《边城》(初稿 36)
16
Moŝto la Dua havis ŝancojn kanti, sed li ekde tiam ne venis al Verda Rivereto por kantado. Du tagoj pasis, kaj en la tria tago la maljunulo ne plu povis regi sin. Li iris al la apudrivera strateto en la urbeto serĉi la junulon. Ĉe la enirejo de la strateto, li renkontis la svatiston, Yang Mabing, kiu volis eliri el la urbeto, kondukante mulon. Vidinte la maljunan pramiston, li kaptis lin, dirante:
“Oĉjo, mi havas informon por diri al vi. Hazarde vi alvenas!”
“Kio?”
“Tianbao, Moŝton la Unuan trafis io malfeliĉa ĉe Malprofundejo Citan, kiam li veturis malsupren laŭflue. Li falis en kirlakvon tie kaj dronis. Matene Sunsun ricevis la mesaĝon kaj onidire Moŝto la Dua rapidis tien.
La informo vangofrape peze batis lin. Li ne kredis, ke la informo estas vera. Tamen li ŝajnigis sin aplomba kaj diris:
“Ĉu Moŝto la Unua dronis? Mi neniam aŭdis, ke la anaso dronas en la akvo.”
“Sed la anaso vere dronis…Mi aprobas vian malproksimvidan opinion ne permesi lian svatiĝon al via nepino.”
Laŭ vortoj de Yang, la maljunulo dubis la verecon de la informo, sed laŭ lia mieno li kredis, ke tio estas vera. Li triste diris:
“Kia malproksimvida opinio? Tio estas providenco! Ĉio okazas laŭ la providenco…”
Kiam li diris tiujn vortojn, lia koro pleniĝis de emocioj.
Disiĝinte de Yang, la maljunulo hastis al la apudrivera strateto por pruvi la fidindecon de lia informo. Antaŭ la pordo de Sunsun oni bruligis paperoferaĵojn por la mortinto kaj aliaj babilis en aro aliloke. Alirinte al ili, li aŭdis ilin babili pri la afero menciitan de Yang, sed kiam ili vidis lin malantaŭ si, ili ŝanĝis la paroltemon kaj intence babilis pri la olea prezo en la malsupra baseno. La maljunulo sentis sin maltrankvila kaj volis demandi al pli konata boatano.
Kelkan tempon poste Sunsun revenis kun serioza mieno. Tuj kiam la grandanima kaj justama mezaĝulo, kiu ŝajne penis elturniĝi el la malfeliĉa afero, vidis la maljunulon, li diris:
“Maljuna oĉjo, ni nuligu la aferon inter ni. Tianbao jam dronis, ĉu vi jam sciiĝis pri tio?”
Kunfrotante la manojn, la maljunulo diris, kun ruĝiĝintaj okuloj:
“Aĥ, tio estas vera! Ĉu tio okazis hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ?”
La alia, kiu ŝajnis hastis returnen por kunporti novaĵon, intermetis:
“Je tagmezon de la deksesa. Nia ĵonko grundiĝis sur ŝtonego kaj la avko entrudiĝis en la pruon. Moŝto la Unua volis deteni la ĵonkon de la ŝtonego per hokstango kaj li estis elĵetita en la akvon.”
“Ĉu vi vidis lin fali en la akvon propraokule?” demandis la maljunulo.
“Ankaŭ mi falis en la akvon kune kun li!”
“Kion li diris?”
“Ne tempon li havis por diri ion. Li nenion diris dum la tuta veturado.”
Ekskuinte la kapon, la maljunulo ŝtele ĵetis rigardon al Sunsun. Sciinte, kio pezas sur lia koro, Sunsun diris:
“Oĉjo, ĉio dependas de la Ĉielo. Lasu do. Ĉe mi estas bona alkoholaĵo alportita de Daxingchang. Prenu iom hejmen.”
Lia servisto alportis bambuan tubon da alkoholaĵo, kun aleŭrita folio kovranta la aperturon de la tubo, kaj enmanigis ĝin al la maljunulo.
Tenante tubon de vino en la mano, li, kun klinita kapo, iris tra la strateton al la kajo, kie Tianbao enĵonkiĝis antaŭ tri tagoj, por pririgardi. Tie la mulo de Yang Mabing ruliĝadis sur sabloj, dum li mem refreŝigis sin sub la salika ombro. La maljunulo aliris al li kaj invitis lin gustumi la alkoholaĵon de Daxingchang. Post iom da drinkado ilia humuro ŝajne pliboniĝis. La maljuna pramisto diris al Yang, ke Moŝto la Dua iris al Verda Rivereto kaj kantadis tie dum la nokto de la dekkvara de la monato.
Aŭdinte tion, Yang diris:
“Oĉjo, ĉu vi konsideras, ke, se Cuicui ŝatas Moŝton la Duan, li devos edzinigi ŝin…”
Antaŭ ol li finis sian parolon, Nuosong, Moŝto la Dua malsuprenvenis de la strateto. La junulo aspektis preta fari longan vojaĝon kaj je ekvido de la maljuna pramisto, li turnis sin kaj volis foriri. Yang vokis al li:
“Moŝto la Dua, venu! Ni havas vorton por diri al vi!”
Tiu haltis kaj malbonhumore demandis al Yang, kian vorton li havas. Ekrigardis la maljunan pramiston, Yang diris:
“Venu! Mi havas vorton por diri al vi!”
“Kia vorto?”
“Mi aŭdis, ke vi jam foriris… Alvenu kaj mi diros al vi. Mi ne forglutus vin!”
Nuosong, kiu plenis je vigleco, kun bruna vizaĝo kaj larĝaj ŝultroj, altrudis rideton. Kiam li eniris la ombron de saliko, la maljuna pramisto, por moderigi la atmosferon, diris, montrante la novan muelejon malproksiman en supra baseno:
“Moŝto la Dua, mi aŭdis, ke tiu muelejo estos via. Se vi estos ĝia mastro, ĉu vi volus, ke mi gardu ĝin?”
Moŝto la Dua ŝajne ne komprenis la intencon de lia demandado kaj li tenis sin senparola. Vidinte, ke ili ambaŭ sin trovas en embaraso, Yang diris:
“Kion vi faros, Moŝto la Dua? Ĉu vi volas veturi malsupren laŭflue?”
Kapjesinte, la junulo diris nenion kaj foriris.
Suferinte lian flegmon, la maljunulo malĝoje reiris al Verda Rivereto. Kiam li suriris la pramboaton, li afektis preni tion malserioze kaj diris al Cuicui:
“Cuicui, io sensacia okazis en la urbeto. Tianbao, Moŝto la Unua, veturis per ĵonko entenanta oleon al Chenzhou kaj malbonŝance falis en akvon kaj dronis ĉe Malprofundejo Citan.”
Al tiu informo ŝi tute ne donis atenton komence, ĉar ŝi ne kaptis ĝian sencon. Li daŭrigis:
“Cuicui, tio estas vera. Lastfoje Yang Mabing, la svatisto, kiu vizitis nin, diris, ke mi estas tre malproksimvida, ĉar mi ne permesis vian edziniĝon al Moŝto la Unua.”
Ĵetinte straban ekrigardon al li, ŝi vidis liajn ruĝajn okulojn kaj certis, ke li jam drinkis. Kaj krome ŝi sciis, ke li havas malĝojan mienon certe pro io pezanta sur la koro. Ŝi pensis: “Kiu kolerigis vin?” Kiam la pramboato albordiĝis, la avo, kun nenatura rideto, iris al la domo. Ŝi gardis la boaton kaj ne aŭdis lian voĉon dum longa tempo. Kiam fine ŝi rapidis al la hejmo por pririgardi, la avo estis plektanta rimenetojn de pajlaj sandaloj, sidante sur la sojlo.
Vidinte lian strangan mienon, ŝi kaŭriĝis ĉe li.
“Kio estas al vi, avĉjo?”
“Tianbao vere mortis! Moŝto la Dua koleras kontraŭ ni. Li konsideras, ke ni kaŭzis la okazintaĵon de lia familio!”
Iu kriis por pramiĝo kaj la avo hastis elen. Sidante sur pajloj ĉe angulo de la domo, ŝi sentis sin konfuzita. Ŝi atendis kaj atendadis, sed la avo ankoraŭ ne revenis. Ŝi ekploris.