Pluvetis frumatene de la kvina de la kvina lunmonato. Pro akvoŝveliĝo sur la supra baseno la riverakvo plene fariĝis pizverda. La avo, kiu volis fari aĉetojn por la festo, iris la vojon al la urbeto, surportante mantelon plektitan el palmaj fibroj, kun korbo, botelkukurbo por enteni vinon kaj dusako kun sescent cendoj en ĝi sur la ŝultro. Ĉar tiu tago estis festo, tre multis vilaĝanoj, kiuj, leviĝinte tre frue, iris al la urbeto por vendi varojn aŭ fari aĉetojn. Post kiam la avo foriris, Cuicui en akompano de la hundo prizorgis la pramon. Kun nove plektita bambuĉapelo sur la kapo, ŝi ir-reirigis la veturantojn fojon post fojo. La hundo sidis sur la pruo kaj tuj saltis sur la bordon por buŝpreni la ŝnurfinon, ĉiufoje, kiam la boato albordiĝis, kio amuzis la veturantojn. Ankaŭ kelkaj veturantoj el vilaĝoj kunportis hundojn, sed tiuj hundoj ĉiam fariĝis obeemaj ĉirkaŭ sia mastro, kiam ili forlasis la hejmon, kiel la proverbo diras: “La hundo fariĝas nekapabla, kiam ĝi forlasas sian hejmon”. Ĉe ekveturo la flava hundo aliri al fremda hundo kaj ekflaris ĝin. Se Cuiui donis al ĝi okulumon, ĝi ŝajne komprenis ŝin kaj ne kuraĝis fari ĝenojn. Albordiĝinte, ĝi plenumis la taskon tiri la ŝnuron, kaj poste vidinte la fremdan hundon suriri la monteton, ĝi persekutis ĝin aŭ mallaŭte bojis kontraŭ ĝia mastro. Tiam Cuicui kriis iom kolere al ĝi:
“Hundaĉo, hundaĉo, kial vi kondutas tiel freneze? Vi ankoraŭ havas aferon por fari. Ne forkuru!”
Kaj ĝi rapide rekuris sur la boaton kaj senĉese flaradis tien kaj ĉi tien. Ŝi skoldis:
“Kian frenezaĵon vi faris! Kiu instruis al vi tiel agi! Rapide kuŝu tien!”
La hundo ŝajne tute komprenis, kion ŝi diris, kaj reiris al la loko, kie ĝi antaŭe restis, aŭ eligis mallaŭtajn bojojn, kvazaŭ ĝi memorus ion.
Pluvo senĉese falis kaj nebulo vualis la surfacon de la rivereto. Kiam Cuicui estis senokupa, ŝi imagis, kiajn aferojn ŝia avo jam faris tiun tagon. Ŝi sciis, kiajn homojn li renkontis, kion li diris al ili, en kia stato troviĝas ĉe la urbeta pordego tiun tagon, kaj kio okazis en la apudrivera strateto. Ŝi imagis tiel klare kiel ŝi vidis per propraj okuloj. Ŝi ankaŭ konis la temperamenton de sia avo. Kiam li renkontis siajn konatojn, ĉu grumojn ĉu kuiristojn en la barako, li emis eldiri festan saluton al ili:
“Mi deziras al vi satmanĝadon kaj satdrinkadon hodiaŭ, via moŝto!”
La konato respondis: “La samon al vi, pramisto!”
Se la konato kontraŭdiris: “Ĉu mi povus satmanĝi kaj satdrinki? Mi ne povas satigi nek ebriigi min nur per kvar uncoj da viando kaj du tasoj da alkoholaĵo!”
Pro tiuj vortoj la avo certe sincere invitis lin drinki sufiĉe ĉe la Verda Rivereto. Se konato dum tiu momento volis trinki buŝplenon da alkoholaĵo el lia botelkukurbo, la maljuna pramisto, kiu neniam sin montris avarema, tuj enmanigis al li la botelkukurbon. Post trinkado la konato el la barako lekis siajn lipojn kaj laŭdis la alkoholaĵon, tiel ke li estis devigita trinki ĝin la duan fojon. Pro lia regalo al liaj konatoj, la alkoholaĵo pli malmultiĝis, ke li devis reiri al la vinbutiko por plenigi la botelkukurbon. Cuicui ankaŭ sciis, ke la avo iros al la kajo por babili kun boatanoj de la ĵonko, kiu iris kontraŭflue kaj ankris ĉe la kajo antaŭ unu aŭ du tagoj, demandante pri la prezoj de rizo kaj salo en bazaroj de malsupra baseno. Kelkfoje li klinis sin kaj ŝovis sin en la kajuton odorantan je laminario, loligo, oleo, vinagro kaj kuirfumo de lignobruligo. La boatanoj elprenis manplenon da jujuboj el vazeto kaj donis ĝin al li. Post kelka tempo, kiam la avo revenis hejmen kaj Cuicui faris plendojn, tiuj jujuboj sukcesis repacigi ilin. Estis certe, ke, kiam li iris sur la apudrivera strateto, multaj vendistoj de butikoj donacis al li zongzi-oj aŭ aliajn aĵojn, kiel respekton al la sindonema kaj devkonscia pramisto. Kvankam li kontestis: “Tiom da aĵoj disrompos miajn maljunajn ostojn, se mi portos ilin”, li tamen devis preni iom por esprimi sian dankemon. Kiam li iris aĉeti viandon ĉe buĉisto, tiu rifuzis akcepti lian monon. Se tiu ĉi buĉisto ne akceptis lian monon, por ne akiri senpagan viandon, la avo preferis turni sin al la alia. La buĉisto diris:
“Kial vi estas tiel obstina, avĉjo? Mi ne volas esti malutila al vi.”
Sed tio ne eblis por la avo, ĉar li opiniis, ke ili lukras nenion alian ol monon de sango kaj ŝvito. Se ili vere ne akceptis lian monon, li anticipe kalkulis la monon, abrupte ĵetis ĝin en grandan kaj longan bambutubon por mono kaj ekkaptinte la viandon, foriris. Konante lian temperamenton, la buĉisto emis elekti bonan parton de porko kaj intence pesis pli multe ol li volis. Vidinte tion, la avo tuj protestis:
“Ho, mi ne volas la bonon, kiun vi faras al mi, mastro! La viando de porka femuro estas uzata por friti kun tranĉaĵoj de loligo. Ne trompu min! Mi volas la viandon ĉe porka kolo, grasan kaj gluecan, kiu taŭgas al mi pramisto por stufi kun rafanpecoj kaj manĝi kune kun alkoholaĵo!”
Kun viando en mano, li nombris la monon antaŭ ol pagi, kaj petis al la buĉisto nombri refoje. Sed tiu tute ne donis atenton al li kaj simple brue ĵetis la monerojn en la longan bambutubon. Post tio la avo foriris eĉ kun tre ĉarma rideto. Vidinte lian konduton, la buĉisto kaj aliaj aĉetantoj ridis nereteneble…
Cuicui ankaŭ sciis, ke la avo faros viziton al Sunsun loĝanta en la apudrivera strateto.
Ŝi rememoris ĉion, kion ŝi vidis dum la du festoj de pasintaj du jaroj, kaj ŝi sentis grandan ĝojon. Ŝajnis al ŝi, ke nun troviĝis io, kio similis la nekapteblan flavan sunfloron, kiun ŝi viziis, kiam ŝi fermis siajn okulojn. Tio aperis klare antaŭ ŝiaj okuloj, sed neatingebla kaj nekaptebla.
Ŝi pensis: “Ĉu vidiĝas tigroj ĉe Baijiguan?” ŝi ne sciis, kial ŝi subite ekpensis Baijiguan, kiu estis loknomo en la meza parto de Youshui-rivero, malproksime de Chadong je pli ol du cent lioj.
Poste ŝi vagis al alia penso: “Tridek du homoj remas per ses juloj, kaj kiam la ĵonko veturas kontraŭ fluo, oni hisas grandan velon konsistantan el cent pecoj da blanka tolo. Kiel ridinde, se tiu granda ĵonko traveturus Dongting-Lagon…” Ŝi fakte ne sciis, kiom vastas Dongting-Lago, nek vidis tiom grandan ĵonkon. Des pli ridinde, ke ŝi mem eĉ ne sciis, kial ŝi ekpensis pri tio!