĝis “peng-peng”-sonoj de tamburoj. La hundo streĉis siajn orelojn por aŭskulti. Cuicui demandis al sia avo, ĉu li aŭdis la sonojn. Kolektinte sian atenton, li rekonis la sonojn kaj diris:
   “La Drakboata Festo ree alvenas, Cuicui. Ĉu vi ankoraŭ memoras pri la grasa anaso, kiun Moŝto la Unua Tianbao donacis lastjare? Matene, kiam Moŝto la Unua kaj grupo da homoj, kiuj vojaĝas al la orienta Siĉŭano, veturis per la pramo, li ankoraŭ menciis vin. Vi certe forgesis tiaman pluvadon. Se ni iros ĉifoje, ni devos hejmenreveni tenante torĉon. Ĉu vi ankoraŭ memoras, ke ni ambaŭ prilumis la vojon per torĉo por hejmenreveni?”
   Tiam ŝi pensis pri ĉiuj okazintaĵoj en la Drakboata Festo antaŭ du jaroj, sed kiam ŝia avo elmetis tiun demandon, ŝi mienis iom kolere. Skuante la kapon, ŝi intence diris:
   “Mi ne povas rememori. Mi ne povas rememori.”
   Fakte tio, kion ŝi volis esprimi, estis: “Kiel mi ne povus rememori?!”
   La avo komprenis, kion ŝi celis. Li aldonis:
   “Antaŭ du jaroj estis tre interese. Vi sola atendis min ĉe la bordo kaj eĉ ne sciis, ĉu hejmeniri aŭ ne. Mi pensis, ke vi jam estus englutita de granda fiŝo!”
   Je mencio de la pasintaĵo ŝi eksplodis per rido.
   “Ĉu vi pensis, ke granda fiŝo kapablus min engluti? Tiujn vortojn alia homo diris kontraŭ mi kaj mi transdiris tion al vi! Tiun tagon vi vere esperis, ke la avo loĝanta en la urbeto formanĝus la botelkukurbon de vino! Kiel malbonan memoron vi havas!”
   “Nun mi estas maljuna kaj havas terure malbonan memoron. Cuicui, vi jam plenkreskis. Vi sola kuraĝas iri urbeten kaj ne timas, ke granda fiŝo vin englutus.”
   “Mi estas sufiĉe plenkreska por prizorgi la pramon.”
   “Maljunulo devas prizorgi la pramon.”
   “Maljunulo devas ripozi.”
   “Via avo ankoraŭ kapablas bati tigron. Mi ne estas maljuna!” dirante, li fleksis sian brakon kaj penis montri sian kunpremitan muskolon forta kaj juna. Li daŭrigis: “Se vi kredas, Cuicui, mordu ĝin.”
Senparola ŝi strabe rigardis sian avon. En malproksimeco aŭdiĝis muziko de sŭona-oj, kaj ŝi sciis, kion ĝi signifas kaj el kiu direkto ĝi venas. Ŝi volis, ke ŝia avo elboatiĝu kune kun ŝi kaj tiru la boaton al la bordo proksima al la hejmo. Por plifrue rigardi la procesion kun geedziĝa  palankeno, ŝi eĉ grimpis suben de la pagodo malantaŭ la domo por rigardi. Post nelonge alvenis la procesio: du sŭona-ludantoj, kvar fortikaj vilaĝanoj, malplena palankeno, junulo surhavanta novan veston, kiu aspektas kiel filo de oficiro, knabo tiranta du kaprojn, poto da vino, skatolo da kukoj el glueca rizo, kaj vektoportanto de donacoj. Kiam ili enboatiĝis, ankaŭ Cuicui kaj ŝia avo enpramiĝis. La avo tiris per kablo la boaton, dum Cuicui starigis sin ĉe la palankeno por observi la mienon de ili ĉiuj kaj esplori kvastojn sur la palankeno. Ĉe albordiĝo de la boato la junulo simila al la filo de oficiro elprenis el sia brodita subvesto malgrandan pakaĵon el ruĝa papero kaj enmanigis ĝin al la maljuna pramisto. Laŭ la loka moro, la avo vole nevole ĝin akceptis. Post tio la avo demandis al la junulo, kie la novedzino naskiĝis, kio estas ŝia familia nomo kaj kio estas ŝia aĝo. Tuj kiam la sŭona-ludantoj surbordiĝis, ili brue blovis la muzikilojn kaj tiu grupo da homoj surgrimpis la monteton kaj foriris. La avo kaj Cuicui restis en la boato, sed iliaj korojb kvazaŭ postsekvis la sonojn de la muzikiloj kaj post longa vojpeco ili revenis al iliaj korpoj.
Pesante la ruĝan pakaĵon, la avo diris:
“Cuicui, la novedzino en Songjiabao-vilaĝo estas nur dekkvin-jara.”
Cuicui komprenis, kion ŝia avo celas, kaj ignorante lin, ŝi kviete komencis kablotiri la boaton.
Kiam ili veturis ĉe la bordon antaŭ sia domo, ŝi kuris al la hejmo por preni la sŭona-on kun duobalaj bambuaj tuboj, petinte, ke ŝia avo ludis ĝin per la ario Panjo Akompanas Filinon al ŝi. Ŝi kaj la hundo kuŝiĝis sur la granda roko en ombro kaj rigardis la nubojn sur la ĉielo. La tago plilongiĝis. En oni-ne-scias-kia tempo la avo endormiĝis, ankaŭ Cuicui kun la hundo.
ip地址已设置保密
2015/4/5 7:37:03
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

    白日里,老船夫正在渡船上同个卖皮纸的过渡人有所争持。一个不能接受所给的钱,一个却非把钱送给老人不可。正似乎因为那个过渡人送钱气派,使老船夫受了点压迫,这撑渡船人就俨然生气似的,迫着那人把钱收回,使这人不得不把钱捏在手里。但船拢岸时,那人跳上了码头,一手铜钱向船舱里一撒,却笑眯眯的匆匆忙忙走了。老船夫手还得拉着船让别人上岸,无法去追赶那个人,就喊小山头的孙女:
    “翠翠,翠翠,帮我拉着那个卖皮纸的小伙子,不许他走!”
    翠翠不知道是怎么会事,当真便同黄狗去拦那第一个下船人。那人笑着说:
    “不要拦我!……”
    正说着,第二个商人赶来了,就告给翠翠是什么事情。翠翠明白了,更拉着卖纸人衣服不放,只说:“不许走!不许走!”黄狗为了表示同主人的意见一致,也便在翠翠身边汪汪汪的吠着。其余商人皆笑着,一时不能走路。祖父气吁吁的赶来了,把钱强迫塞到那人手心里,且搭了一大束草烟到那商人担子上去,搓着两手笑着说:“走呀!你们上路走!”那些人于是全笑着走了。
    翠翠说:“爷爷,我还以为那人偷你东西同你打架!”
    祖父就说:
    “他送我好些钱。我才不要这些钱!告他不要钱,他还同我吵,不讲道理!”
    翠翠说:“全还给他了吗?”
祖父抿着嘴把头摇摇,装成狡猾得意神气笑着,把扎在腰带上留下的那枚单铜子取出,送给翠翠。且说:
    “他得了我们那把烟叶,可以吃到镇筸城!”
    远处鼓声又蓬蓬的响起来了,黄狗张着两个耳朵听着。翠翠问祖父,听不听到什么声音。祖父一注意,知道是什么声音了,便说:
“翠翠,端午又来了。你记不记得去年天保大老送你那只肥鸭子。早上大老同一群人上川东去,过渡时还问你。你一定忘记那次落的行雨。我们这次若去,又得打火把回家;你记不记得我们两人用火把照路回家?”
翠翠还正想起两年前的端午一切事情哪。但祖父一问,翠翠却微带点儿恼着的神气,把头摇摇,故意说:“我记不得,我记不得。”其实她那意思就是“我怎么记不得?!”
    祖父明白那话里意思,又说:“前年还更有趣,你一个人在河边等我,差点儿不知道回来,我还以为大鱼会吃掉你!”
    提起旧事翠翠嗤的笑了。
    “爷爷,你还以为大鱼会吃掉我?是别人家说我,我告给你的!你那天只是恨不得让城中的那个爷爷把装酒的葫芦吃掉!你这种记性!”
“我人老了,记性也坏透了。翠翠,现在你人长大了,一个人一定敢上城看船,不怕鱼吃掉你了。”
“人大了就应当守船哩。”
    “人老了才当守船。”
    “人老了应当歇憩!”
“你爷爷还可以打老虎,人不老!”祖父说着,于是,把膀子弯曲起来,努力使筋肉在局束中显得又有力又年青,且说:“翠翠,你不信,你咬。”
翠翠睨着腰背微驼白发满头的祖父,不说什么话。远处有吹唢呐的声音,她知道那是什么事情,且知道唢呐方向,要祖父同她下了船,把船拉过家中那边岸旁去。为了想早早的看到那迎婚送亲的喜轿,翠翠还爬到屋后塔下去眺望。过不久,那一伙人来了,两个吹唢呐的,四个强壮乡下汉子,一顶空花轿,一个穿新衣的团总儿子模样的青年,另外还有两只羊,一个牵羊的孩子,一坛酒,一盒糍粑,一个担礼物的人。一伙人上了渡船后,翠翠同祖父也上了渡船,祖父拉船,翠翠却傍花轿站定,去欣赏每一个人的脸色与花轿上的流苏。拢岸后,团总儿子模样的人,从扣花抱肚里掏出了一个小红纸包封,递给老船夫。这是规矩,祖父再不能说不接收了。但得了钱祖父却说话了,问那个人,新娘是什么地方人,明白了,又问姓什么,明白了,又问多大年纪,一起皆弄明白了。吹唢呐的一上岸后又把唢呐呜呜喇喇吹起来,一行人便翻山走了。祖父同翠翠留在船上,感情仿佛皆追着那唢呐声音走去,走了很远的路方回到自己身边来。
祖父掂着那红纸包封的分量说:“翠翠,宋家堡子里新嫁娘只十五岁。”
    翠翠明白祖父这句话的意思所在,不作理会,静静的把船拉动起来。
    到了家边,翠翠跑回家去取小小竹子做的双管唢呐,请祖父坐在船头吹“娘送女”曲子给她听,她却同黄狗躺到门前大岩石上荫处看天上的云。白日渐长,不知什么时节,祖父睡着了,翠翠同黄狗也睡着了。

ip地址已设置保密
2015/4/5 7:38:05

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询