Pluva murmuro
Pluva murmuro
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Aprile
alportas zefir’
etajn pluvojn de norde.
Tiktakado per inspir’
pelas al sopir’.
Pluvgutoj
tamburas teron
per delikataj frapoj
alvokas vivan veron,
bonan esperon.
La murmur’
de pluvo eta
vekas plantaĵojn per verd’,
al vigliĝo vegeta
kun forto preta.
La ŝosoj
en pluva duŝ-ban’
jen strebas sin etendi
kun kap’ de verda satan’,
ha, kiel infan’.
Sur herboj
pendas malalte
akvaj perloj de pluvo,
kaj faladas senhalte
sur teron salte.
Pluvakvo
de la tegmento
gutadas sur balkonon
kun nebula prezento
en friska vento.
Endome
la juna paro
kveras kiel pluveto
murmuranta en falo
kun jovialo.
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).