《红高粱》(51)
Ĵetinte la piedon, la alia korpogardisto renversis Patron, kaj ektretinte ties pojnon per la granda piedo, li klinis sin kaj levprenis la Bwoning-pistolon.
Avo kaj Patro ambaŭ estis ligitaj de korpogardistoj.
“Malfermu viajn hundajn okulaĉojn kaj rigardu miajn fratojn, Variolulo Leng!”
Sur la digoj ambaŭflanke de la ŝoseo kaj en sorgokampoj kuŝis pelmele kadavroj kaj vunditoj. Trumpetisto Liu ankoraŭ intermite trumpetis, kun sango elfluanta el siaj buŝanguloj kaj naztruoj.
Demetinte la militistan kepon, la taĉmentestro faris riverencon al la sorgokampoj oriente de la ŝoseo, kaj alian riverencon al la sorgokampoj okcidente de la ŝoseo.
“Malligu Komandanton Yu kaj lian filon!” la taĉmentestro ordonis.
La korpogardistoj malligis ilin. La korpogardisto, kiu estis pafita je la postaĵo, kovris ĝin per mano, kaj sango gutadis el inter liaj fingroj.
La taĉmentestro prenis la pistolojn de la manoj de korpogardisto kaj redonis ilin al Avo kaj Patro.
La trupanoj laŭvice trapasis la ponton. Sin ĵetinte al la kadavroj de la japanaj soldatoj kaj la kamionoj, ili forprenis mitralojn, fusilojn, kuglojn kaj kartoĉŝargilojn, sabrojn kaj sabringojn, ledzonojn kaj ledbotojn, monujojn kaj razilojn.
Saltinte en akvon, kelkaj trupanoj kaptis vivantan japanan soldaton, kiu kaŝis sin malantaŭ piliero, kaj portis mortintan maljunan japanan diablon.
“Taĉmentestro, jen li estas generalo!” diris oficiro.
Kun ĝojo la taĉmentestro alpremis sin kaj pririgardis, dirante: “Demetu lian militistan uniformon. Paku ĉiujn liajn aĵojn.”
“Ni renkontiĝu poste, Komandanto Yu!” adiaŭis Taĉmentestro Leng.
Grupo da gardistoj eskortis lin suden de la ponto.
Avo hurlis: “Haltu, Leng!”
Sin turninte, la taĉmentestro diris: “Komandanto Yu, vi ne donos al mi kaŝan pafon, ĉu?”
“Mi ne indulgos vin!” kriis Avo.
“Wang Hu,” la taĉmentestro ordonis, “restigu unu mitralon al Komandanto Yu!”
Kelkaj trupanoj alportis mitralon kaj metis ĝin antaŭ la piedojn de Komandanto Yu.
“Ni ankaŭ restigu al vi tiujn kamionojn kune kun rizo sur ili.”
Post kiam ĉiuj trupanoj de Taĉmentestro Leng trapasis la ponton kaj ordigis la vicaron sur la digo, ili rekte iris orienten laŭ la digo.
La suno subiris. Finbrulinte, la kamionoj fariĝis nigraj framoj kaj la haladzo de brulantaj pneŭoj atakis sufoke. La du nebrulintaj kamionoj baris la vojon al la ponto de antaŭe kaj de malantaŭe. Vidiĝis nur sange nigra akvo plene en la rivero kaj sange ruĝaj sorgospikoj en la tuta kamparo.
Levpreninte nedifektitan patkukon sur la digo, Patro donis ĝin al Avo, dirante: “Paĉjo, manĝu. Ĝi estas patkuko farita de mia panjo.”
Avo diris: “Vi manĝu!”
Patro enmanigis ĝin al Avo, kaj diris: “Mi levprenos alian.”
Patro alportis alian patkukon kaj forte faris plenbuŝan mordon.
Mi dediĉas tiun ĉi verkon al tiuj heroaj kaj mistraktitaj fantomoj, kiuj vagadas en vaste senlimaj ruĝaj sorgokampoj. Kiel via nefidelema posteulo, mi volontus elpreni mian koron, trempitan en soj-saŭco, distranĉi ĝin en pecojn, distribui ilin en tri bovlojn kaj ofercele meti ilin en sorgokampo. Bonvolu akcepti mian oferaĵon! Bonvolu ĝui mian oferaĵon!
(Fino)