dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → 《边城》(初稿 38)

您是本帖的第 1413 个阅读者
树形 打印
标题:
《边城》(初稿 38)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
《边城》(初稿 38)
18
   Monato forpasis kviete. La kordoloro de ĉiuj homoj ŝajne resaniĝis dum la longaj someraj tagoj. Estis varmege. Ĉiuj povis fari nenion alian ol ŝviti kaj trinki malvarman vinon. Ŝajnis, ke nenio pri amo restis en la koro de homoj. Cuicui siestis en la ombro de la pagodo sur la malvarmeta altaĵo ĉiutage. En la bambuaj tufoj inter du montoj troviĝis diversspecaj birdoj, kies ĉirpado moligis ŝian koron, ŝvebigis ŝin en la sonĝo kaj igis ŝin fari tre absurdajn sonĝojn.
   Tio ne estas homa peko. Poetoj povas verki volumon post volumon da poemoj nur pro ia bagatelo, skulptistoj povas skulpti versimilajn homajn figurojn nur sur unu ŝtonpeco kaj pentristoj povas produkti magie allogajn kolorajn pentraĵojn nur per la koloroj de verdo, ruĝo kaj grizo. Kiu el ili ne povas krei tiujn mirindaĵojn aŭ pro ia rideto, kiun li sopiras, aŭ pro ia brovokuntiriĝo, kiu restas en lia memoro? Tamen Cuicui ne povis per parolturnoj aŭ ŝtonoj esprimi siajn amon aŭ malamon sur alia objekto, sed nur galopigi sian koron sur absurda afero. El la konfidenco ŝi ofte gajnis ekscitecon de surprizo kaj ĝojo. La neprognozebla estonteco multe skuis ŝiajn sentojn, sed ne povis kaŝi sian sekreton de sia avo.
   Liaparte, la avo havis klaran penson pri ĉio ŝia, sed fakte li ankaŭ estis senscia homo. Li certis, ke ŝi ne malŝatas Moŝton la Duan, sed li ne sciis, kia li estas. Kvankam la maljunulo renkontis flegmon de Sunsun kaj lia dua filo, li ne senkuraĝiĝis.
   “Estas dece, ke ni devas fari bonajn aranĝojn. Ĉio dependas de la sorto!” li tiel pensis kaj samtempe asertis, ke estas longa tempo antaŭ ol plenumi la bonan aferon. Eĉ liaj taglumaj ŝonĝoj estis multe pli senbazaj kaj fantaziaj ol tiuj de lia nepino. Li petis de lokaj pasaĝeroj la informojn pri la vivo de Moŝto la Dua kaj lia patro kaj montris sian zorgemon al ili kiel al la familianoj. Estis strange, ke li eĉ timis vidi la duopon pro tio. Kiam la maljunulo vidis ilin, li kunfrotis siajn manojn laŭ sia kutimo kaj tute perdis sian aplombecon. Dume Moŝto la Dua kaj lia patro sciis, kio kasiĝas en lia koro, sed la malhela ombro de la mortinto jam estis triste inkrustita en ilia menso. Pro tio ili ŝajnigis sin nekomprenemaj pri tio, kion la maljunulo pripensas, kaj vivis plu senŝanĝe kiel antaŭe.
   La avo ne sonĝis nokte, sed kiam li babilis kun Cuicui matene, li parolis:
   “Cuicui, lastnokte mi havis teruran sonĝon!”
   “Kian teruran sonĝon vi havis?’ ŝi demandis.
   Afekte pensante pri la sonĝo kaj rigardante ŝiajn vizaĝeton kaj longajn brovojn, li rakontis la sonĝon, kiun li faris en taglumo. Por nenecese diri, liaj tiuj sonĝoj ne estis tiel teruraj kiel li priskribis.
   Ĉiuj riveroj fluas en la maron. Kvankam liaj paroloj vagis malproksimen pri aliaj temoj komence, finfine li tamen iris al la afero, kiu ruĝigis ŝian vizaĝon. Kiam ŝi montris iom da malĝojo kaj embaraso, la maljunulo ŝajne timigite kaj haste faris klarigojn kaj kaŝis la veron de liaj paroloj per aliaj nekoncernaj vortoj.
   “Tio ne estas mia intenco, Cuicui. Mi estas maljuna kaj konfuzmensa. Multas ridindaĵoj en miaj paroloj.”
  Sed kelkfoje ŝi eĉ kviete aŭskultis plu al liaj ridindaj kaj malordaj paroloj ĝis ŝi fine ekridetis, kunpremante la lipojn.
   Ankaŭ ŝi abrupte elbuŝigis:
   “Vere vi estas iom konfuzmensa, avĉjo!”
   Aŭdinte tion, li ne plu eligis voĉon. Li volus diri: “Mi havas amason da aferoj en mia koro”, sed antaŭ ol li eldiris tion, li estis alvokita de pasaĝeroj, kiuj bezonis pramiĝon.
   Pro varmega vetero, la pasaĝeroj, kiuj alvenis de malproksime, vektoportante ŝarĝojn pezajn je sepdek ĝis okdek ĝinoj, ne volis tuj enboatiĝi kaj haltis por refreŝigi sin ĉe la rivereto. Kaŭrante ĉe la vazego piede de la rokego, ili trinkis malvarman teon kaj kunĝuis pipfumadon, babilante kun la pramisto. Multajn senbazajn rakontojn el ilia buŝo la maljuna pramisto eĉ tute akceptis. Kelkfoje la pasaĝeroj, ŝatante la puran riverakvon, lavis siajn piedojn kaj bani sin ĉe la rivereto. Ju pli longe ili sidis, des pli multe ili babilis. La maljunulo transdiris tiujn vortojn al sia nepino kaj ŝi rikoltis multon el tiuj babiloj: altiĝo kaj malaltiĝo de varaj prezoj, la kostoj de veturado per portseĝo aŭ boato, kiel flosistoj manovras dek remstangojn tra rapidfluoj, kiel la virinoj sen vinditaj piedoj bruligi opion por gastoj sur la boato, k.s.
ip地址已设置保密
2015/4/28 9:48:31
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
十八
    日子平平的过了一个月,一切人心上的病痛,似乎皆在那份长长的白日下医治好了。天气特别热,各人只忙着流汗,用凉水淘江米酒吃,不用什么心事,心事在人生活中,也就留不住了。翠翠每天皆到白塔下背太阳的一面去午睡,高处既极凉快,两山竹篁里叫得使人发松的竹雀和其它鸟类又如此之多,致使她在睡梦里尽为山鸟歌声所浮着,做的梦也便常是顶荒唐的梦。
这并不是人的罪过。诗人们会在一件小事上写出整本整部的诗,雕刻家在一块石头上雕得出骨血如生的人像,画家一撇儿绿,一撇儿红,一撇儿灰,画得出一幅一幅带有魔力的彩画,谁不是为了惦着一个微笑的影子,或是一个皱眉的记号,方弄出那么些古怪成绩?翠翠不能用文字,不能用石头,不能用颜色把那点心头上的爱憎移到别一件东西上去,却只让她的心,在一切顶荒唐事情上驰骋。她从这分稳秘里,常常得到又惊又喜的兴奋。一点儿不可知的未来,摇撼她的情感极厉害,她无从完全把那种痴处不让祖父知道。
祖父呢,可以说一切都知道了的。但事实上他又却是个一无所知的人。他明白翠翠不讨厌那个二老,却不明白那小伙子二老怎么样。他从船总处与二老处,皆碰过了钉子,但他并不灰心。
“要安排得对一点,方合道理,一切有个命!”他那么想着,就更显得好事多磨起来了。睁着眼睛时,他做的梦比那个外孙女翠翠便更荒唐更寥阔。他向各个过渡本地人打听二老父子的生活,关切他们如同自己家中人一样。但也古怪,因此他却怕见到那个船总同二老了。一见他们他就不知说些什么,只是老脾气把两只手搓来搓去,从容处完全失去了。二老父子方面皆明白他的意思,但那个死去的人,却用一个凄凉的印象,镶嵌到父子心中,两人便对于老船夫的意思,俨然全不明白似的,一同把日子打发下去。
明明白白夜来并不作梦,早晨同翠翠说话时,那作祖父的会说:
    “翠翠,翠翠,我昨晚上做了个好不怕人的梦!”
    翠翠问:“什么怕人的梦?”
就装作思索梦境似的,一面细看翠翠小脸长眉毛,一面说出他另一时张着眼睛所做的好梦。不消说,那些梦原来都并不是当真怎样使人吓怕的。
一切河流皆得归海,话起始说得纵极远,到头来总仍然是归到使翠翠红脸那件事情上去。待到翠翠显得不大高兴,神气上露出受了点小窘时,这老船夫又才象有了一点儿吓怕,忙着解释,用闲话来遮掩自己所说到那问题的原意。
    “翠翠,我不是那么说,我不是那么说。爷爷老了,糊涂了,笑话多咧。”
    但有时翠翠却静静的把祖父那些笑话糊涂话听下去,一直听到后来还抿着嘴儿微笑。
    翠翠也会忽然说道:
“爷爷,你真是有一点儿糊涂!”
祖父听过了不再作声,他将说,“我有一大堆心事,”但来不及说,恰好就被过渡人喊走了。
天气热了,过渡人从远处走来,肩上挑得是七十斤担子,到了溪边,贪凉快不即走路,必蹲在岩石下茶缸边喝凉茶,与同伴交换“吹吹棒”烟管,且一面与弄渡船的攀谈。许多子虚乌有的话皆从此说出口来,给老船夫听到了。过渡人有时还因溪水清洁,就溪边洗脚抹澡的,坐得更久话也就更多。祖父把些话转说给翠翠,翠翠也就学懂了许多事情。货物的价钱涨落呀,坐轿搭船的用费呀,放木筏的人把他那个木筏从滩上流下时,十来把大桡子如何活动呀,在小烟船上吃荤烟,大脚娘如何烧烟呀……无一不备。
ip地址已设置保密
2015/4/28 9:49:25

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 3 次数据查询