21
Frumatene helpantoj alportis ŝnurojn kaj vektojn el la urbeto.
Kiam ses homoj vektoportis la ĉerkon de la maljuna pramisto al la direkto de la montetsupro malantaŭ la disfalinta pagodo, Sunsun, la ĉevalisto, la maljuna pastro, Cuciui kaj la hundo ilin sekvis. Atinginte la kvadratan fosaĵon antaŭtempe elfositan, la maljuna pastro ensaltis laŭ kutima praktiko. Li ŝutis iom da cinabrograjnoj kaj rizgrajnoj al kvar anguloj kaj centro de la fosaĵo, kaj bruligis iom da paperoferaĵojn. Elgrimpinte el la fosaĵo, li ordonis al portantoj mallevi la ĉekon en la fosaĵon. Raŭke plorante sen larmoj, Cuicui sin premis al la ĉerko kaj rifuzis ĝin delasi. La ĉevalisto perforte ŝin fortiris kaj oni sukcesis formovi la ĉerkon. Post momento ĝi malleviĝis en la fosaĵon. Oni fortiris la ŝnurojn, ĝustigis la ĉerkon en bona ordo kaj kovris ĝin per tero. Cuicui ankoraŭ plorsingultis, sidante sur la tero. Pro tio, ke la maljuna pastro reiros prezidi riton de fasto en la urbeto, li foriris pere de pramboato. La superreganto de la kajo konfidis ĉion farindan al la ĉevalisto kaj ankaŭ reiris urbeten. La helpantoj iris al la bordo kaj lavis al si manojn. Post tio ili enboatiĝis kaj foriris por siaj propraj aferoj, ne volante plu ĝeni la mastron en profunda sufero. Ĉe Verda Rivereto restis nur tri homoj: Cuicui, la maljuna ĉevalisto kaj Kalvulo Chen la Kvara, kiun Sunsun sendis por zorgi pri pramboato portempe. La hundo, kiu estis batita de la Kalvulo per ŝtonpeco kaj ŝajnis malamika kontraŭ li, mallaŭte bojadis.
Posttagmeze post interkonsiliĝo Cuicui volis, ke la ĉevalisto iru al la urbeto kaj konfidu siajn ĉevalojn al la alia en la barako, kaj poste revenu akompani ŝin ĉe Verda Rivereto. Kiam li revenis, Kalvulo Chen la Kvara estis jam foririgita.
Cuicui kaj ŝia hundo prizorgis la pramboaton, lasante la ĉevaliston sin distri sur la alta klifo ĉe la rivereto aŭ raŭke kanti plengorĝe por ŝi.
Post tri tagoj la superreganto de la kajo alvenis preni Cuicui por loĝi en lia hejmo, sed ŝi volis prigardi la tombon de sia avo kaj ne tuj foriri. Ŝi petis, ke li transdiros al la jameno, ke Ĉevalisto Yang loĝu ĉe ŝi dum kelka tempo. Li promesis kaj foriris.
Ĉevalisto Yang, pli ol kvindek-jara, estis pli kapabla en rakontado ol ŝia avo. Kaj krome li estis tre zorgema, laborema kaj purama, tial lia akompano al ŝi ŝajne sentigis ŝin, ke, kvankam ŝi perdis sian avon, ŝi havigis al si novan onklon. Kiam aliaj demandis pri ŝia kompatinda avo dum pramiĝo aŭ ŝi mem pensis pri sia avo ĉe vespero, ŝi eksentis acidecon kaj tristecon en la koro. Sed kun la forpaso de tempo tiu tristeco iom post iom moderiĝis. Ĉiutage ĉe vespero kaj nokto, kiam, sidante sur la alta rokklifo ĉe la rivereto, ili babilis pri la malnovaj aferoj de ŝia avo sub humida tero, multaj el kiuj estis nekonataj al ŝi, ŝi eksentis mildan konsolon. Kaj li ankaŭ parolis pri ŝia patro, la soldato, kiu volis amon kaj domaĝis sian honoron, kaj pri tio, kiel li en la uniformo de la Verda Bataliono altiris junulinojn, kaj ankaŭ pri ŝia patrino, kiu tre lertis en kantado de siatempe tre furoraj kantoj.
Tempo ŝanĝiĝis kaj ĉio nature malsamis. Imperiestroj jam cedis la tronon, por ne paroli pri la ŝanĝoj de la ordinaraj popolanoj! La ĉevalisto rememoris, ke kiam li estis juna, li kondukis ĉevalon al la Verda Rivereto por kanti al ŝia patrino, sed tiu turnis sian dorson al li. Sed nun li fariĝis la nura apoginda kaj fidinda patrono de la orfino, je ekpenso pri tio, li vole nevole montris amaran rideton.
Ĉiuvespera babilado inter ili pri ŝia avo kaj aferoj rilataj al ŝia familio iom poste iris al tiu pri ĉio antaŭ la morto de la maljuna pramisto. El tio Cuicui eksciis tiajn multajn aferojn, kiujn ŝia avo ne menciis, kiam li estis viva, kiaj kantado de Moŝto la Dua, la morto de la plejaĝa filo de Sunsun, la flegmo al ŝia avo montrita de Sunsun kaj lia filo, la kialo de forvojaĝo al la malsupra baseno de Moŝto la Dua, kiu, sub la allogo de la muelejo-doto farita de la riĉulo de Zhongzhai-vilaĝo, tenis la morton de sia frato en la memoro, ne akiris ŝian atenton, unuflanke rezistis la devigo de lia patro akcepti la muelejon kaj aliflanke aminklinis al la pramboato, la kaŭzo de la morto de ŝia avo, kaj ĉio ĉi tio rilatanta al ŝi… Ĉio, kion ŝi ne komprenis, nun montriĝis en plena lumo. Pri tiuj klare klarigitaj aferoj ŝi ploradis la tutan nokton.
Kvar monatojn post fenebraĵoj Sunsun sendis irigi la ĉevaliston urbeten post diskuti pri edziniĝo de Cuicui al lia dua filo. Ĉar Moŝto la Dua troviĝas en Chenzhou, oni ne necese mencias tion kaj nur transloĝigos ŝin al lia hejmo en la apudrivera strateto kaj atendos la decidon de Moŝto la Dua ĝis tiu revenos. La ĉevalisto konsideris, ke li devos peti opinion de Cuicui. Reveninte, li transdiris al ŝi, kion Sunsun proponis, kaj samtempe sian propran opinion, ke ĉar ŝi ankoraŭ ne edziniĝis al la familio de Sunsun, estas nedece loĝi en fremda familio, kaj ke ŝi prefere atendas ĉe la Verda Rivereto ĝis Mosto la Dua revenos per ĵonko kaj li faros decidon.
Post tia decido, la ĉevalisto pensis, ke Moŝto la Dua certe revenos post nelonge, kaj li ankoraŭ konfidis siajn ĉevalojn al la alia en la barako. Akompanante ŝin, li vivis ĉe la Verda Rivereto tagon post tago.
La blanka pagodo laŭdire rilatis al la prosperiĝo de Chadong-regiono. Ĉar ĝi jam disfalis, oni devos restaŭri ĝin. Mondonacoj estis kolektitaj el garnizonejo, impostkolektejo, diversaj firmaoj, popolanoj kaj vilaĝanoj el grandaj vilaĝoj. Konstruado de la pagodo ne donos bonon al individuoj kaj nur prezentas al ili ŝancon akumuli siajn meritojn pere de mondonacado. Por ke ĉiuj havu ŝancon donaci monon, metiĝis en la pramboato du bambutuboj kun po nodo ĉe ambaŭ finoj kaj fendeto ĉe la mezo, tra kiu la pasaĝeroj povis enmeti la monon. Kiam la bambutuboj plenplenis je mono, la ĉevalisto kunportis ilin al la organizanto en la urbeto. Vidinte, ke la maljuna pramisto forestas kaj la harplektaĵoj de Cuicui estas ligitaj per blankaj fadenoj, la pasaĝeroj tuj komprenis, ke la maljunulo jam plenumis sian devon kaj kviete kuŝas en la fosaĵo. Rigardante simpatie al Cuicui, ili elpoŝigis monon kaj enŝovis ĝin en la bambutubon. “La Ĉielo benas vin. La mortinto iru al la okcidenta paradizo kaj la vivanto tenu pacon eterne.” Cuicui konis, kion la donacantoj celas, kaj sentante acidecon en la koro, ŝi turnis sian dorson kaj kablotiris la boaton.
Kiam la vintro alvenis, la disfalinta blanka pagodo denove rekonstruiĝis, sed la junulo, kiu kantadis sub la luno kaj lia kantvoĉo leĝere ŝvebigis ŝian animon en la sonĝo, ankoraŭ ne revenis al Chadong.
…
Eble tiu junulo ne revenos por ĉiam aŭ eble li revenos morgaŭ!
verkita dum la vintro de 1933 ĝis la printempo de 1934