《边城》(初稿 25)
Piedfrapante la novan muelilon, la konato diris:
“Tiuj homoj loĝantaj en Zhongzhai-vilaĝo en alta monto ŝatas aĉeti proprietaĵojn ĉe la rivera bordo. Ĝi apartenas al ĉefkomandanto Wang de Zhongzhai-vilaĝo. Ĝi kostis al li sepcent grapolojn da moneroj!”
Rulante siajn malgrandajn okulojn, la maljunulo envie aprezis kaj okulmezuris ĉion ĉi tie. Balancadante la kapon, li donis tre decajn kritikojn al ĉiuj objektoj en la muelejo. Poste ili ambaŭ sidiĝis sur ne lakitan benkon. La konato parolis pri la estonteco de la muelejo, ŝajne kiel doto de la filino de la ĉekomandanto. Li do ekpensis pri Cuicui kaj pri la afero, kiun Moŝto la Unua konfidis al li. Li demandis:
“Kiom da jaroj via Cuicui havas ĉijare, oĉjo?”
“Apenaŭ dek kvin jarojn.”
Dirinte tiujn vortojn, la maljunulo kalkulis mense la pasintajn jarojn.
“Kiel kapabla tiu dekkvar-jarulino estas! Kiu edzinigos ŝin, tiu estas bonŝanculo!”
“Bonŝanculo? Ŝi ne havos tian doton kia muelejo. Ŝi havas nenion krom si mem.”
“Ne parolu pri senhaveco. Ambaŭ manoj de utila homo valoras kiel kvin muelejoj. Luoyang-Ponton konstruis Lu Ban per siaj propraj manoj!...”
La konato babilis kun la avo pri tio kaj alio, kaj fine li ekridis.
Ankaŭ la maljunulo ekridis, pensante: “Kia absurdaĵo! Mi ne kredas, ke Cuicui povus konstrui la ponton per siaj ambaŭ manoj.”
Post kelka tempo la konato aldonis:
“La junuloj de Chadong havas akrajn okulojn por elekti al si edzinon. Oĉjo, se vi ne prenos tion serioze, mi diros al vi ŝercon.
“Kia ŝerco?” demandis la maljunulo.
“Se vi ne ofendiĝos, oĉjo, vi povos preni tion kiel veron.”
Kaj poste li rakontis al la avo pri tio, kiel Moŝto la Unua publike laŭdis Cuicui kaj petis al li sondi la opinion de la avo pri la afero. Fine li priskribis al la avo la iaman dialogon inter si kaj Moŝto la Unua.
“Mi demandis: ‘Moŝto la Unua, ĉu vi diris la veron aŭ ŝercon?’ Li respondis: ‘Vi iru sondi la opinion de la maljunulo. Mi ŝatas Cuicui, mi volas ŝin. Mi diras la veron!’ Mi diris: ‘Mi ne havas lertan langon. Se la maljunulo vangfrapos min, se mi tion diros?’ Li diris: ‘Se vi timas lian vangopfrapon, do unue vi ŝerce diros tion kaj li ne vangofrapos vin!’ Do, oĉjo, mi diris tion al vi kiel ŝercon. Kiam li revenos el la orienta Siĉuhano je la naŭa de la monato, pensu, kiel mi respondos al li?”
La maljunulo ekpensis pri tio, kion Moŝto la Unua persone diris al li lastfoje. Li kredis, ke liaj vortoj estas elkoraj, kaj ankaŭ sciis, ke Sunsun, lia patro ankaŭ ŝatas ŝin. Li eksentis ĝojon. Sed laŭ loka moro svatanto devas, kunportante pakaĵon da kukoj, iri al la koncernata hejmo kaj serioze elmeti la peton. La maljuna pramisto diris:
“Kiam li revenos, vi diros al li: ‘Ŝakludo havas regulojn: ĉaro kaj ĉevalo moviĝas en malsamaj manieroj. Se Moŝto la Unua volos esti ĉaro, lia patro devos sendi svatanton serioze elmeti peton al mi. se li volos esti ĉevalo, li mem starigos sin sur la transa montsupro kaj kantados por Cuicui dum tri kaj duona jaroj.’”
“Se la kantado da tri kaj duona jaroj povus tuŝi la koron de Cuicui, oĉjo, do mi mem kantos de morgaŭ.”
“Ĉu vi opinias, ke mi ne konsentos, se Cuicui mem konsentos?”
“Mi ne opinias tiel. Oni konsideras, ke se vi konsentos, Cuicui ne povos doni rifuzon.”
“Ne parolu tiele. Tio koncernas ŝin!”
“Eĉ se tio estas ŝia propra afero, oni devas ricevi vian konsenton. Laŭ mia opinio, kantadi sub la suno kaj luno por tri kaj duona jaroj estas malpli valora ol via konsento!”
“Do, aŭskultu al mi. Ni agu tiamaniere. Kiam li revenos, diru al li, ke li klarigos tion al sia patro. Miaflanke, mi unue eltiros ŝian opinion. Se ŝi pensas tion pli inda iri kune kun la kantonto, kiu kantados dum tri kaj duona jaroj, do vi konsilos al Moŝto la Unua, ke li iru la zigzagan vojon.”
“Bone. Kiam mi vidos lin, mi diros al li: ‘Moŝto la Unua, tiun ŝercon mi jam diris al la maljunulo. Por honeste diri tio dependas de via sorto.’ Vere tio dependas de lia sorto. Tamen mi komprenas, ke lia sorto ankoraŭ estas tenata en via mano.”
“Kion vi diris! Se mi povas decidi tiun aferon, mi jam frue donis al li promeson.”
Post kiam la duopo finis babiladon, ili iris pririgardi la triholdan ĵonkon nove aĉetitan de Sunsun. Samtempe en la palafitdomo de Sunsun prezentiĝis alia okazaĵo.