La maljunulo ekridetis. “Li havas la saman opinion de sia pliaĝa frato. Vere malkaŝema junulo,” li pensis. Tamen li elbuŝigis:
“Moŝto la Dua, nur vi indas laŭdojn en ĉi tiu loko. Oni diras, ke vi estas belaspekta! ‘Brava leopardo en monto, bela fazano en arbaro’ estas bonaj vortoj, per kiuj oni laŭdas vin!”
“Sed tio ne estas prava.”
“Tre prava! Mi aŭdis de boatano, ke lastfoje kiam vi eskortis la ĵonkon, ĝi suferis akcidenton ĉe la malprofundaĵo Baijiguan kaj vi savis tri homojn en rapida fluo. Kaj tranoktante ĉe la malprofundaĵo, vi estis viditaj de la virinoj de tiu vilaĝo kaj ili kantadis ekstere de via ŝedo tra la nokto. Ĉu tio estas vera?”
“Ne estis virinoj, kiuj kantadis, sed lupoj, kiuj hurlis. Tie abundas lupoj kaj ili serĉis ŝancon vori nin! Ni bruligis grandan fajron, kiu timigis ilin, tiel ke ni ne estis voritaj de ili!”
La maljunulo ekridetis:
“Pli bone! Tiuj vortoj ankoraŭ estas veraj. Lupoj voras nur junulinojn, infanojn kaj dekok-jarajn belaspektajn junulojn, sed ne kadukulojn kia mi!”
Moŝto la Dua diris:
“Oĉjo, vi jam vivas dudek mil tagojn ĉi tie. Oni diras, ke ni vivas sub la favora stelo kaj nia loko produktos famulon. Kial ankoraŭ ne aperas tia famulo?”
“Ĉu vi diris, ke certe tia famulo produktiĝos en la loko sub la favora stelo? Mi opinias, ke se tia famulo ne produktiĝos en fora loko kia la nia, tio ne gravas. Jam sufiĉas, ke ni havas saĝajn, honestajn, bravajn kaj laboremajn junulojn. Via patro kaj vi du fratoj jam igis nian lokon multe glora!”
“Bone dirite, oĉjo. Ankaŭ mi havas la saman opinion. Nia loko ne produktas malbonulojn, sed bonulojn kia vi. Kvankam vi estas maljuna, vi, simila al fortika nanmuo, vivas ĉi tie firme kaj stabile, kun temperamento malkaŝema kaj grandanima. Kia raraĵo!”
“Ne parolu pri mi kadukulo. Mi jam sperti mian porcion da sunbakado, pluvbatado, longaj vojaĝadoj kaj pezaj ŝarĝoj. Mi iam plenigis mian ventron per riĉaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj ankaŭ mi suferis malsaton kaj malvarmon. Baldaŭ mi kuŝos sub la malvarma grundo kiel manĝaĵoj por vermoj. Vi junuloj ĝuos ĉion en la mondo. Klopodu kaj la vivo ne vanigos vin. Ankaŭ vi ne vanigos la vivon!”
“Oĉjo, vi ja estas modelo en laborado por ni. Ni junuloj ne aŭdacus vanigi nian vivon!”
Post kelktempa babilado, la junulo volis foriri. La maljunulo vokis al Cuicui ĉe la pordo, volante, ke ŝi revenu prepari manĝaĵojn, kaj li anstataŭos ŝin por zorgi pri pramado. Ŝi ne volis surbordiĝi, kaj la gasto jam enboatiĝis. Kiam ŝi tirmovis la boaton, la avo ŝajnigs sin plendema, dirante:
“Cuicui, se vi ne suprenvenos, ĉu mi mem fariĝu dommastrino por prepari manĝaĵojn?”
Ĵetinte straban ekrigardon al la gasto, ŝi trovis, ke li alkroĉiĝas al ŝi per siaj okuloj. Ŝi deturnis sian vizaĝon kaj kun lipoj kunpremitaj memfide tiris la horizontan kablon trans ambaŭ bordoj, ke la boato malrapide moviĝis al la transa bordo. Starante sur la pruo, la gasto alparolis ŝin:
“Post manĝado, ĉu vi kaj via avo kune iros spekti la konkurson de drakboatoj?”
Ŝi vole nevole respondis:
“Mia avo jam diris, ke li ne iros. Se li irus, neniu prizorgus la pramon.”
“Kaj vi?”
“Se la avo ne iros, ankaŭ mi ne.”
“Ĉu vi ankaŭ prizorgos la pramon?”
“Mi akompanos mian avon.”
“Mi sendos prizorgi la pramon anstataŭ vi ambaŭ, ĉu bone?”
Pum! La nazo de la boato jam frapiĝis kun la bordo kaj ĝi albordiĝis. Moŝto la Dua faris eksalton kaj starigis sin sur la deklivo, dirante:
“Mi vin ĝenas, Cuicui!... Kiam mi atingos la hejmon, mi sendos anstataŭi vin. Rapidu manĝi. Kaj vi ambaŭ venos al mia hejmo por spektado al boatkonkurso. Hodiaŭ multas spektantoj. Ili certe estigos ekscitiĝon!”
Ŝi ne povis kapti la bonintencon de la fremdulo, nek kompreni, kial li insistis, ke ili ambaŭ spektos la konkurson en lia hejmo. Ekridetante kun la buŝeto fermita, ŝi reveturigis la boaton. Kiam ŝi atingis la bordon ĉe sia domo, ŝi vidis, ke li ankoraŭ staras sur la transa monteto, kvazaŭ atendante ion, sed ne tuj foriros. Enirinte la domon, ŝi iris al la forno kaj faris fajron. Enŝovante humidajn pajlojn en la fornon, ŝi esplore demandis al la avo, kiu estis provis la alkoholaĵon en la botelkukurbo redonita de la gasto:
“Avĉjo, tiu homo diris, ke li sendos anstataŭi vin, por ke ni ambaŭ spektu la konkurson. Ĉu vi iros aŭ ne?”
“Ĉu vi ĝojas, ke vi iros?”
“Mi ĝojas, se ni ambaŭ iros. Tiu homo estas bonkora. Ŝajnas, ke mi ie renkontis lin. Kiu li estas?”
La avo pensis: “La afero iras bone. Li ankaŭ konsideras, ke vi estas bona!” Kun rideto li diris:
“Ĉu vi ne memoris, ke iu minacis lasi gandan fiŝon mordi vin ĉe la bordo de la rivero antaŭ du jaroj, Cuicui?”
Ŝi jam komprenis, sed afektis nekomprenemon kaj demandis:
“Kiu li estas?”
“Jen pensu kaj divenu.”
“Kiel mi povus? Multas homoj kaj mi ne povas diveni, kiu li estas.”
“La dua filo de Sunsun, superreganto de la varfo. Li konas vin, dum vi eĉ ne konas lin!”
Li trinketis alkoholaĵon per malgranda engluto. Li mallaŭte diris, kvazaŭ laŭdante ne nur la vinon, sed ankaŭ tiun homon:
“Bone, bonege. Kia bonŝanco!”
Aŭdiĝis kriado por pramiĝi sube de la deklivo antaŭ la domo. Ankoraŭ dirante “Bone, bonege…”, la maljuna avo hastis al la boato por transveturo.