dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → 《边城》(初稿 30)

您是本帖的第 1115 个阅读者
树形 打印
标题:
《边城》(初稿 30)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
《边城》(初稿 30)
    Aŭskultante, lia frato, kun lunarko-forma falĉilo en mano, laŭvole hakis herbojn kaj arbojn apud la vojo. Kiam ili atingis la muelejon, li haltis kaj diris al sia pliaĝa frato:
   “Ĉu vi kredas, ke tiu knabino jam havas amaton?”
   “Mi ne kredas.”
   Ili du eniris la muelejon.
   La plijuna frato diris:
   “Vi ne devas… fraĉjo, mi donu al vi alian demandon. Se mi ne volos gajni ĉi tiun muelejon, sed intencas havigi al mi tiun pramboaton jam de du jaroj, ĉu vi kredas tion?”
   Aŭdinte tion, la Unuan trafis surpriziĝo. Ĵetinte ekrigardon al Nuosong, la Dua, sidanta sur la transversa aksostango, li sciis, ke li ŝerce diris tion. Iom alirinte al li, li frapetis lian ŝultron kaj volis tiri lin de la stango. Kompreninte la aferon, li ekridetis. Li diris:
   “Mi kredas, ke vi diris la veron!”
   Rigardante al la Unua, la Dua honeste diris:
   “Kredu min, fraĉjo. Tio estas vera. Mi jam frue ekhavis tian ideon. Se ŝi kaj ŝia avo konsentos, malgraŭ malkonsento de nia familio, mi jam pretas alproprigi tiun pramon! Kaj kio estas via intenco?”
   “La patro jam akceptis mian ideon. Li sendis peti edziniĝon de la nepino de la pramisto por mi!”
   Kiam la Unua menciis la peton, ŝajnis al li, ke la Dua volis moki lin, kaj li eksplikis, kial sendi svatiston. Ĉar la maljuna pramisto proponis du vojojn: la vojo de ĉaro kaj tiu de ĉevalo en ŝakludo. Do mi elektis la vojon de ĉaro. Tio estas sendi svatiston por proponi la amligon al ŝi.
   “Kio estas la rezulto?”
   “Nenia klara rezulto. Ĉar la maljunulo havas oston en la gorĝo kaj ne povas diri klare.”
   “Se vi prenas la vojon de ĉevalo?”
   “La maljunulo diris, ke se li elektos preni la vojon de ĉevalo, mi devos stari sur la alta roko trans la bordo kaj kantadi dum tri kaj duona jaroj. Se mia kantado kortuŝos Cuicui, ŝi fariĝos mia edzino.”
   “Tio ne estas malbona ideo!”
   “Jes ja. Balbutulo ne povas bone paroli, sed li povas bele kanti. Sed tio kaptas min, ĉar mi estas birdo plektitaj per bambuaj lamenetoj, sed ne kantema birdo. Diablo scias, ĉu li edzinigos sian nepinon al kantema akvomuelilo aŭ al inda viro!”
   “Kion vi faros pri tio?”
   “Mi volas postuli al la maljunulo, ke li donu la definitivan respondon. Veran respondon. Se mi ne sukcesos, mi malsupreniros per ĵonko al Taoyuan. Se mi sukcesos kaj eĉ li volos, ke mi zorgu pri la pramo, ankaŭ mi konsentos.”
   “Kaj kanti?”
   “Vi estas lertulo en kantado, la Dua. Se vi volos kanti kiel birdo, agu laŭ via plaĉo. Mi ne ŝtopus vian buŝon per ĉevalaj fekaĵoj.”
   Vidinte tian mienon de sia frato, la Dua eksciis, kiom da ĉagreno lia pliaĝa frato spertas pro la afero. Li konas lian temperamenton, kiu reprezentas krudan malkaŝemon de la lokanoj de Chadong. Tiu povas grandanime fari ĉion el la koro por tiu, kiun li ŝatas, kaj por tiu, kiun li subtaksas, li povas seriozmiene disputi kun tiu, eĉ se tiu estas lia propra patrinflanka onklo. Kompreneble la Unua volis preni la vojon de ĉevalo, kiam li fiaskis sur la vojo de ĉaro. Sed kiam li aŭdis la malkaŝeman rimarkon de sia frato, li eksciis, ke nur la Dua estas kvalifikita preni la vojon de ĉevalo, kaj li mem estas nenio kompare kun la Dua. Pro tio li sentis iom da kolero kaj indigno nekaŝeblaj.
   La Dua elpensis ideon, ke ili ambaŭ iros al Verda Rivereto kaj kantos en luna nokto. Sen alies scio, kiu estas kiu, ili alterne kantos. Kiu gajnos la respondon la unua, tiu povos daŭrigi per siaj lipoj, kiuj jam venkis super tiuj de la alia, servadon al la nepino de la maljuna pramisto. La Unua ne lertis en kantado. Kiam lia vico venis, la Dua kantis anstataŭ li. Estis tre juste, ke ili ambaŭ decidos sian feliĉon depende de sia ŝanco. Kiam la propono estis elmetita, la Unua ne volis, ke la Dua kantos anstataŭ li, kvankam li ne povscias kanti. Sed la Dua, romantika kiel poeto, obstine volis sian fraton praktiki tiun metodon. Li insistis, ke ĉio estos iom justa, se nur ili faros tion.
   Konsiderinte tiun ideon de sia frato, la Unua faris amaran rideton.
   “Diable! Mi ne estas kantema birdo, sed mi eĉ volas mian fraton anstataŭi min kiel kanteman birdon! Bone, ni agu tiamaniere. Ni alterne kantos. Kaj mi ne volas, ke vi helpos min. Mi mem faros tion. Strigo en arbaro, kvankam ĝi ne havas orelplaĉan voĉon, ankoraŭ kantas plue por akiri sian edzinon, ne petante alies helpon!”
   Farinte la decidon, ili kalkulis la tagojn: hodiaŭ estas la dekkvara, morgaŭ la dekkvina kaj postmorgaŭ la deksesa kaj postaj sinsekvaj tri tagoj estas lunplenaj. Jam mezsomeriĝis. Estis nek varme nek malvarme. Vestite en blanka veŝto, ili grimpis sur altan rokon prilumitan de la luno kaj laŭ la loka kutimo honeste kaj serene kantadis por tiu flavbelulino. Kun rosoj falintaj, ili raŭkiĝis pro kantado kaj rapidis hejmen sub la malkreskanta luno aŭ iris al tiuj konataj muelejoj funkciantaj tagnokte por dormeti en varma grentenejo ĝis tagiĝo. Ĉio estis nature aranĝita. Kvankam ili ambaŭ ne tre sciis, kio estos la rezulto, ili prenis tion tre nature. Do ili decidis, ke ekde tiu nokto ili daŭrigu la konkurson agnoskitan de la loka kutimo.
ip地址已设置保密
2015/4/20 9:11:04
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
     那二老仍然的听着,把手中拿的一把弯月形镰刀随意斫削路旁的草木,到了碾坊时,却站住了向他哥哥说:
    “大老,你信不信这女子心上早已有了个人?”
    “我不信。”
    “大老,你信不信这碾坊将来归我?”
    “我不信。”
两人于是进了碾坊。
二老说:“你不必——大老,我再问你,假若我不想得这座碾坊,却打量要那只渡船,而且这念头也是两年前的事,你信不信呢?”
    那大哥听来真着了一惊,望了一下坐在碾盘横轴上的傩送二老,知道二老不是开玩笑,于是站近了一点,伸手在二老肩上拍打了一下,且想把二老拉下来。他明白了这件事,他笑了。他说,“我相信的,你说的是真话!”
二老把眼睛望着他的哥哥,很诚实的说:
“大老,相信我,这是真事。我早就那么打算到了。家中不答应,那边若答应了,我当真预备去弄渡船的!——你告我,你呢?”
    “爸爸已听了我的话,为我要城里的杨马兵做保山,向划渡船说亲去了!”大老说到这个求亲手续时,好象知道二老要笑他,又解释要保山去的用意,只是因为老的说车有车路,马有马路,我就走了车路。
    “结果呢?”
    “得不到什么结果。老的口上含李子,说不明白。”
    “马路呢?”
    “马路呢,那老的说若走马路,得在碧溪岨对溪高崖上唱三年六个月的歌。把翠翠心唱软,翠翠就归我了。”
“这并不是个坏主张!”
“是呀,一个结巴人话说不出还唱得出。可是这件事轮不到我了。我不是竹雀,不会唱歌。鬼知道那老的存心是要把孙女儿嫁个会唱歌的水车,还是预备规规矩矩嫁个人!”
    “那你怎么样?”
    “我想告那老的,要他说句实在话。只一句话。不成,我跟船下桃源去了;成呢,便是要我撑渡船,我也答应了他。”
    “唱歌呢?”
“这是你的拿手好戏,你要去做竹雀你就去吧,我不会检马粪塞你嘴巴的。”
二老看到哥哥那种样子,便知道为这件事哥哥感到的是一种如何烦恼了。他明白他哥哥的性情,代表了茶峒人粗卤爽直一面,弄得好,掏出心子来给人也很慷慨作去,弄不好,亲舅舅也必一是一二是二。大老何尝不想在车路上失败时走马路;但他一听到二老的坦白陈述后,他就知道马路只二老有分,自己的事不能提了。因此他有点气恼,有点愤慨,自然是无从掩饰的。
二老想出了个主意,就是两兄弟月夜里同到碧溪岨去唱歌,莫让人知道是弟兄两个,两人轮流唱下去,谁得到回答,谁便继续用那张唱歌胜利的嘴唇,服侍那划渡船的外孙女。大老不善于唱歌,轮到大老时也仍然由二老代替。两人凭命运来决定自己的幸福,这么办可说是极公平了。提议时,那大老还以为他自己不会唱,也不想请二老替他作竹雀。但二老那种诗人性格,却使他很固持的要哥哥实行这个办法。二老说必需这样作,一切才公平一点。
大老把弟弟提议想想,作了一个苦笑。“×娘的,自己不是竹雀,还请老弟做竹雀!好,就是这样子,我们各人轮流唱,我也不要你帮忙,一切我自己来吧。树林子里的猫头鹰,声音不动听,要老婆时,也仍然是自己叫下去,不请人帮忙的!”
两人把事情说妥当后,算算日子,今天十四,明天十五,后天十六,接连而来的三个日子,正是有大月亮天气。气候既到了中夏,半夜里不冷不热,穿了白家机布汗褂, 到那些月光照及的高崖上去, 遵照当地的习惯,很诚实与坦白去为一个“初生之犊”的黄花女唱歌。露水降了,歌声涩了,到应当回家了时,就趁残月赶回家去。或过那些熟识的整夜工作不息的碾坊里去,躺到温暖的谷仓里小睡,等候天明。一切安排皆极其自然,结果是什么,两人虽不明白,但也看得极其自然。两人便决定了从当夜起始,来作这种为当地习惯所认可的竞争。
ip地址已设置保密
2015/4/20 9:12:24

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 3 次数据查询