《边城》(41)
Posttagmeze pluvis kelkan tempon. Post interkonsiliĝo kun Cuicui, la maljuna pramisto iris urbeten. Ŝi ne povis akompani sian avon kaj ordonis la hundon sekvi lin. En la urbeto la maljunulo babilis kun konato pri la prezoj de salo kaj rizo kaj pririgardis la nove aĉetitajn ĉevalojn ĉe la jameno de la garnizono. Kaj post tio li iris al la hejmo de Sunsun en la apudrivera strateto. Tie Sunsun ludis kartojn kun tri aliaj kaj li rigardis ilian ludadon pro maloportuneco babili kun Sunsun. Poste Sunsun invitis lin al drinkado kaj li dankeme rifuzis, preteksante, ke li ĵus resaniĝis. Ĉar la ludado de kartoj daŭris, la maljunulo ne volis tuj foriri. Sunsun ŝajne ne komprenis, kion li volas diri atendante, kaj nur donis atenton al la kartoj en la mano. Poste alia ludanto vidis lian mienon kaj demandis, kian aferon li havas. Honteme kunfrotante siajn manojn, la maljunulo diris, ke li ne havas aliajn aferojn kaj nur volas babili iom kun Sunsun la superreganto de la kajo.
Sunsun venis al la kompreno, kial li atendis longan tempon, rigardante ludadon. Turninte sian kapon al li, Sunsun ekridetis.
“Kial vi ne diris tion pli frue? Ĉar vi ne diris, mi pensas, ke vi lernas de mi, kiel ludi kartojn.”
“Estas nenio. Mi timas, ke mi ĝenas vin, tial mi ne kuraĝas diri nur tiujn kelkajn vortojn.”
Sunsun ŝutis kartojn sur la tablon kaj ridete iris al la malantaŭa ĉambro. Lin sekvis la maljunulo.
“Kian aferon vi havas?” demandante, Sunsun montris iom da kompaton al li, kvazaŭ li jam scius, kion li volas diri pro la vizito.
“Mi aŭdis de vilaĝano de Zhongzhai, ke vi pretas boparenciĝi kun la ĉefkomandanto de Zhongzhai. Ĉu tio estas vera?”
Vidinte, ke la maljunulo fikse rigardas lin por akiri kontentigan respondon, Sunsun diris:
“Tio estas vera.”
Tiamaniere respondinte, Sunsun volus esprimi alian sencon: “Kion vi faros, se tio estas vera?”
“Ĉu vere?” demandis la maljunulo.
“Vere,” Sunsun nature respondis, ankoraŭ kun la implicita senco “Kion vi faros, se tio estas vera?”
“Kie troviĝas Moŝto la Dua?” demandis la maljunulo, ŝajnigante sin tre aplomba.
“Li veturis per ĵonko al Taoyuan jam plurajn tagojn!” aŭdiĝis la respondo.
Okazis, ke Moŝto la Dua veturis al Taoyuan pro tio, ke li kverelis kun sia patro. Kvankam Sunsun estis tre grandanima, li tamen ne volontis edzinigi al sia dua filo la knabinon, kiu nerekte kaŭzis la morton de lia plejaĝa filo. Tio estis klara fakto. Laŭ la loka moro oni konsideris, ke tio estas la afero de gefiloj, kaj gepatroj ne rajtas enmiksiĝi. Se Moŝto la Dua kaj Cuicui vere enamiĝis unu al la alia, Sunsun ne kontraŭstaris tiun geedziĝon implikitan per amo kaj malamo. Sed oni ne sciis, kial la zorgemo de la maljuna pramisto pri la afero vekis miskomprenon ĉe Moŝto la Dua kaj lia patro. Pensante, ke lastatempaj okazaĵoj inter la du familioj ĉiuj rilatis al la maljuna kaj enmiksiĝema pramisto. Kvankam Sunsun ne montris sian malŝaton sur la vizaĝo, li tamen ekhavis oston en la gorĝo.
Antaŭ ol la pramisto diris plue, la superreganto de la kajo parolis per iom kruda tono:
“Lasu tion do, oĉjo. Nia buŝo taŭgas nur por drinki, sed ne kantas por gejunuloj! Tion, kion vi volas diris, mi tute komprenas. Vi havas bonan intencon. Sed mi petas, ke vi penu kompreni min. Mi pensas, ke ni devas babili pri niaj propraj aferoj, sed ne pri tiuj de gejunuloj.”
Tiuj vortoj kvazaŭ peza pugno batis la maljunulon. Li volis diri kelkajn vortojn, sed Sunsun ne donis ŝancon kaj trenis lin al la tablo de karto-ludado.
La maljunulo diris nenion. Kiam li ĵetis ekrigardon al Sunsun, tiu ridete serĉis multe, sed li ŝajne kaŝante mornecon en la koro, peze ĵetis kartojn sur la tablon. Sen diri ion ajn la maljunulo surportis sian bambuan ĉapelon kaj foriris.
Estis tre frue kaj la malbonhumora maljunulo iris urbeten por serĉi Yang Mabing. Yang estis drinkanta kaj la maljunulo vole nevole trinkis kelkajn tasojn, kvankam li diris, ke li estas en malsano. Kiam li atingis sian hejmon ĉe Verda Rivereto, li sentis sin varma pro vojirado kaj lavis al si la torson per riverakvo. Pro laceco li ordonis al Cuicui prizorgi la pramboaton kaj li mem eniris la domon por dormo.
Estis tre sufoke ĉe vesperiĝo. Ĉie super la surfaco de la rivereto flugis ruĝaj libeloj. Nuboj kolektiĝis sur la ĉielo kaj la varma vento brue blovis la bambuajn tufojn sur la du montetoj. Ŝajnis, ke pluvegos nokte. Atendante en la boato, Cuicui rigardis ir-reire flugantajn libelojn super la riveretsurfaco kaj sentis sin konfuzita. Vidinte la palan mienon de la avo, ŝi maltrankviliĝis kaj hastis al la domo. Ŝi pensis, ke ŝia avo certe jam endormiĝis, sed ŝi neniel imagis, ke li eĉ plektas pajlajn sandalojn sidante sur la sojlo!
“Kiom da pajlaj sandalojn vi bezonas, avĉjo? Ĉu estas dek kvar paroj ĉe litkapo? Kial vi ne bone kuŝas sur la lito?”
Senparola, li stariĝis kaj rigardis supren al la ĉielo kaj mallaŭte diris:
“Ĉi-nokte pluvegos kaj tondregos! Iom poste ni ligos la boaton sub la rokon. Estos pluvego.”
“Mi vere timas, avĉjo!”
Ŝajnis, ke tio, kion ŝi timas, ne estas la ĉi-nokta pluvego.
La maljunulo ŝajne ankaŭ komprenis, kion ŝi celis, kaj diris:
“Kion vi timas? Ĉio, kio venos, okazos. Ne necesas timi!”