《边城》(初稿 26)
Kvankam Cuicui sidis ĉe la knabino el riĉula familio kaj okupis bonan lokon, kie ŝi povis klare vidi la riveron tra la fenestro, ŝi tamen sentis sin maltrankvila. La spektantoj, kiuj kunpuŝiĝe rigardis la riverscenojn ĉe aliaj fenestro, ŝajne ofte direktis sian rigardon al Cuicui kaj aliaj. Kaj iuj el la spektantoj eĉ afektis havi aferon por fari kaj iris de la fino de la domo al la alia tute por klare pririgadi Cuicui kaj ŝiajn kunsidantojn. Ŝi sentis sinĝenecon kaj volis forkuri per ia preteksto. Post nelonge je kanonado sur la rivero kelkaj boatoj startis de la transa bordo kaj rekte direktis sin al cis bordo. Komence kvar boatoj remiĝis preskaŭ flankeo-ĉe-flanke tre rapide kiel kvar sagoj sur la rivero. Duonvoje du el ili iom antaŭis kaj pli poste unu el la du antaŭirantaj boatoj superis la alian. Kiam ĝi atingis la lokon kontraŭ la pordego de impostkolektejo, sonis la duafoja kanonado. Ĉe tio la venko estis aljuĝita al la drakboata teamo remita de loĝantoj en la apudrivera strateto. Por celebri la venkon oni bruligis petardojn kaj brue batis tamburojn. Ĉie ĉe la bordo kaj en palafitdomoj oni samtempe ĝoje kriadis por gratuli la venkintojn. Cuicui rimarkis, ke la junulo kun ruĝa tuko sur la kapo, kiu starante sur la pruo, svingis flageton por kuraĝigi la boaton antaŭen, estis Moŝto la Dua, kiu estis sendita redoni la botelkukurbon al la avo ĉe Verda Rivereto. La okazaĵo antaŭ tri jaroj revenis al ŝia menso. “Granda fiŝo mordos vin!” “Tio ne koncernas vin, se granda fiŝo mordos min!” “Hundeto, kial vi bojas kontraŭ la ĝusta persono!” Tiam ŝi ekpensis pri la hundo, kiu forkuris oni ne scias kien. Ŝi forlasis la sidlokon kaj serĉis ĝin ĉie en la domo, portempe forgesante la homon starantan sur la pruo.
Serĉante sian hundon en homamaso, ŝi aŭskultis al babilado de aliaj spektantoj.
Virino kun larĝa vizaĝo demandis:
“Kiuj estas tiuj sidantaj en la avantaĝa loko por spekti tra la meza fenestro de la domo de Sunsun?”
Alia virino diris:
“Ŝi estas la filino de vilaĝa gentlemano Wang de Zhongzai-vilaĝo en la monto. Ili diris, ke ŝi venis spekti la konkurson, kaj fakte pririgardi la homon kaj samtempe esti pririgardata de aliaj! Ŝi havas bonan sorton kaj honoron sidi tie!”
“Kiun ŝi pririgardas? De kiu ŝi estas pririgardata?”
“Ho, ĉu vi ankoraŭ ne komprenas? Tiu vilaĝa ĝentlemano volas esti boparenco de la familio Sunsun.”
Kiu estos ŝia venonta edzo? Moŝto la Unua aŭ Moŝto la Dua?”
“Oni diras, ke li estas Moŝto la Dua. Atendu kaj vi povos vidi, ke li suprenvenos por renkonti sian venotan bopatrinon!”
Alia virino intermetis:
“Estos bonege, se tiu afero estos decidita! La filino havas muelejon kiel doton, kiu pli valoras ol dek jardungitoj”
Aŭdiĝis la demando:
“Kio estas la opinio de Moŝto la Dua? Ĉu li ŝatas la ideon?”
Iu mallaŭte diris:
“Moŝto la Dua jam diris, ke li ne volas pririgardi la filinon, kaj antaŭ ĉio li ne volas fariĝi la mastro de la muelejo.”
“Ĉu vi aŭdis lin persone diri tion?”
“Mi aŭdis pri tio. Oni diras, ke Moŝto la Dua korinklinas al knabino, kiu sin okupas per pramado.”
“Li ne estas tiel stulta kiel idioto. Ĉu li ne volas muelejon, sed pramboaton?”
“La Ĉielo scias! Ĉiu havas sian propran guston. En liaj okuloj la pramboato estas pli valora ol muelejo.”
Babilante, ili nur rigardis al la rivero, sed neniu el ili turnis sian kapon kaj donis atenton al Cuicui malantaŭ ili.
Kun brulanta vizaĝo ŝi iris al alia loko kaj aŭdis aliajn du babilantojn mencii tiun aferon, dialogante:
“Ĉio jam estas bone aranĝita. Nur mankas la konsento de Moŝto la Dua.”
“Nur rigardu la fortostreĉon de Moŝto la Dua kaj vi divenas, ke al li la forton donis virgulino sur la bordo!”
Kiu estas la virgulino, kiu ekscitis Moŝton la Duan? Aŭdinte tion, Cuicui ekhavis iom da malkvieto en la koro.