《红高粱》(43)
Kiam ŝi trapasis la nuptajn ritojn, ŝi ankoraŭ kovris sian kapon per tiu stinka ruĝa tuko. En odoro de brulantaj kandeloj, ŝi ricevis finon de mola silka rubando kaj estis kondukita de homo. Ŝi spertis peĉnigran, sufokan kaj terurplenan iradon, antaŭ ol ŝi estis kondukita al terlito kaj sidiĝis sur ĝi. Neniu venis forlevi la ruĝan tukon de sur ŝia kapo dum longa tempo, kaj ŝi mem deŝiris ĝin. Ŝi vidis viron kun tikanta vizaĝo, kuntiriĝe sidantan sur tabureto ĉe la terlito. Lia kapo estis plata kaj longa, kaj liaj malsupraj palpebroj ruĝe ulceriĝantaj. Li stariĝis kaj etendis kok-ung-forman manon al ŝi. Kun ekkrio ŝi eltiris tondilon el la sino, stariĝis sur la terlito kaj kolere premis lin per la okuloj. La viro mizeraspekte residiĝis sur la tabureton. Tra tiu nokto ŝi neniam demetis la tondilon en la mano kaj la platkapa viro neniam forlasis la tabureton.
La sekvantan frumatenon, kiam la viro estis en dormo, Avino glitis de sur la terlito kaj elkuris el la ĉambro. Malferminte la pordegon de la korto, ŝi apenaŭ volis peli siajn piedojn, kiam ŝi estis ekkaptita de la malgrasa maljunulo kun guŝ-simila harplektaĵo, kiu minace rigardis ŝin.
Post du sekaj tusoj Chan Tingxiu retiris sian minacan mienon kaj trudis rideton al la vizaĝo, dirante: “Infano, ĉar vi jam edziniĝis al mia filo, vi estos traktita kiel mia propra filino. Bianlang ne suferas de tia malsano, pri kia oni deliras. Nia familio havas grandan entreprenon kaj Bianlang estas tro honesta por ĝin funkciigi. Ĉar vi alvenas, mi metas ĝin sub vian zorgon.”
Chan Tingxiu donis al ŝi grandan faskon da ŝlosiloj, sed ŝi ne ĝin akceptis.
La duan nokton, ankoraŭ kun la tondilo en la mano, ŝi sidis ĝis tagiĝo.
Antaŭtagmeze de la tria tago la patro de Avino kondukis malgrandan azenon tien por irigi ŝin hejmen, laŭ la loka moro de la Nordorienta Vilaĝo de Gaomi, ke oni irigas novedzinon al ŝia gepatra domo post tri tagoj de ŝia edziniĝo. Drinkinte kun Chan Tingxiu ĝis iom post tagmezo, ŝia patro ekiris.
Avino rajdis kun siaj kruroj ĉe unu flanko de la azeno, kiu kovriĝis per maldika litkovrilo, kaj amblis ekster la vilaĝon. Tri tagojn tuj post pluvego la vojsurfaco ankoraŭ humidis. En sorgokampoj jen kaj jen leviĝis blanka vaporo, kaj verdaj sorgoplantoj estis volvitaj de blanka vaporo, kvazaŭ en fea lando. Kun tintado de arĝentaj moneroj en la dusako ŝia patro ŝanceliĝis pro ebrieco, direktante vageman rigardon tien kaj ĉi tien. La malgranda azeno, kun kuntirita longa frunto, malrapide paŝis kaj lasis klarajn hufsignojn sur la malsekan vojon. Ondoj da kapturnemo atakis la rajdantinon kun ruĝe ŝvelintaj palpebroj kaj distaŭzitaj haroj. La sorgoplantoj, kiuj kreskis pli alten dum ĉi tiuj tri tagoj, moke rigardis ŝin.
“Paĉjo,” ŝi diris, “mi ne plu reiros al lia hejmo. Eĉ se mi mortos, mi neniel reiros al lia hejmo...”
“Filino mia,” diris ŝia patro, “vi vere havas fortunon! Via bopatro volas donaci al mi grandan nigran mulon. Se mi vendos la azenon...”
La azeno etendis sian kvadratan kapon kaj pinĉis buŝplenon da herboj makulitaj per koto ĉe la vojrando.
Plorante, ŝi diris: “Li estas leprulo, paĉjo...”
“Via bopatro donacos al ni mulon...” murmuris ŝia patro.
Ŝia patro estis jam morte ebria kaj senĉese vomis buŝplenon post buŝplenon da alkoholaĵo kaj viando, kiujn li jam manĝis, en herbotufojn ĉe la vojrando. La malpuraj vomaĵoj provokis al ŝi kirladon de visceroj. Pro tio ŝi kovis grandan malamon al li.
Kiam ili atingis la Bufan Malaltejon, nazpika haladzo atakis ilin, tiel ke la mulo pendigis siajn orelojn malsupren pro la pika malbonodoro. Avino vidis la kadavron de la kidnapinto, kies ventro pufiĝis tre alte kaj kies karno kaj haŭto kovriĝis per tavolo da junverdaj muŝoj. Kiam la azeno kun Avino sur la dorso preteriris la putriĝintan kadavron, muŝoj indigne ekflugis en verda maso. Sekvante la mulon, ŝia patro ŝajne moviĝis pli larĝe, jen maldekstren puŝante sorgoplantojn, jen dekstren tretante sur la herbojn. Kiam li iris antaŭ la kadavron, li senĉese lamentis kaj diris kun lipoj tremetantaj: “Malriĉa diablo... vi malriĉa diablo... ĉu vi jam endormiĝis ĉi tie?...”

[此贴子已经被作者于2016-4-13 20:58:20编辑过]