《红高粱》(34)
Lingzi ŝatis rigardi Adjutanton Ren bati sian homon kaj aŭdi lin sakri al sia subulo. Lia despota konduto ŝin multe ravis. Kiam li estis libera, li ofte promenis sur la placo de nia familio, kun krucitaj manoj malantaŭ la dorso, kaj ŝi kaŝe rigardis lin malantaŭ la muro.
“Kiel vi nomiĝas?” demandis Adjutanto Ren.
“Lingzi.”
“Kion vi rigardis, kaŝante vin malantaŭ la muro?”
“Jen vin.”
“Ĉu vi scipovas legi?”
“Ne.”
“Ĉu vi volas soldatiĝi?”
“Ne.”
“Ho, vi ne volas.”
Poste ŝi sentis penton. Ŝi diris al mia patro, ke se Adjutanto Ren demandos ŝin refoje, ŝi respondos, ke ŝi volas soldatiĝi. Sed li ne demandis al ŝi la duan fojon.
Ventrokuŝante sur la mursupro, Lingzi kaj mia patro rigardis Adjutanton Ren instrui al siaj homoj revoluciajn kantojn. Patro estis tiel malaltkreska, ke li metis tri adobojn sub siajn piedojn por klare vidi, kio okazas trans la muro, dum Lingzi, apogante sian delikate belan mentonon sur la kota muro, fiksrigardis Adjutanton Ren banatan en matenruĝo. Li instruis al la trupanoj kanti: “Sorgospikoj ruĝas, sorgospikoj ruĝas, la japanaj diabloj alvenas, la japanaj diabloj alvenas. Nia lando estas konkerita, nia familio ruinigita. Leviĝu, niaj samlandanoj. Prenu glavon kaj pafilon. Batalu kontraŭ diabloj kaj defendu nian landon...”
La trupanoj havis mallertan langon kaj ĉiam kantis per malĝusta tono, dum la infanoj, kiuj surventre kuŝis sur la mursupro, jam batis la kanttekston en sian kapon. Antaŭ sia morto Patro ankoraŭ parkere memoris la muzikon kaj tekston de la kanto.
Iutage knabino Lingzi riskis serĉi Adjutanton Ren, sed ŝi misvagis en la ĉambron de provizanta sekciestro Dentego Yu, drinkema kaj avidema je mono kaj virinoj, kiu estis la pli-ol-kvardek-jara onklo de Komandanto Yu. Tiutage li jam preskaŭ ebriiĝis. Kiam Lingzi entrudiĝis en lian ĉambron, tio estis ĝuste kiel noktopapilio sinĵetanta al lampoflamo aŭ ŝafo mispaŝanta en la kavernon de tigro.
Adjutanto Ren ordonis al kelkaj trupanoj ligi Dentegon Yu, kiu seksatencis la knabinon.
Tiam Komandanto Yu loĝis en nia domo. Kiam Adjutanto Ren iris raporti tion al li, li ankoraŭ dormis sur la terlito de Avino. Post tualetado Avino apenaŭ pretis friti kelkajn haringojn kiel almanĝaĵon al vintrinkado, kiam Adjutanto Ren kolerplene ensturmis, kio timigis ŝin.
“Kie estas la komandanto?” li demandis.
“Li dormas en la terlito,” ŝi respondis.
“Ellitigu lin.”
Avino vekis Komandanton Yu.
Kun dormemaj okuloj, la komandanto etendis sin kaj oscedis. Li demandis: “Kian aferon vi havas?”
“Komandanto,” demandis Adjutanto Ren, “se japanoj perfortas niajn fratinojn, ĉu ili meritas mortpunon?”
“Jes ja!” la komandanto respondis.
“Komandanto, se ĉinoj perfortas niajn fratinojn, ĉu ankaŭ ili meritas mortpunon?”
“Jes ja!”
“Bone, Komandanto, mi atendas vian jeson,” Adjutanto Ren diris, “Dentego Yu seksatencis knabinon Cao Lingzi. Mi jam ordonis lin ligi.”
“Ĉu okazis tia afero?” demandis la komandanto.
“Kiam ni pafmortigos lin, Komandanto?”
Eliginte rukton, la komandanto diris: “Ne estas grava afero kuŝi kun virino, ĉu?”
“Eĉ princo agas kontraŭ la leĝo, kaj li devas meriti la saman punon!”
“Kian krimon vi imputas al li?” demandis la komandanto kun malhela mieno.
“Mortpunon!” diris senhezite la adjutanto.