《红高粱》(48)
Fang la Sepa, kun tindro en la mano, tremete tuŝis per ĝi la fuzeon, sed li neniel sukcesis bruligi la fuzeon.
Sin ĵetinte antaŭen, Avo kaptis la tindron, blovis ĝin kaj la tindro tuj ekbrulis. Kiam li tuŝis per ĝi la fuzeon, la fuzeo siblis, eligante blankan fumon, kaj fine malaperis. La gisa kanono sidis silente, kvazaŭ en dormo. Patro pensis, ke ĝi ne pafos. La kamiono jam retiriĝis el la pontkapo, kaj la dua kaj tria kamionoj ankaŭ retroveturis. La rizgrajnoj sur la kamiono susure fluadis sur la ponton kaj en akvon, sur kiu vidiĝis multaj punktoj pro falado de rizgrajnoj. La kadavroj de kelkaj japanaj soldatoj malrapide flosis orienten, disŝutante sangon, kaj aroj da blankaj angiloj naĝis en sanga akvo. Post momenta silento la gisa kanono ekmuĝis kaj ĝia korpo alten saltis sur la digo. Larĝa flamo trafis la kamionon, el kiu fluis rizgrajnoj. Ĝia suba parto krepite bruliĝis.
Haltis la kamiono, kiu jam retroveturis de sur la ponto. Desaltinte de ĝi, la japanaj soldatoj surventre kuŝigis sin sur la transa digo kaj per mitraloj elverŝis densajn pafojn al la cisa digo. Fang la Sesa estis pafita je la vizaĝo kaj lia nazo disrompiĝis, ŝprucante sangon sur la tutan vizaĝon de Patro.
En la brulanta kamiono du japanaj diabloj puŝmalfermis la pordon, desaltis kaj hasteme kuris en la riverakvon. La kamiono, el kiu rizgrajnoj elfluis, povante iri nek antaŭen nek malantaŭen, muĝadis sur la ponto, kaj ĝiaj radoj turniĝadis idle. Rizgrajnoj pluve falis plaŭe.
La transa mitralo abrupte haltis kaj nur kelkaj fusiloj sporade pafis. Dekkelkaj japanaj soldatoj, klinante sin kun fusilo en la mano, sturmis norden laŭ ambaŭ flankoj de la brulanta kamiono. Avo krie ordonis “Pafu!”, sed nur malmultaj pafis. Turninte la kapon, Patro vidis, ke la kadavroj de la trupanoj kuŝas sur kaj malsupre de la digo, kaj vunditaj trupanoj krie ĝemadas en sorgokampo. Avo faris serion da pafoj kaj premis kelkajn japanajn soldatojn sub la ponton. Okcidente de la ŝoseo ankaŭ aŭdiĝis sporadaj pafoj kaj kelkaj japanaj soldatoj falis. La restantaj japanaj soldatoj retiriĝis. Alflugis kuglo el la suda digo kaj trafis la dekstran brakon de Avo. Kiam li ekfleksis sian brakon, la pistolo falis kaj pendiĝis je la kolo.
Retiriĝinte en sorgokampon, Avo kriis: “Douguan, helpu min.”
Avo ŝiris la manikon kaj signis al Patro, ke tiu eltiru la blankan tolon ĉe la zono kaj helpu lin bandaĝi la vundon.
Kaptante la okazon, Patro diris: “Paĉjo, mia panjo sopiras al vi.”
“Bona filo,” Avo diris, “unue sekvu min por tute likvidi tiujn hundidojn!”
Avo eltiris la Browning-pistolon, kiun Patro forĵetis, enmanigis ĝin al li. Trumpetisto Liu, kun sanganta kruro, alrampis el la rando de la digo kaj demandis: “Ĉu mi trumpetu, komandanto?”
“Jes,” Avo diris.
Starante unugenue kaj trenante alian kruron, Trumpetisto Liu levis trumpeton kaj ludis ĝin kontraŭ la ĉielo. El trumpeto elŝvebis malhele ruĝaj notoj.
“Sturmu, fratoj!” Avo laŭte kriis.
En sorgokampoj okcidente de la ŝoseo leviĝis kelkaj voĉoj eĥe al lia ordono.
Levante la pistolon en maldekstra mano, Avo apenaŭ eksaltis, kiam kelkaj kugloj flugis tuj preter liajn vangojn. Li ruliĝis sur la tero denove en sorgokampon. Aŭdiĝis tragika ekkrio ĉe la digo okcidenta de la ŝoseo. Li sciis, ke alia trupano estas pafita.
Trumpetisto Liu trumpetis kontraŭ la ĉielo kaj tiuj malhele ruĝaj notoj susure tremetigis sorgoplantojn.
Kaptinte la manon de Patro, Avo diris: “Filo mia, sekvu min por renkontiĝi kun la fratoj okcidente de la ŝoseo.”

[此贴子已经被作者于2016-4-18 14:50:57编辑过]