La koro de Patro, konfuzita de densa nebulo, estis prilumita de lampo garnita per kvar vitropecoj, el kiu kerosena fumo elŝoviĝis el la truoj sur la kovrilo de la lampo. La lamplumo estis tiel febla, ke ĝi povis prilumi nur kvin-ses-metran ĉirkaŭaĵon en mallumo. Kiam la riverakvo fluis en la lumrondon de la lampo, ĝi flaviĝis aminde kiel tromatura abrikoto, sed tia amindeco daŭris nur momenton kaj la akvo forfluis. La rivero en mallumo spegulis la stelojn sur la tuta ĉielo. Kun larĝa pluvmantelo el pajloj sur la ŝultroj Patro kaj avo Arhato, sidante ĉe la lampo, aŭskultis plorecan murmuradon, tre mallaŭtan murmuradon de la rivero. Ambaŭflanke de la rivero aŭdiĝis de tempo al tempo ĝoja hurlado de vulpo en seksardo en senlimaj sorgokampoj. Kraboj inklinemaj al lamplumo krablis por kolektiĝi ĉirkaŭ la lampo. Patro kaj avo Arhato kviete sidis, respektoplene aŭskultante al sekretaj vortoj inter la ĉielo kaj la tero. La stinka odoro el la ŝlimo ĉe la rivera fundo ilin atakis jen kaj jen. Aroj kaj aroj da kraboj alvenis de ĉirkaŭe kaj formis senpaciencan cirklon. Patro volis tuj agi pro maltrankvileco, sed avo Arhato mane premis lian ŝultron.
“Ne urĝu!” diris la avo. “Senpacienculoj neniam povas manĝi varmegan kaĉon ĝissate.”
Patro ne moviĝis, forte retenante sian ekscitiĝon. Kiam kraboj krablis en la lumrondon kaj haltis kap-al-voste, kovrante la tutan terpecon. Helverdaj karapacoj briletis kaj paroj da cilindrecaj okuloj elŝoviĝis el okulkavoj. La buŝoj kaŝitaj sub oblikvaj vizaĝoj eligis multekolorajn veziketojn por defii kaptantojn. La pajloj de la pluvmantelo de Patro hirtiĝis.
“Ek!” ordonis Avo Arhato.
Ĉe tio Patro tuj saltis kaj sin ĵetis tien kune kun avo Arhato. Ili kaptis po du anguloj de reto kun densaj maŝoj, jam sternita sur la tero antaŭe. Ili levis la tutan reton da kraboj disde la flusejo. Post kiam ili kunligis la angulojn de la reto kaj ĵetis ĝin flanken, ili levis alian reton same rapide kaj lerte. Ĉiu reto estis tiel pezega, ke ĝi ŝajnis enteni kelkcent, eĉ kelkmil krabojn.
Irinte en sorgokampon kune kun la trupo, Patro krablis kiel krabo kaj liaj piedoj ne elektis malplenajn lokojn, tiel ke li karambole puŝis sorgoplantojn dekstren aŭ maldekstren. Neniel deŝirinte sian manon de la basko de Komandanto Yu, li marŝis antaŭen duone per si mem kaj duone trenate de la komandanto. Lin ekatakis dormemo. Li trovis sian kolon rigida kaj okulojn malviglaj. Li pensis, ke kiam li iras kune kun avo Arhato al la Inko-rivero, ili neniam revenas kun malplenaj manoj. Li manĝis tro da kraboj kaj enuiĝis de ili, ankaŭ la samo okazis al Avino. Kvankam ili ne plu ekhavis apetiton al kraboj, ili ne volontis ilin forĵeti. Avo Arhato dispecigis la restantajn krabojn per akra tranĉilo, muelis ilin, aldonis salon, enmetis ilin en vazon kaj elfaris kraban saŭcon, tiel ke ili povis manĝi tra la tuta jaro. Tio, kion ili ne povis finmanĝi, ranciĝis, kaj ili nutris papavojn per ĝi. Mi aŭdis, ke Avino iam fumis opion, sed ne kovis inklinemon al ĝi. Pro tio ŝi ĉiam aspektis sana kaj vigla kun vizaĝo ruĝeta kiel persikfloro. La floroj de papavoj, nutritaj per kraba saŭco, estis grase grandaj, mikskoloraj je rozruĝo, ruĝo kaj blanko, kaj naztikle aromaj. La nigra grundo de la hejmloko estas tre fekunda, tial tieaj produktaĵoj abundas kaj popolanoj havas bonkvalitajn korpon kaj animon, kiujn mi ankaŭ posedas. La Inko-rivero riĉas je blankaj angiloj tiel grasaj kiel viandaj kolbasoj, kun nura spinosto de kapo ĝis vosto, kaj ili estas tiel stultaj, ke ili englutas hokon je ekvido de logaĵo sur ĝi.
Avo Arhato, kiun Patro karesis en sia memoro, jam mortis pasintjare sur Jiaozhou-Pingdu-ŝoseo. Lia kadavro estis distranĉita en pecetojn, kiuj ĵetiĝis dise en malordo. Lia torso estis senhaŭtigita kaj la karno tremetis kaj saltetis, kiel ĵus senhaŭtigita rano. Je ekpenso pri la kadavro de avo Arhato, Patro eksentis froston tra la spino. Li ankoraŭ memoris, ke iun nokton antaŭ ĉirkaŭ sep aŭ ok jaroj Avino ebriiĝis, kaj ŝi, kun la dorso apogita al pajlostako en la korto de la vinfarejo de nia familio, ĉirkaŭprenas la ŝultrojn de avo Arhato, murmurante: “Oĉjo... ne foriru. Se ne por bonzo, restu por la Budho. Se ne por fiŝo, restu por la akvo. Se ne por mi, restu por la juna Douguan. Se vi volas min... mi promesas... Vi traktas min, kiel mia patro.”
En la memoro de Patro, avo Arhato puŝis Avinon flanken kaj ŝancele iris en la stalon aldoni fojnon por muloj. Tiam nia familio bredis du grandajn nigrajn mulojn kaj funkciigis vinfarejon. Nia familio povis esti kalkulata kiel la plej riĉa familio en la vilaĝo. Avo Arhato ne foriris, respondecante kiel gvidanto pri mastrado super nia familio, ĝis japanoj fortiris tiujn du grandajn nigrajn mulojn al la konstruejo de Jiaozhou-Pingdu-ŝoseo por servuti.