“Revenu!” kriis la komandanto.
Sed Patro ne aŭdis lian ordonon kaj fakte li aŭdis nenion. Kun malforta korpo kaj malalta staturo, li kuris sur la mallarĝa digo, brile banite en sunlumo. Kiam li resaltis sur la digon, li jam forĵetis la pistolon, kiu falis sur orflavan floron kun rompita folio. Kun disetenditaj brakoj, kiel flirte fluganta birdeto, li impetis al Avino. Tomba silento regis sur la digo, eĉ polvo aŭdigis sonon, kiam ĝi falis sur la teron. La akvo en la rivero ĉesis flui, nur brilante, kaj la sorgoplantoj ekster la digo aspektis solene trankvilaj. Kurante sur la digo, li ŝajnis alta kaj belaspekta, kvankam kun malforta korpo, kriante: “Panjo...panjo...panjo...” Lia kriado saturiĝis per homaj sango kaj larmo, per profunda sento de ostoj kaj karno kaj per noblaj motivoj. Finkurinte la orientan pecon de digo, li transsaltis la barikadon de ligitaj erpiloj kaj suprenkuris la okcidentan pecon de la digo. La fosili-similaj vizaĝoj de Mutulo kaj la aliaj malsupre de la digo fulmis preter Patron. Li sin ĵetis sur la korpon de Avino kaj vokis “Panjo”. Avino surventre kuŝis sur la digo, kun la vizaĝo tuŝanta la herbojn ĉe la dig-rando. Sur ŝia dorso vidiĝis du malfermitaj kuglotruoj, el kiuj elsvarmis odoro de sorgovino. Prenante ŝin je la ŝultro, li rulis ŝin al la surdorsa kuŝo. Ne vundo troviĝis sur ŝia vizaĝo kun seriozaj trajtoj, ŝiaj haroj estis en bona ordo kaj sub ŝiaj harfranĝoj sur la frunto arkis malsupren ŝiaj brovoj. Ŝi tenis siajn okulojn duonfermitaj, kun skarlataj lipoj sur la junverda vizaĝo. Patro ekkaptis ŝian manon kaj vokis “Panjo” refoje. Ŝi malfermis siajn okulojn kaj prezentis naivan rideton sur la tuta vizaĝo. Ŝi etendis la brakon kaj donis sian manon al li.
La kamionoj de la diabloj haltis sur la pontkapo kaj motoroj bruis jen laŭte jen mallaŭte.
Fulmis alta figuro sur la digo kaj li fortiris Patron kaj Avinon malsupren de la digo. Tion faris Mutulo. Antaŭ ol Patro komprenis, kio okazis, kugloj, kiel furioza vento, alflugis super ili kaj disrompis sennombrajn sorgoplantojn.
La kvar kamionoj staris unu tuj apud la alia, senmovaj ekster la ponto. Ok mitraloj instalitaj en la unua kaj la lasta kamionoj sputis kuglojn, kiuj teksis sekajn kaj malmolajn lumbendojn kaj kruciĝis kiel nekompletaj ventumilaj formoj direktitaj jen al la oriento jen al la okcidento de la ŝoseo. Sorgoplantoj bruis lamente en unisono. La difektitaj folioj kaj tigoj de sorgoplantoj peze falis aŭ arklinie disflugis. La kugloj levis bulojn da flava fumo, kun paf-sonoj.
Senmove la trupanoj strikte alpremis sian korpon al la herboj kaj nigra grundo sur la diga deklivo. Tri minutojn poste la mitraloj subite ĉesis pafi. Sur la tero ĉirkaŭ la kamionoj vidiĝis orbrilaj kugloŝeloj tie kaj ĉi tie.
“Ne pafu!” subvoĉe diris Komandanto Yu.
La japanaj diabloj dronis en silento. Maldensa strio da pulvofumo sur la rivero drivis orienten je bloveto de zefiro.
Patro rakontis al mi, ke dum tiu ĉi momenta kvieto Wang Wenyi ŝancele suriris la digon kaj tenante longtuban pafilon en la mano, kun buŝo kaj okuloj larĝe malfermitaj, li amare laŭtvoĉe kriis: “Patrino de miaj infanoj!” Antaŭ ol fari paŝojn, li estis trafita de kelkdek kugloj je la ventro, kiu vere similis grandan truegon travideblan kiel plenluno. La kugloj makulitaj de liaj intestoj klake flugis super la kapo de la komandanto.
Wang falis kapantaŭe malsupren de la digo kaj ruliĝis ĝis la bordo, vidalvide al sia mortinta edzino trans la ponto. Lia koro ankoraŭ batadis kaj lia kapo estis sendifekta. Li sentis eksterordinare klaran komprenemon svarmi al lia koro.
Patro diris al mi, ke lia edzino naskis tri filojn en sinsekvaj jaroj kaj nutris ilin per manĝaĵoj el sorgograjnoj en pufajn kaj vigloplenajn knabojn. Iutage kiam Wang kaj lia edzino iris sarki sorgokampojn, iliaj tri filoj ludis en la korto. Japana biplano, brue muĝante, flugis super la vilaĝo, kaj demetis obuson en la korton de Wang. La obuso eksplodis, kaj ŝiris tiujn tri infanojn en pecetojn, kiuj disflugis aŭ sur la tegmenton, aŭ sur arbobranĉojn, aŭ sur la muron...... Kiam Komandanto Yu starigis la flagon por rezisti kontraŭ la japanoj, la edzino de Wang tuj sendis lin al la komandanto...
Kunpreminte la dentojn, la komandanto rigardis per larĝigitaj okuloj Wang Wenyi, kies duono de kapo jam mergiĝis en riverakvo. Refoje li mallaŭte kriis: “Ne moviĝu!”