7
Antaŭ tri tagoj de la Drakboata Festo, la avo kaj Cuicui jam anticipe interkonsentis, ke la avo prizorgos la pramon, dum Cuicui kaj la hundo iros al la palafito de Sunsun spekti la spektaklon. Unue ŝi ne konsentis kaj poste jesis. Sed la duan tagon ŝi reprenis sian promeson, konsiderante, ke ili ambaŭ spektos la spektaklon aŭ ili ambaŭ prizorgos la pramon. La avo komprenis, ke tio estas la rezulto de luktado inter ŝiaj ludemo kaj amo. Tio ne esblas, se li malhelpas ŝian ludemon. Li ridete diris:
“Kio okazis al vi, Cuicui? Ni jam faris decidon, sed vi renversis ĝin. Tio ne kongruas al la kondutado de ni lokanoj de Chadong. Ni devas plenumi nian decidon, sed ne hezitu. Mia memoro ne estas tiel malbona, ke mi tuj forgesis, kion vi jam promesis!”
Kvankam li tion diris, videble li tamen konsentis pri ŝia ideo. Li nur iom malĝojis pro ŝia troa zorgemo. Vidinte sian avon ne paroli, ŝi diris:
“Se mi foriros, kiu akompanos vin?”
“Vi foriros, kaj la boato akompanos min.”
Kuntirinte siajn brovojn, ŝi diris kun amara rideto:
“La boato akompanos vin, aĥ, aĥ, la boato akompanos vin. Avĉjo vi vere estas…”
Li pensis: “Iun tagon vi forlasos min.”, sed li ne kuraĝis mencii tiun aferon. Dummomente li ne trovis eĉ unu vorton por diri. Pro tio li iris al la bedo pririgardi ŝenoprazojn kaj ŝi lin sekvis.
“Avĉjo, mi decidas ne iri. Mi lasu la boaton iri kaj mi akompanos vin anstataŭ ĝi!”
“Bone, Cuicui, se vi ne iros, mi iros. Kun ruĝa floro sur la brusto, mi, kiel provinca ansero, iros urben rigardi la urban pejzaĝon!”
Ili ambaŭ longe ridis pro lia spritaĵo.
Dum la avo sarkis la grundon por ŝenoprazoj, ŝi derompis dikan ŝenoprazon kaj fajfis per ĝi. Iu vokis sur transa bordo por peti pramveturon. Antaŭ ol la avo respondis, ŝi jam kuris malsupren, saltis en la boaton kaj tiris la horizontan kablon trans ambaŭ bordoj por veturigi la vokanton. Tirante la boaton, ŝi vokis al la avo:
“Avĉjo, kantu, daŭre kantu.”
La avo ne plu kantis. Starante sur la alta roko, li nur svingis la manon senparola.
Li havis ion sur la koro zorgoplene. Lia nepino jam plenkreskis.
Tagon post tago ŝi pli kaj pli maturiĝis. Kiam io sensiva menciiĝis, ŝiaj vangoj ruĝiĝis. Tempo plenkrekigis ŝin, kvazaŭ urĝante ŝin ŝultroporti respondecon pri alia afero. Ŝi ŝatis rigardi novedzinon kun plene pudrita vizaĝo, babili pri rakontoj pri novedzinoj, enŝovi sovaĝajn florojn sur la kapon kaj aŭskulti kantadon. Ŝi jam povis kompreni la implicitan sencon el la kantoj de Chadong-regiono. Kelkfoje ŝi ŝajne aspektis iom soleca. Ŝi emis sidi sur roko kaj kontemplis nubon aŭ stelon. Se la avo demandis al ŝi:
“Kion vi pripensas, Cuicui?”
Kun iom da hontemo, ŝi mallaŭte respondis:
“Mi rigardas anasojn interbati!” Laŭ la loka kutimo tio signifis “Cuicui nenion pripensas.”
Ŝi demandis al si en la koro: “Kion vi vere pripensas, Cuicui?” Ankaŭ ŝi mem respondis en la koro: “Mia pensoj multas kaj flugas malproksimen, tre malproksimen, sed mi mem ne scias, kion mi pripensas.”
Vere ŝi ja pensis, sed ne sciis, kion ŝi pripensas. Ĉar ŝi jam estis plene matura kaj nature “stranga afero” regule okazis al ŝi ĉiumonate, tio pliigis al ŝi pensojn kaj sonĝojn.
La avo komprenis, kion tio signifas al knabino, ankaŭ li ekhavis ian ŝanĝiĝon en la menso pro tio. Jam sepdek jarojn li vivis en la naturo, tial li ne kapablis pro sia aĝo trakti tiujn naturajn aferojn en bona ordo. Ŝia plenkreskiĝo memorigis al li pri kelkaj paseoj kaj li denove sukcesis trovi ion el la okazaĵoj dum pasintaj tempoj.