《边城》(初稿 27)
Cuicui estis iom tro malaltkreska por vidi la surriveran konkurson trans la ŝultroj de antaŭstarantoj. Ŝi nur aŭdis intensiĝantajn sonojn de tamburado kaj alproksimiĝantan aklamadon sur la bordo. Ŝi eksciis, ke la drakboato de Moŝto la Dua estas preterpasanta ĝuste sube de la palafitdomo. La spektantoj ankaŭ plengorĝe kriadis kaj intermikse vokadis la nomon de Moŝto la Dua. Ĉe la flanko de la edzino de la vilaĝa ĝentlemano oni bruligis malgrandajn petardojn. Subite aŭdiĝis alispeca mirplena kribruo kaj multaj homoj eldomiĝis kaj iris en la direkto al la bordo. Ŝi ne sciis, kio okazis, kaj konfuzite hezitis, ĉu ŝi devos sidi sur la antaŭa sidloko aŭ daŭre staras malantaŭ la dorsoj de aliaj spektantoj. Vidinte, ke iu alportas pleton plene kun zongzi-oj kaj fajnaj kukoj al la sinjorino kaj ŝia filino de la vilaĝa ĝentlemano por gustumo, ŝi decidis ŝovi sian vojon tra la homamason el la domo por vidi sur la bordo anstataŭ iri al tiu riĉa sinjorino kaj ŝia filino. Malsuprenirante al la bordo tra la pasejo apud salvendejo, ŝi paŝis inter palisoj sub la palafitdomo kaj renkontis homamason kun Moŝto la Dua kapvestita per ruĝa tuko. Okazis, ke pro mispaŝo li falis en la riveron kaj sukcesis elakviĝis. Kvankam ŝi flanken staris, la alvenantoj vole nevole tuŝis ŝin kubuto kontraŭ kubuto pro mallarĝeco de la pasejo. Je ekvido de Cuicui, Moŝto la Dua demandis:
“Cuicui, vi alvenis. Ĉu via avo ankaŭ alvenis?”
Ŝi tenis sin silenta pro la brulanta vizaĝo, pensante: “Kien mia hundo forkuris?”
Li refoje demandis:
“Kial vi ne spektas supre en nia palafitdomo? Mi jam aranĝigis al vi bonan sidlokon.”
Ŝi tamen pensis: “Kiel stranga afero preni muelejon kiel doton!”
Ne povante devigi ŝin reiri, li forlasis ŝin. Kiam ŝi atingis la bordon, ŝia koreto jam plenis de io nebuleca. Ĉu tio estas ĉagreno? Ne! Ĉu malĝojo? Ne! Ĉu ĝojo? Ne! Kio do ĝojigas la knabinon? Ĉu kolero? Vere jes. Ŝi ŝajne sentis, ke ŝi koleras kontraŭ unu homo aŭ kontraŭ si mem. Tre multis homoj sur la bordo, eĉ en malprofunda akvo ĉe la kajo, sur mastoj kaj boattegmentoj, kaj sur la palisoj. Ŝi parolis al si mem:
“Kio bona indas mian rigardadon en tiel granda homamaso?”
Komence ŝi konsideris, ke ŝi povos trovi sian avon en iu boato, sed serĉante kelkan tempon, ŝi vidis lian spuron nenie. Kiam ŝi puŝis sian vojon al la bordo, ŝi tuj vidis sian hundon kun unu el la servistoj de Sunsun rigardi la spektaklon en malplena boato fore de la bordo je ĉirkaŭ dek futoj. Ŝi akutvoĉe alvokadis la hundon kaj ĝi, levinte la kapon kaj rigardinte ĉirkaŭen, abrupte sin ĵetis en riverakvon kaj naĝis al ŝi. Kiam ĝi aliris al ŝi, ĝi svingis sian tramalsekan korpon kaj senĉese saltetadis. Ŝi diris:
“Sufiĉe! Ne kondutu kiel frenezulo! Vi ne volas renversi la boaton, kial vi salte enakviĝis?”
Ŝi kaj la hundo iris serĉi la avon. Antaŭ lignovendejo en la apudrivera strateto ili hazarde renkontiĝis kun li.
La maljuna pramisto diris:
“Cuicui, mi jam vizitis bonan muelejon kun nova muelŝtono, nova norio kaj novaj pajloj sur la tegmento! La baraĵo retenas fluon tre rapidan. Kiam la kluzo malfermiĝas, la norio turniĝadis kiel turbo.”
“Kiu estas ĝia posedaanto?” ŝi afekte demandis.
“Posedanto? Ĝi apartenas al ĉekomandanto Wang en la monto. Mi aŭdis, ke li fordonos ĝin kiel la doton de sia filino. Kiel lukse! Nur konstruado kostis sep cen grapolojn da moneroj, ne inkluzive de ventmuelilo kaj aliaj aparatoj!”
“Kiu edzinigos lian filinon?”
Rigardante ŝin, li seke ridis, dirante:
“Cuicui, granda fiŝo mordos vin, granda fiŝo mordos vin.”
Ĉar ŝi jam sciis pri tio, ŝi ŝajnigis sin nekomprena kaj demandis al li:
“Kiu alproprigos la muelejon, avĉjo?”
“Yue Yun, Moŝto la Dua!” Dirinte tion, li parolis al si: “Kelkaj envias, ke Moŝto la Dua gajnos la muelejon, dum aliaj envias, ke la muelejo obtenos Moŝton la Duan!”
“Kiu envias lin, avĉjo?”
“Mi,” dirante, li ekridetis.
“Vi estas ebria, avĉjo,” ŝi diris.
“Via avĉjo estas nek ebria nek freneza… Ni iru al la bordo kaj spektu, kiel oni disŝutos anasojn en la riveron,” diris la avo. Kaj li ankoraŭ volus aldoni: “Se Moŝto la Dua kaptos anason, li certe donacos ĝin al ni.”
Antaŭ ol li eldiris tion, Moŝto la Dua alvenis kaj ridete starigis sin antaŭ ŝin. Ŝi ankaŭ ridetis.
La triopo reiris al la palafitdomo.