《红高粱》(35)
La komandanto snufis. Li paŝadis tien kaj reen kun kolera mieno. Poste li trudis rideton kaj diris: “Adjutanto Ren, doni al li kvindek vipbatojn en publiko kaj kompensi al la familio de Lingzi dudek arĝentajn dolarojn, ĉu tio decas?”
“Ĉu vi tion decidas, nur pro tio, ke li estas via propra onklo?” la adjutanto acerbe demandis.
“Donu al li okdek vipbatojn kaj punu lin per edziĝo al Lingzi. Ankaŭ mi rekonos, ke ŝi estas mia onklino!”
Adjutanto Ren malligis sian zonon kun la Browning-pistolo kaj ĵetis ĝin en la sinon de la komandanto. Riverencinte kun kunmetitaj manoj, li diris: “Faru tion laŭ via bontrovo, Komandanto!”
Li grandpaŝe eliris el la korto de nia familio.
Kun la pistolo en la mano, Komandanto Yu rigardis lian dorsofiguron, dirante el inter la kunpremitaj dentoj: “Mil diabloj prenu vin! Vi pedanto volas regi min. Mi jam manĝis patkukojn dek jarojn kiel bandito. Neniu kuraĝas agi tiel arogante kontraŭ mi.”
“Zhan’ao,” Avino diris, “ne lasu Adjutanton Ren for. Estas facile kolekti mil soldatojn, sed malfacile akiri kapablan generalon.”
“Kion vi scias, vi virino!” kriis la komandanto ĉagrenite.
“Mi pensis, ke vi estas bravulo, sed vi estas eĉ sentaŭgulo,” diris Avino.
La komandanto ŝargis la pistolon kaj minacis: “Ĉu vi ne volas vivi plu?”
Ŝi ŝirmalfermis sian korsaĵon kaj montris sian pastecan bruston. Ŝi defiis: “Donu pafon al mi!”
Patro laŭte kriis, “Panjo!” kaj ĵetis sin en la sinon de Avino.
Kiam li rigardis la regule rondan kapon de Patro kaj la belan vizaĝon de Avino, lin atakis svarmo da okazintaĵoj en lia koro. Kun vesuspiro, li retiris la pistolon kaj diris: “Butonumu vian veston!” Post tio li prenis la vipon kaj eniris en la korton. Li malligis de la fosto la fajnan brunan poneon. Sen selo li rajdis sur ĝi kaj trotis al la ekzercejo.
Kiam la trupanoj, kiuj inerte apogis sin kontraŭ la muro, vidis la komandanton alrajdi, ili tuj rekte stariĝis en plena atento senparolaj.
Dentego Yu estis alligita al arbo, kun la manoj ŝnuritaj.
Deĉevaliĝinte, Komandanto Yu aliris antaŭ lin: “Ĉu vi vere faris tion?”
“Malligu min, Ao-ĉjo! Mi ne plu volas servi al vi!” diris Dentego Yu.
La trupanoj gapis per rondigitaj okuloj al la komandanto.
“Oĉjo,” diris la komandanto, “mi volas pafmortigi vin.”
Dentego Yu kriis: “Bastardo, ĉu vi volas pafmortigi vian propran onklon? Pensu pri mia favoro al vi. Via patro mortis jam frue, kaj mi, via onklo, perlaboris por vivteni vin kaj vian patrinon. Se ne estus mi, vi jam fariĝus manĝaĵo de hundo!”
Je eklevo de la vipo la komandanto vipbatis lian vizaĝon, sakrante: “Vi senhontulo!”
Kaj post tio, genuiĝinte, la komandanto diris: “Oĉjo, mi neniam forgesos vian favoron vivteni min. Post via morto mi surportos funebran veston por vi kaj faros oferadon ĉe via tombo en ĉiuj festoj.”