《边城》(43)
Proksime al la urbeto, kiam li renkontis konaton, li raportis al li la novaĵon. Baldaŭ la tuta urbeto sciiĝis pri la afero. Sunsun, la superreganto de la kajo, sendis venigi malplenan boaton kaj ĉerkon el simplaj lignotabuloj kaj senprokraste remis al Verda Rivereto. Ĉevalisto Yang kaj maljuna soldato ankaŭ hastis al la domo de la maljuna pramisto. Ili dehakis kelkdek bambuojn por kunigi ilin per sarmento en floson kiel provizoran pramilon. Ili irigis la floson trans la rivereto al la bordo antaŭ ŝia domo. Yang ordonis al la maljuna soldato gardi la floson kaj li rapidis supren por pririgardi la mortinton. Kun larmoplenaj okuloj li iom palpis sian malnovan amikon rigide kuŝantan en la lito kaj tuj faris kelkajn necesajn aferojn. Poste alvenis helpantoj kaj alportiĝis la ĉerko. La taŭista pastro, kiu loĝis en la urbeto, veturis per la floso trans la rivereto kaj alvenis kunportante taŭistaj instrumentojn, vestita en kanaba robo kaj kun granda koko en la mano, por senpage celebri funebran ceremonion. Dum homoj en- kaj eliris la domon, Cuicui plorsingulptadis, sidante sur la tabureto ĉe la forno.
Ĉe tagmezo ankaŭ Sunsun, la superreganto de la kajo alvenis, sekvate de homo, kiu ŝultroportis sakon da rizo, vazon da alkoholaĵo kaj porkfemuron. Je ekvido de Cuicui, li diris:
“Cuicui, mi jam scias, ke via avo mortis. Maljunulo neeviteble mortis. Ne ĉagreniĝu. Ĉio dependas de mi!” Li pririgardis ĉirkaŭen kaj foriris returnen.
Posttagmeze kiam la kadavro estis metita en la ĉerkon, kelkaj helpantoj foriris hejmen. Nokte restis nur la maljuna pastro, Ĉevalisto Yang kaj du junaj servistoj senditaj de Sunsun. Antaŭ vesperiĝo, la pastro elfaris kelkajn florojn per verda kaj ruĝa paperoj kaj kandelingojn el argilo. Kiam noktiĝis, oni bruligis flavajn kandelojn kaj incensojn sur la tablo antaŭ la ĉerko, ĉirkaŭ kiu brulis kandeletoj. La maljuna pastro, vestita en taŭista robo el blua kanabotolo, komencis la ceremonion de paŝado ĉirkaŭ la ĉerko. Levante la funebran paperrubandon, li iris ĉe la kapo, Cuicui sekvis kaj Ĉevalisto Yang marŝis ĉe la vosto. Ili malrapide rondiris ĉirkaŭ la ĉerko foje kaj refoje. La du servistoj, starante ĉe la forno, frapis gongon kaj cimbalojn senritme. Kun fermtaj okuloj la maljuna pastro zume ĉantis por konsoli la mortinton. Kiam li ĉantis pri la okcidenta paradizo kun kvarsezonaj floraromoj, kien la mortinto iros, Yang prenis paperflorojn el la ligna pleto kaj ĵetis ilin alten super la ĉerko por simboli la paradizon.
Ĝis noktomezo la ceremonio finiĝis. Post eksplodigo de petardoj, kandeloj preskaŭ estingiĝis. Kun larmovualitaj okuloj Cuicui haste boligis akvon kaj preparis noktan manĝeton por la helpantoj. Post manĝeto la pastro endormiĝis, kuŝante oblikve sur la lito de la mortinto. La aliaj devis vigili ĉe la ĉerko laŭ loka moro. Yang ĉantis funebrajn kantojn, tamburante la malplenan buŝelujon.
Pro tio, ke Cuicui ploradis la tutan tagon kaj okupiĝis pri funebraj aferoj ankaŭ la tutan tagon, ŝi elĉerpita endormiĝis, apogante sin al la kapo de la ĉerko. Manĝetinte kaj trinkinte du tasojn da alkoholaĵo, la du servistoj kaj Yang sin tenis viglaj kaj ĉantis funebrajn kantojn laŭvice. Tamen nur post momento Cuicui vekiĝis kvazaŭ el ia sonĝo. Kiam ŝi konceptis, ke ŝia avo jam mortis, ŝi malĝoje kaj seke ekploris.
“Ne ploru plu, Cuicui. Vi ne povus veki la mortinto per via plorado!”
Kalvulo Chen la Kvara ŝerce diris ion ridindan pri plorado de estonta novedzino, interŝovitan per kelkaj krudaj vortoj. Tio vekis longatempan ridadon ĉe la du servistoj. La hundo bojis eksterdome. Cuicui malfermis la pordon kaj staris kelkan tempon ekstere, aŭskultante al ĉirpado de insektoj tie kaj alie. La luno lumis tre serene kaj steloj glimis sur malhele blua ĉielo kviete kaj tenere.
“Ĉu tio estas vera? Ĉu la avo vere mortis?” ŝi pensis.
Yang sekvis ŝin, ĉar li sciis, ke knabinoj, kiuj havas mallarĝan spiriton, aspektas kvieta dum fajro subbrulas en la koro, kaj eble pro malespero mortigos sin per pendigo aŭ saltado de alta klifo. Pro tio li zorgeme gvatis ŝin la tutan tempon.
Vidinte, ke ŝi stulte staras kaj ne returnas sian kapon dum longa tempo, li ektusis kaj diris al ŝi:
“Rosas. Ĉu vi ne sentas malvarmon, Cuicui?”
“Neniom.”
“Estas tre serene!”
“Aĥ…” ŝi eligis mallaŭte ekkrion, kiam falstelo tranĉis la ĉielon.
Pli poste alia falstelo en la sudo fulme trakuris sur la ĉielo kaj aŭdiĝis ululo de strigo sur la transa bordo.
“Cuicui,” Yang jam staris flankon ĉe flanko kun ŝi kaj milde diris: “Eniru la domon por dormo. Ne fantaziu.”
Silente ŝi reiris antaŭ la ĉerkon de sia avo kaj sidigis sin sur la teron kaj plorsingultis. La du servistoj, kiuj akompanis la ĉerkon, jam endormiĝis.
Yang malbonhumore diris:
“Ne plu ploru! Ne plu ploru! Ankaŭ via avo afliktiĝas. Se vi ploras ĝis ŝveliĝo de viaj okuloj kaj raŭkiĝo de via gorĝo, tio ne helpas. Aŭskultu al mi. Mi konas, kion via avo havis sur la koro. Ĉio dependas de mi. Mi bone faros ĉiujn aranĝojn por ne malesperigi vian avon. Mi aranĝu ĉion kaj mi kapablas fari ion ajn. Mi trovos homon, kiun via avo kaj vi ambaŭ ŝatas, por zorgi pri la pramboato! Se ili ne kontentigos nin, mi, kvankam grandaĝa, povos svingi falĉilon por kontraŭstari ilin per mia vivo. Cuicui, estu libera de zorgoj. Ĉio dependas de mi!...”
Malproksime koko kokerikis ie. La maljuna pastro murmure parolis al si en la lito:
“Ĉu tagiĝis? Ankoraŭ frue!”