Fieraĉa rano
ĉina antikva fablo
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
La rano
vivadas kun ĝu’
en malprofunda puto
libere kaj ĝoje, nu,
sen ajna enu’.
Kun ĝojo
li ekster puto
amuzas sin saltadi
kantas kvake sen muto
en sia ludo.
Kiam li
ludas ĝis laco,
li revenas en puton
por ripozi en paco
en eta spaco.
Sin banas
li kun freŝa sent’
en varma puta akvo
sen ĝeno de forta vent’
je ega kontent’.
Li kuŝas
sur mola kotŝlim’
kvazaŭ sur lanuga lit’.
Kiel la hejma intim’
sen ajna deprim’!
Li pensas:
mi estas sola
plej feliĉa en la mond’,
vivas senĝene fola
kaj libervola.
Renkontas
li iafoje
maran grandan testudon
kiu iras survoje,
li diras ĝoje:
“Kara vi,
venu al loĝej’
mia por ĝue vidi.
Ĝi estas komforta l’ plej,
bela domo, ej!”
La testud’
laŭ lia invit’
volas eniri la puton,
sed enŝovas sin per glit’
jen vane kun ŝvit’.
Senhelpe
pro granda maso
li rezignas inviton
haltas en embaraso
pro ne trapaso.
La testud’
rakontas al li,
kiel la mar’ aspektas,
kiel vaste kuŝas ĝi
kun forta magi’.
Profundas
ĝi sen mezuro,
tre multaj fiŝoj naĝas
tie en akva puro
jen kun plezuro.
Influas
ĝin nek inundo
nek grunda trosekego,
sin tenas per profundo
akva abundo.
Feliĉe
ni vivas vere
en vasta oceano
senĝene kaj libere
tute fiere.
Aŭdinte
ja tion la ran’
sentas grandan hontemon.
Pli vastas ja l’ ocean’
ol sia kaban’.
Ba, l’ rano
scias nurnure
pri sia eta spaco
ne pri l’ maro nature,
vee murmure.