dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → 《红高粱》(42)

您是本帖的第 1445 个阅读者
树形 打印
标题:
《红高粱》(42)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
《红高粱》(42)
8.
   Flugfalantaj sorgograjnoj saltetis sur la vizaĝo de Avino, unu el ili eĉ saltis inter iom malfermitajn lipojn kaj restis sur ŝia blanka dento. Rigardante ŝiajn lipojn, kies ruĝo malpliiĝis, Patro plorsingulte vokis “Panjo!” Du larmgutoj falis sur lian bruston. En pluvo de sorgograjnoj ŝi malfermis la okulojn, kiuj pafis perlecan ĉielarkan lumon.
   Ŝi demandis: “Infano... kie estas via patro...”
   Patro respondis: “Li estas en batalo, mia patro.”
   “Li estas via propra patro...” diris Avino. Patro ekbalanis la kapon.
   Avino baraktis al sida pozo, sed kiam ŝi moviĝis, du sangofluoj torentis elen.
   “Panjo, mi iras alvoki lin,” diris Patro.
   Skuinte la manon, ŝi subite sidiĝis, dirante: “Douguan...mia filo...subtenu min...ni rehejmeniĝu, rehejmeniĝu...”
   Patro genuiĝis kaj lasis ŝin ĉirkaŭi lian kolon per siaj brakoj. Poste li fortostreĉe stariĝis kaj levis ŝin. La sango sur ŝia brusto baldaŭ malsekigis lian kolon. Li flaris el la freŝa sango densan bonodoron de alkoholaĵo el sorgograjnoj. Kun ŝia peza korpo sur li, Patro tremis per la kruroj kaj ŝancele iris al la profundo de sorgoplantoj, dum kugloj flugis super ilia kapo kaj falĉis sorgoplantojn. Dispuŝante la densajn sorgoplantojn, li pene faris unu paŝon post alia antaŭen. Ŝvito, larmoj kaj ŝia freŝa sango tute deformis lian vizaĝon. Li sentis, ke ŝi fariĝas pli kaj pli peza. Sorgotigoj senkompate implikis lin kaj sorgofolioj malsimpatie segis lin. Li falis surteren kaj ŝi peze subpremis lin. Li elŝovis sin el sub ŝia korpo kaj kuŝigis ŝin laŭlonge. Kun la vizaĝo turnita al la ĉielo ŝi eligis longan elspiron kaj ekridetis al li. Tiu mistera rideto, kiel brulstampilo, lasis hufforman markon en lia memoro.
   Kuŝante, ŝi sentis la brulan doloron sur la brusto iom post iom malpliiĝi. En tranco ŝi kredis, ke lia filo malbutonumis ŝian veston kaj kovras per la manoj du kuglotruojn supre kaj malsupre de ŝia mamo. Ŝia sango tinkturis lian manon ruĝa, kaj poste verda, dum ŝia blanka brusto estis tinkturita de ŝia sango verda, kaj poste ruĝa. La kugloj trapafis ŝian noblan mamon kaj malkaŝis ĝian ruĝetan celulan histon. Rigardante ŝiajn mamojn, li naskis grandan doloron. Ĉar li ne povis haltigi sangadon de ŝiaj vundoj, pro sangado ŝia vizaĝo fariĝis pli kaj pli pala kaj ŝia korpo pli kaj pli leĝera, kvazaŭ prete forflugi en la aeron je ĉiu momento.
   Avino feliĉe rigardis la delikatan vizaĝon de Patro, kiun ŝi kreis kune kun Komandanto Yu en la ombro de sorgoplantoj. Antaŭ ŝiaj okuloj la vivaj bildoj de la pasintaj jaroj fulme pasis kiel galopanta ĉevalo.
   Tiujare, kiam Avino sidis en sia edziniĝa palankeno skuiĝanta kiel en boato en torenta pluvo,  kaj eniris la vilaĝon, kie loĝis la familio de Chan Tingxiu, en la strato brile fluis pluvakvo kaj ŝeloj de sorgograjnoj flosis surakve. Ĉe la pordo de la hejmo de Chan, la palankenon renkontis nur osteca maljunulo kun guŝ-simila harplektaĵo sur la kapo. Post pluvego sporadaj pluvgutoj tamburis la flakojn sur la tero. Kvankam la trumpetistoj ludis arion por sciigi pri la alveno de la novedzino, neniu tamen spektis la spektaklon. Avino konsciis, ke io malbona okazos. Tiuj du viroj, kiuj subtenis Avinon por plenumi nuptajn ritojn, estis avo Arhato Liu je la aĝo de pli ol kvindek jaroj kaj dungito de vinfarejo je la aĝo de pli ol kvardek jaroj.
   La portistoj de la palankeno kaj muzikistoj staris en pluvakvo, kiel malsekigitaj kokoj, kaj seriozmiene rigardis du seke malgrasajn virojn helpi irigi ŝin en malhelan halon. Ŝi flaris fortan odoron de alkoholaĵo el la korpo de la du viroj, kvazaŭ ili estus trempitaj en alkoholaĵo.
ip地址已设置保密
2016/4/12 10:27:41
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
飞散的高粱米粒在奶奶脸上弹跳着,有一粒竟蹦到她微微翕开的双唇间,搁在她清白的牙齿上。父亲看着奶奶红晕渐褪的双唇,哽咽一声娘,双泪落胸前。在高粱织成的珍珠雨里,奶奶睁开了眼,奶奶的眼睛里射出珍珠般的虹彩。她说:“孩子……你爹呢……”父亲说:“他在打仗,我爹。”“他就是你的亲爹……”奶奶说。父亲点了点头。
    奶奶挣扎着要坐起来,她的身体一动,那两股血就汹涌地蹿出来。
    “娘,我去叫他来。”父亲说。
    奶奶摇摇手,突然折坐起来,说:“豆官……我的儿……扶着娘……咱回家、回家啦……”
    父亲跪下,让奶奶的胳膊揽住自己的脖颈,然后用力站起,把奶奶也带了起来。奶奶胸前的血很快就把父亲的头颈弄湿了,父亲从奶奶鲜血里,依然闻到一股浓烈的高粱酒味。奶奶沉重的身躯,倚在父亲身上,父亲双腿打颤,趔趔趄趄,向着高粱深处走,子弹在他们头上屠戮着高粱。父亲分拨着密密匝匝的高粱秆子,一步一步地挪,汗水泪水掺和着奶奶的鲜血,把父亲的脸弄得残缺不全。父亲感到奶奶的身体越来越沉重,高粱叶子毫不留情地绊着他,高粱叶子毫不留情地锯着他,他倒在地上,身上压着沉重的奶奶。父亲从奶奶身下钻出来,把奶奶摆平,奶奶仰着脸,呼出一口长气,对着父亲微微一笑,这一笑神秘莫测,这一笑像烙铁一样,在父亲的记忆里,烫出一个马蹄状的烙印。
    奶奶躺着,胸脯上的灼烧感逐渐减弱。她恍然觉得儿子解开了自己的衣服,儿子用手捂住她Rx房上的一个枪眼,又捂住她乳下的一个枪眼。奶奶的血把父亲的手染红了,又染绿了;奶奶洁白的胸脯被自己的血染绿了,又染红了。枪弹射穿了奶奶高贵的Rx房,暴露出了淡红色的蜂窝状组织。父亲看着奶奶的Rx房,万分痛苦。父亲捂不住奶奶伤口的流血,眼见着随着鲜血的流失,奶奶脸愈来愈苍白,奶奶的身体愈来愈轻飘,好象随时都会升空飞走。
    奶奶幸福地看着在高粱阴影下,她与余司令共同创造出来的、我父亲那张精致的脸,逝去岁月里那些生动的生活画面,像奔驰的飞马掠过了她的眼前。
    奶奶想起那一年,在倾盆大雨中,像坐船一样乘着轿,进了单廷秀家住的村庄,街上流水洸洸,水面上漂浮着一层高粱的米壳。花轿抬到单家大门时,出来迎亲的只有一个梳着豆角辫的干老头子。大雨停后,还有一些零星落雨打在地面上的水汪汪里。尽管吹鼓手也吹着曲子,但没有一个人来看热闹,奶奶知道大事不妙。扶着奶奶拜天地的是两个男人,一个五十多岁,一个四十多岁。五十多岁的就是刘罗汉大爷,四十多岁的是烧酒锅上的一个伙计。
    轿夫、吹鼓手们落汤鸡般站在水里,面色严肃地看着两个枯干的男子把一抹酥红的我奶奶架到了幽暗的堂房里。奶奶闻到两个男人身上那股强烈的烧酒气息,好象他们整个人都在酒里浸泡过。
ip地址已设置保密
2016/4/12 10:28:00

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询