Per la nove lakita ĵonko, Moŝto la Unua veturis malsupren laŭflue, forlasinte sian fraton Nuosong en la hejmo. La maljunulo pensis, ke lastfoje Moŝto la Dua estis la kantanto kaj certe oni povos aŭdi lian kantvoĉon en postaj tagoj. Tuj kiam noktiĝis, li intence turnis la paroltemon kaj sugestiis al Cuicui aŭskulti al la nokta kantado. Post vespermanĝo ili sidis hejme. Pro tio, ke la domo estis proksima al la rivereto, moskitoj zumadis tuj ĉe vesperiĝo. Cuicui bruligis plektaĵon el artemizioj kaj svingis ĝin ĉe anguloj de la domo por forpeli moskitojn. Post kelka tempo kiam ŝi konsideris, ke la fumo de artemizioj jam plene saturis la aeron, ŝi metis la fumantan plektaĵon sur la teron antaŭ la lito kaj sidiĝis sur la tabureton por aŭskulti al sia avo. Kiam li rakontis historietojn, li sagace deturnis la temon al kantado. Poste li demandis al ŝi:
“Cuicui, la kanto en via sonĝo povus igi vin surgrimpi altan rokklifon por pluki saksifragojn. Se iu vere venos al alta rokklifo kaj kantos tie por vi, kion vi faros?” Li diris tiujn vortojn kiel ŝercon.
Ŝi ankaŭ ŝerce respondis:
“Se iu kantos, mi aŭskultos. Kiom longe li kantos, mi aŭskultos tiom longe!”
“Tiom longe kiom tri kaj duona jaroj?”
“Se lia kantado estos orelplaĉa, mi aŭskultos por tri kaj duona jaroj.”
“Tio ne estas justa.”
“Kial ne justa? Ĉar li kantos por mi, ĉu li ne volos, ke mi aŭskultos al li dum longa tempo?”
“Oni diras, ke legompladoj bezonas gustumantojn kaj kantado aŭskultantojn. Lia kantado celas, ke vi komprenas lian intencon!”
“Komprenas lian intencon, avĉjo?”
“Nature li intencas elverŝi sian koron al vi! Se vi ne komprenus tion, ĉu estus same aŭskulti al kantanta birdo?”
“Kion do, se mi komprenas lian koron?”
Peze pugnobatante sian femuron, li ridete diris:
“Cuicui, vi estas saĝa, kaj mi stulta. Ne koleru kontraŭ mi pro miaj krudaj vortoj. Mi parolas senpripense. Nun mi diru kelkajn ŝercajn vortojn kaj vi aŭskultos ilin kiel ŝercon. Mi jam menciis la aferon, ke Tianbao, Moŝoto la Unua, sendis svatiston peti vian edziniĝon. Tamen mi legis vian mienon, ke vi ne volontas, ĉu? Sed se lia frato kantas al vi por peti vian manon, kiel vi opinias?”
Surprizite, ŝi mallevis sian kapon, ĉar ŝi ne komprenis, kiel vera la ŝerco estas, nek certis, kiu fabrikis tiun ŝercon.
La avo demandis:
“Diru al mi, kiun el ili du vi preferas.”
Kun rideto ŝi mallaŭte diris per la tono kun iom da petemo:
“Ne babilaĉu pri la ŝerco, avĉjo.”
Ŝi stariĝis.
“Se tio estas la vero?”
“Avĉjo, vi vere estas…”
Dirinte tion, ŝi pretis eliri.
“Mi ŝerce diris, ĉu vi koleras kontraŭ mi?” li diris.
Ŝi ne kuraĝis koleri kontraŭ li. Alirinte al la sojlo, ŝi ŝanĝis la paroltemon:
“Rigardu al la luno sur la ĉielo. Kiel granda ĝi estas!”
Dirante, ŝi trapasis la sojlon kaj sin banis en delikata lunlumo. Post momento ankaŭ la avo eldomiĝis. Ŝi sidiĝis sur la rokon, kiun la arda suno bakis dumtage kaj kiu nun ankoraŭ ellasis varmon restantan. La avo diris:
“Cuicui, ne sidu sur la varma roko. Tio kaŭzos al vi furunkojn sur la postaĵo.”
Sed palpinte la rokon, li ankaŭ sidiĝis sur ĝin.
La luno elverŝis tre mildan lumon kaj maldensa blanka nebulo flosis sur la rivereto. Tiutempe se iu kantus sur transa bordo kaj iu antifone respondus sur cisa bordo, estus tre bele. Ŝi ankoraŭ ludis en la memoro la ŝercon de li ĵus diritan. La avo ne estis surda kaj li tre klare diris tiujn vortojn. Unu el la du fratoj kantas en tia nokto, kion li volas fari? Ŝi ŝajne atendis la kantvoĉon kaj tenis sin silenta longatempe.