《红高粱》(2)
Elirinte el la vilaĝo, la trupo marŝis sur mallarĝa kota vojo. La bruo de paŝoj miksiĝis kun siblado de herboj ĉe la vojrando. Nebulo tre densiĝis kaj ŝanĝiĝemis vigle. Sur la vizaĝo de Patro sennombraj akveroj jam kuniĝis en grandajn akvogutojn. Tufo da liaj haroj algluiĝis al la verta haŭto. Alŝvebis el la sorgokampoj ĉe ambaŭ flankoj de la vojo la delikata odoro de mento kaj tiu de maturiĝintaj sorgospikoj kun ioma amareco kaj ioma dolĉeco. Tiuj odoroj jam ne estis novaj kaj mirindaj al li, ĉar li jam kutimis al ili. Dum ĉifoja marŝado en densa nebulo liajn naztruojn atakis tiaspeca nova kaj mirinda odoro kun freŝa dolĉeco el inter flavaĵoj kaj ruĝaĵoj. La odoro kaŝe filtriĝis el mento kaj sorgospikoj. Kaj ĝi vekis tre malproksiman rememoron profunde en lia animo.
Sep tagojn poste estis Aŭtunmeza Festo, la dekkvina de la oka lunmonato. Brila plenluno malrapide leviĝis super silente starantaj sorgoplantoj tra la kampoj. La sorgospikoj, banataj en lunlumo, brilis kvazaŭ trempitaj en hidrargo. Sub la distranĉita lunombro Patro ekflaris la sangofreŝe dolĉan odoron pli fortan je sennombraj obloj ol nun. Tiam Komandanto Yu tiris lin je la mano kaj iris en sorgokampo. La kadavroj de pli ol tri cent vilaĝanoj malorde kuŝis tie kaj tie, unuj sur aliaj. Ilia sango akvumis vastan spacon de sorgokampoj kaj maceris la nigran grundon piede de la sorgoplantoj en malsekan koton, tiel ke ili malrapide kaj malfacile movis siajn paŝojn. Tia odoro estis sufoka. Alvenis aro da hundoj, kiuj pretis vori la karnon de la mortintoj, kaj kaŭrante en la sorgokampoj, direktis brilan rigardon al Komandanto Yu kaj Patro. Yu eligis pistolon kaj pafis — du okulbriloj de hundo estingiĝis. Kaj lia alia pafo mallumigis aliajn du hundajn okulojn. La hunda aro tuj diskuris kaj sidiĝis malproksime, jelpante kaj avide rigardante al la kadavroj. La sangofreŝa odoro des pli intensiĝis.
Yu laŭte kriis: “Japanaj hundoj! Japanaj hundidoj!” Li elpafis ĉiujn kuglojn al la hunda aro. La hundoj jam diskuris senspure. Li diris al Patro: “Ni iru, mia filo!” Ili ambaŭ, maljuna kaj juna, iris al la profundo de sorgokampoj sub la lunlumo. La sangofreŝa kaj dolĉa odoro, kiu ŝvebis super kampoj, saturis la animon de Patro. En postaj pli krizaj kaj kruelaj jaroj ĝi ĉiam akompanis lin.
En nebulo la tigoj kaj folioj de sorgoplantoj furioze sibladis, kaj la Inko-rivero, kiu lante fluis sur tiu ĉi malalta ebenaĵo, brile bruis, jen forte jen malforte, jen proksime jen malproksime. Kiam Patro kuratingis la trupon, li aŭdis antaŭ kaj malantaŭ si klakajn paŝojn kaj pezajn spirsonojn. Kolbo de fusilo kunfrapiĝis kun alia kolbo. Piedo surtretis sur ion, kiu ŝajnis osto de mortinto. La ulo antaŭ Patro laŭte ektusis kaj la sonoj de lia tusado estis tre konataj. Je ekaŭdo de tiu tusado Patro tuj ekpensis pri la du grandaj oreloj kongestitaj pro ekscito. Tiuj grandaj oreloj maldike diafanaj kaj plenaj de delikataj vejnoj estis la okulfrapaj organoj sur la kapo de Wang Wenyi. Wang estis malalta, kun granda kapo kuntiriĝinta inter siaj alte levitaj ŝultroj. Patro pene rigardis tra la densa nebulo kaj vidis lian grandan kapon skuantan je ĉiu tusado. Patro rememoris pri lia kompatinda mieno, kiam li, batite, skuadis sian kapon sur la ekzercejo. Tiam Wang ĵus aliĝis al la trupo de Komandanto Yu. Adjutanto Ren ordonis al li kaj aliaj trupanoj: “Dekstren!” Wang ĝojplene stamfis kaj sin turnis al oni ne sciis kiu direkto. Adjutanto Ren donis vipbaton al lia postaĵo, sed li ridete krevis siajn lipojn kaj ekkriis: “Hu, la patrino de miaj infanoj!” Oni ne povis distingi, ĉu lia vizaĝesprimo estas plora aŭ rideta. Vidinte la scenon, la infanoj ekster la ĉirkaŭmuro eksplodis per laŭta ridado.