Vere homo kunportis donacojn al Verda Rivereto, kie troviĝis la hejmo de Cuicui. Sunsun, superreganto de kajo sendis svatiston peti de la pramisto la edziniĝon de lia nepino. La maljunulo hasteme pramveturigis la senditon kaj kune iris en sian domon. Cuicui estis senŝeligante pizguŝojn kaj ne donis atenton al la venanto. Sed kiam la venanto elbuŝigis “gratulon, gratulon” tuj je transiro de la sojlo, io kaptis ŝian koron. Ne plu kuraĝante resti ĉe la pordo, ŝi afektis forpeli kokojn en la legoma ĝardeno kaj, svingante bambuan kanon, mallaŭte huŝadis. Ŝi kuris al la blanka pagodo.
Post kelka babilado la venanto senpere transdiris la opinion de Sunsun kaj la maljunulo ne sciis, kiel respondi, nur kunfrotante siajn kalplenajn manojn konfuzite. Ŝajnis al tiu, ke tio ne vere okazus. Lia mieno kvazaŭ diris “Bone, bonege.” Fakte li eligis neniun vorton.
Post kiam la venanto finparolis, li petis la opinion de la maljunulo. Kapbalancante, tiu ridete diris:
“Estas tre bone, ke Moŝto la Unua sendas svatiston. Sed mi devas demandi, kian opinion ŝi mem havas pri tio.”
Post kiam la sendito foriris, la avo staranta sur la pruo vokis al Cuicui por malsuprenveni al la bordo por interkonsiliĝi.
Kun korbo da pizguŝoj ŝi enboatiĝis kaj demandis al la avo per dolĉa voĉo:
“Kian aferon vi havas, avĉjo?”
Nenion dirinte, li, kun la blankhara kapo iom flanken klinita, nur ridete rigardis Cuicui por longa tempo. Sidiĝinte sur la pruo, ŝi klinis sian kapon kaj senŝeligis la guŝojn, aŭskultante al ĉirpado de orioloj en bambuaro. Ŝi pensis: “Tagoj ankoraŭ multas kaj ankaŭ la vortoj de la avo.” Ŝia koro leĝere batis.
Post momento li diris:
“Cuicui, ĉu vi scias, kion la venanto celis?”
“Mi ne scias.” Tion dirinte, ŝi ruĝiĝis ĝis la kolo.
Rigardante ŝian mienon, li sciis, kion ŝi pripensas en la koro. Direktante sian rigardon al malproksimo, li viziis tra nebulo ŝian patrinon antaŭ dek kvin jaroj kaj eksentis eksterordinaran mildecon interne. Li malpeze parolis al si:
“Ĉiu boato havas kajon por ankriĝi kaj ĉiu birdo neston por ripozi.”
Ekpensante pri la pasintaĵoj de ŝia patrino, li eksentis obtuzan kordoloreton, sed li altrudis kontraŭvolan rideton.
Dume ŝi pensis pri multaj aferoj pro la ĉirpado de orioloj kaj kukoloj kaj pro susurado de hakfaligo de bambuoj en la valo: mordado de tigro al homo, montkantado por reciprokaj sakroj, la kvadrata fosaĵo en paperfarejo, fera fluidaĵo el fandforno en ferfarejo… Ŝajnis, ke ŝi volis remaĉi ĉion, kion ŝi aŭdis kaj vidis, por forgesi la aferon altruditan antaŭ la okuloj. Tamen ŝi ekhavis iom da miskompreno.
La avo diris:
“Cuicui, Sunsun sendis svatiston elmeti proponon edzinigi vin kiel lian bofilinon kaj peti mian konsenton. Miaparte, mi estas maljuna kaj forpasos post du aŭ tri jaroj. Ĉu konsenti aŭ ne konsenti, tio ne koncernas min. Tio estas via propra afero. Pensu pri tio kaj faru vian decidon. Se vi volos, via edziniĝo plenumiĝos. Se ne, tio ne gravas.”
Ne sciante, kion fari, ŝi provis teni sin aplomba kaj timeme rigardis la avon. Ŝi estis tro hontema por demandi pri io kaj alio, kaj kompreneble ne facile por ŝi doni respondon.
La avo aldonis:
“Moŝto la Unua estas promesplena kaj kondutas honeste kaj donema. Vi estas bonŝanca edziniĝi al li.”
Fine ŝi venis al la kompreno, ke la svatiĝanto estas Moŝto la Unua! Ne levinte la kapon, ŝi ankoraŭ senŝeligis guŝojn, kun brue batanta koro kaj brulanta vizaĝo. Ŝi aŭtomate ĵetis malplenajn guŝojn en la riveron kaj rigardis ilin fordrivi senhaste kun riverakvo, sentante sin ankaŭ multe senhasta kiel tiuj guŝoj.
Vidinte ŝin resti senparola, la avo ekridetis kaj diris:
“Cuicui, ne gravas fari konsideron kelkajn tagojn. Luoyang-Ponto ne estis konstruita en sola tago, sed en multaj tagoj. Lastfoje kiam lia servisto babilis kun mi pri tio, mi jam diris al li: ‘En ŝakludo ĉaro kaj ĉevalo moviĝas laŭ sia propra regulo. Se li volas agi kiel ĉaro, do lia patro farus decidon kaj sendos svatiston por geedziĝo en serioza maniero. Se li volas agi kiel ĉevalo, do li devos stari sur la alta roko de transa bordo kaj kantadi al vi dum tri kaj duona jaroj. Se vi ŝatas la movmanieron de ĉevalo, mi kredas, ke li kantos fervorajn kantojn sub la suno kaj mildajn kantojn sub la luno ĝis li sputos sangon pro sia diskrevinta gorĝo.”
Senparola ŝi volus plori interne, sed ne povis pro manko de motivo. Lia plua parolo direktiĝis al la morto de ŝia patrino. Post kelktempa rakontado, la maljunulo falis en silenton. Ŝi ŝtele deturnis la kapon iom flanken kaj en liaj okuloj jam pleniĝis larmoj. Ŝi surprizite kaj timeme demandis:
“Kio okazis al vi, avĉjo?”
Viŝante siajn okuloj per siaj grandaj manplatoj silente, li infanece ekridklukis, saltis sur la bordon kaj iris hejmen.
Kun malordaj pensoj en la menso ŝi volus postsekvi lin, sed ne kuraĝis.
En vetero serena post pluvo la suno bakis la homajn ŝultrojn kaj dorsojn per pli da forto. Fragmitoj kaj salikoj ĉe akvorando, kaj legomoj en la ĝardeno ĉiuj kreskis en prospero kun iom da sovaĝa vivforto. Inter herbtufoj verdaj akridoj fluge pafiĝis tien kaj alien susure per siaj flugilsvingoj. Novnaskitaj cikadoj sur banĉoj ĉirpis pli kaj pli laŭte, kvankam ne tiel orelplaĉe. En malhele smeraldaj bambuoj inter du montoj orioloj kaj kukoloj alterne pepadis. Ŝi sentis, rigardis aŭskultis kaj samtepe pensis: “Avĉjo jam estas sepdek-jara… Kantado dum tri kaj duona jaroj… Kiu donacis tiun blankan anason?... Bona ŝanco akiri la muelejon… Kiun la bonŝanca muelejo akiros?...”
En stuporo ŝi abrupte stariĝis, tiel ke la duonkorbo da pizguŝoj verŝiĝis en la riverakvon. Elakviginte la korbon el la akvo, ŝi aŭdis la vokadon por pramiĝo sur la transa bordo.